Saltu al enhavo

Tiranedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tiranedoj

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Subordo: Tyranni
Familio: Tiranedoj Tyrannidae
Vigors 1825
Genroj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiranedoj (Tyrannidae) estas familio de paseroformaj birdoj renkonteblaj en multaj lokoj de Norda kaj Suda Amerikoj.[1] Laŭ la nuna sistematiko ĝi estas la plej granda familio de birdoj kaj inkludas na pli ol 400 specioj. En ĉiu aparta lando de Amerikoj krom Kanado kaj Usono estas pli da specioj de tiranedoj ol de iu alia birda familio. Tiranedoj ege varias je grando, formo kaj kolorigo de plumaro, kaj certaj specioj aspekte kaj ekologie similas al muŝkaptuledoj, kvankam ne estas proskime parencaj al ili. Kiel ĉiuj aliaj anoj de subordo Tyranni, tiranedoj havas pli simplajn kaj mallongajn kantojn ol aliaj kantobirdoj.[2]

Antaŭe tiu ĉi familio estis eĉ pli granda ol nun; certajn speciojn oni movigis de Tyrannidae al Tityridae. En 1990 oni proponis sistematikon, laŭ kiu genroj Mionectes, Leptopogon, Pseudotriccus, Poecilotriccus, Taenotriccus, Hemitriccus, Todirostrum kaj Corythopis estas apartigitaj je aparta familio Pipromorphidae.[3] Tia ĉi familio, tamen, estus parafiletika, ĉar la movigindaj genroj ne estas tre parencaj unu al la alia.[3]

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Plimulto de specioj el la familio aspektas sufiĉe kutime, kun plumaroj de brunaj, grizaj kaj blankaj kolornuancoj, ofte donantaj certan gradon de kamuflado. Ekzistas, tamen, tre drastaj esceptoj, kiel la brile ruĝa vermiljona muŝtirano, blua-nigra-flava plurkolora taĉurio, certaj specioj el genroj Todirostrum, Hemitriccus kaj Poecilotriccus ktp. Kelkaj specioj havas brile flavajn malsuprajn partojn de plumaro, ekzemple ornama muŝkaptulogranda kiskadio. Certaj specioj havas movivajn krestojn.

Iuj specioj de la plej grandaj genroj de tiranedoj (ekz. Elaenia, MyiarchusEmpidonax) aspektas sufiĉe simile unu al la alia por esti malfacildistingeblaj laŭ aspekto en naturo; ili, tamen, bone distingeblas laŭ voĉo.

Laŭ konduto tiranedoj ankaŭ varias, de ŝpatbekuloj, kiuj estas etaj, timidaj kaj preferas densajn arbarajn habitatojn, ĝis reĝtiranoj — relative grandaj, kuraĝaj, scivolemaj kaj kutimaj en malfermaj areoj en kaj apud homaj setlejoj. Plejparto de tiranedoj estas insektovoraj kaj insektoj formas absolutan plejparton de iliaj dietoj, sed ili malofte specialiĝas je iu aparta speco de insektoj. Plej ofte ili estas oportunistaj ĉionvoruloj, ili kaptas kaj manĝas ĉion, kion ili povas kapti. Pli grandaj specioj, ekzemple, granda kiskadio, okaze fortigas sian dieton per malgrandaj vertebruloj (ekz. ranoj) kaj ankaŭ per fruktoj kaj aliaj plantaĵoj. Plej kutimaj Nordamerikaj tiranedoj ĉasas per "embuska" maniero, en kiu la birdo sidas senmove surbranĉe kaj, vidinte predon, plonĝas al ĝi kaj kaptas ĝin, kaj poste revenas al la sama branĉo. Tropikaj specioj malofte ĉasas tiumaniere kaj pli ofte prenas insektojn de arbobranĉoj kaj arbotrunkoj. Tropikaj tiranedoj iam partoprenas en plurspeciaj birdaroj kun aliaj malgrandaj birdoj de la samaj lokoj.

La plej malgrandaj birdoj de la familio estas du tre parencaj specioj: la mallongvosta nana tirano kaj la nigrakapa nana tirano el genro Myiornis (la unua estas averaĝe pli malgranda, sed je neglektebla kvanto), ili estas 6.5–7 cm longaj kaj 4–5 g peza. Laŭ longo tiuj ĉi du specioj estas la plej malgrandaj paseroformaj birdoj, kvankam laŭ pezo iuj malgrandaj silviedoj povas konkuri kun ili.[4] Pro sia malgrandeco kaj mallongaj vostoj anoj de genro Myiornis similas al malgrandaj lanugozaj pilkoj aŭ grandaj insektoj.

La plej granda tiranedo estas la granda lanitirano, kiu estas 29 cm longa kaj averaĝe 99.2 g peza. Kelkaj specioj, ekzemple jetapo, tondilvosta reĝtiranoforkvosta reĝtirano estas konsiderinde pli longaj, ĝis 41 cm, sed tio ĉi estas nur pro iliaj longegaj vostoj. Relative al grando de korpo, forkvosta reĝtirano havas la plej longan voston el ĉiuj birdoj (almenaŭ laŭ la longo de veraj vostaj plumoj, ne aldonaj plumoj kiel ĉe kelkaj birdoj el familio Phasianidae).[5]

Distribuo kaj habitato

[redakti | redakti fonton]

Preskaŭ ĉiu habitato de Amerikoj havas almenaŭ kelkajn speciojn de tiranedoj, sed la speciriĉeco grave varias inter diversaj tipoj de habitato. La plej grandan variecon de tiranedoj havas montanaj ĉiamverdaj arbaroj kaj malaltaĵaj tropikaj ĉiamverdaj arbaroj, dum ĉeriveraj arbaroj, palmaj arbaroj, sabloarbaroj, tropikaj foliarbaroj kaj iliaj marĝenoj, sudaj moderklimataj arbaroj kaj iliaj marĝenoj, humidaj montanaj arbustaroj, kaj nordaj moderklimataj herbejoj havas la plej malaltajn kvantojn de distingaj specioj. Diferenco inter la plej granda kaj la plej malgranda speciriĉeco estas drasta: en tropikaj malaltaĵaj ĉiamverdaj arbaroj renkonteblas pli ol 90 specioj de tiranedoj, dum la ĉi-supre listitaj habitatoj havas na nur po malpli ol 10. Eble en tiuj ĉi habitatoj estas malpli da ekologiaj niĉoj taŭgaj por tiranedoj.

Multaj tiranedoj specialiĝas por vivo en tropikaj malaltaĵaj ĉiamverdaj arbaroj kaj montanaj ĉiamverdaj arbaroj. En tropikaj malaltaĵaj ĉiamverdaj arbaroj estas 49 endemiaj specioj de tiranedoj, kaj en montanaj ĉiamverdaj arbaroj 46 endemiaj specioj. Oni povas supozi en en ambaŭ habitatoj nivelo de specialiĝo de tiranedoj estas simila.

Laŭ regiono, la plej grandan speciriĉecon de tiranedoj havas Atlantikaj arbaroj, kaj El Chocó estas en la proksima dua loko.

Multaj specioj de tiranedoj ne estas minacataj kaj IUCN listas ilin malplej zorgigaj. Iuj, tamen, estas en danĝero kaj havas diversan leĝan protekton. Ekzemple, norda senbarba tiraneto (Camptostoma imberbe) estas protektita laŭ Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.[6] Tiu ĉi specio estas malofta en Usono, sed relative kutimas pli sude.

Kelkaj specioj el Suda kaj Centra Ameriko estas en pli granda danĝero. Laŭ listo de 2007, BirdLife International (kaj do IUCN) deklaris Minas-Ĝerajsan tiraneton kaj todtiranon de Kaempfer draste endanĝeritaj. Ambaŭ tiuj ĉi specioj estas endemiaj en Brazilo. Krome, 7 specioj estas deklaritaj endanĝeritaj kaj 18 vundeblaj.[7]

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

La familion unue priskribis Karolo Lineo. La nomon li prenis el verkoj far Mark Catesby de la 1730-aj jaroj, kie li priskribis eostan reĝtiranon kaj nomis ĝin "tirano". Ĉar Lineo admiris verkojn de Catesby, li adaptis la nomon Tyrannidae por la tuta familio, kaj ĝis nun multaj ĝiaj genroj kaj specioj havas en siaj kutimaj nomoj vorton "tirano".[8]

Laŭ la nuna sistematiko, la familio enhavas 447 speciojn en 104 genroj.[9] Antaŭe al tiranedoj ankaŭ apartenis genroj Tityra, Pachyramphus, Laniocera kaj Xenopsaris, sed en 2007 SACC movis ilin al ilia propra familio Tityridae.[10]

Bildo Genro Specioj
Piprites Cabanis, 1847
Phyllomyias Cabanis & Heine, 1859
Tyrannulus Vieillot, 1816
Myiopagis Salvin & Godman, 1888
Elaenia Sundevall, 1836
Ornithion Hartlaub, 1853
Camptostoma P.L. Sclater, 1857
Suiriri d'Orbigny, 1840
Mecocerculus P.L. Sclater, 1862
Anairetes Reichenbach, 1850
Uromyias Hellmayr, 1927
Serpophaga Gould, 1839
Nesotriccus Townsend, CH, 1895
Capsiempis Cabanis & Heine, 1859
Polystictus Reichenbach, 1850
Pseudocolopteryx Lillo, 1905
Pseudotriccus Taczanowski & Berlepsch, 1885
Corythopis Sundevall, 1836
Euscarthmus Wied-Neuwied, 1831
Pseudelaenia W. Lanyon, 1988
Stigmatura Sclater & Salvin, 1866
Zimmerius Traylor, 1977
Pogonotriccus Cabanis & Heine, 1859
Phylloscartes Cabanis & Heine, 1859
Mionectes Cabanis, 1844
Leptopogon Cabanis, 1844
Guyramemua Lopes et al., 2017
Sublegatus Sclater & Salvin, 1868
Inezia Cherrie, 1909
Myiophobus Reichenbach, 1850
Nephelomyias (Ohlson, Fjeldsa and Ericson, 2009)
Myiotriccus Ridgway, 1905
Tachuris Lafresnaye, 1836
Culicivora Swainson, 1827
Hemitriccus Cabanis & Heine, 1859
Myiornis Bertoni, A.W., 1901
Oncostoma P.L. Sclater, 1862
Lophotriccus Berlepsch, 1884
Atalotriccus Ridgway, 1905
Poecilotriccus Berlepsch, 1884
Taeniotriccus Berlepsch & Hartert, 1902
Todirostrumtodmuŝkaptuloj Lesson, 1831
Cnipodectes P.L. Sclater & Salvin, 1873
Rhynchocyclus Cabanis & Heine, 1859
Tolmomyias Hellmayr, 1927
Calyptura Swainson, 1832
Platyrinchus Desmarest, 1805
Neopipo Sclater & Salvin, 1869
Pyrrhomyias Cabanis & Heine, 1859
Hirundinea Orbigny & Lafresnaye, 1837
Lathrotriccus Lanyon,W & Lanyon,S, 1986
Aphanotriccus Ridgway, 1905
Cnemotriccus Hellmayr, 1927
Xenotriccus Dwight & Griscom, 1927
Sayornisfeboj Bonaparte, 1854
Mitrephanes Coues, 1882
Contopus Cabanis, 1855
Empidonaxmuŝtiranoj Cabanis, 1855
Pyrocephalus Gould, 1839
Ochthornis P.L. Sclater, 1888
Satrapa Strickland, 1844
Syrtidicola Chesser et al, 2020
Muscisaxicolatertiranoj Orbigny & Lafresnaye, 1837
Lessonianegritoj Swainson, 1832
Hymenops Lesson, 1828
Knipolegus F. Boie, 1826
Cnemarchus Ridgway, 1905
Xolmis F. Boie, 1826
Pyrope Cabanis & Heine, 1860
Nengetus Swainson, 1827
Neoxolmis Hellmayr, 1927
Myiotheretes Reichenbach, 1850
Agriornislanitiranoj Gould, 1839
Gubernetes Such, 1825
Muscipipra Lesson, 1831
Fluvicola Swainson, 1827
Arundinicola d'Orbigny, 1840
Heteroxolmis Lanyon, W, 1986
Alectrurus Vieillot, 1816
Tumbezia Chapman, 1925
Silvicultrix Lanyon, W, 1986
Ochthoeca Cabanis, 1847
Colorhamphus Sundevall, 1872
Colonia
Muscigralla Orbigny & Lafresnaye, 1837
Machetornis G.R. Gray, 1841
Legatus P.L. Sclater, 1859
Phelpsia W. Lanyon, 1984
Myiozetetes P.L. Sclater, 1859
Pitangus Swainson, 1827
Philohydor Lanyon, W, 1984
Conopias Cabanis & Heine, 1859
Myiodynastes Bonaparte, 1857
Megarynchus Thunberg, 1824
Tyrannopsis Ridgway, 1905
Empidonomus Cabanis & Heine, 1859
Griseotyrannus W.E. Lanyon, 1984
Tyrannus Lacépède, 1799
Rhytipterna Reichenbach, 1850
Sirystes Cabanis & Heine, 1859
Casiornis Des Murs , 1856
Myiarchus Cabanis, 1844
Ramphotrigon G.R. Gray, 1855
Attila Lesson, 1831

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Tyrant flycatchers « IOC World Bird List. Arkivita el la originalo je 2020-04-24. Alirita 2020-10-02.
  2. del Hoyo, J. Elliott, A. & Christie, D. (editors). (2004) Handbook of the Birds of the World. Volume 9: Cotingas to Pipits and Wagtails. Lynx Edicions. (ISBN 84-87334-69-5)
  3. 3,0 3,1 (2008) “Phylogenetic relationships of tyrant-flycatchers (Aves: Tyrannidae), with an emphasis on the elaeniine assemblage”, Molecular Phylogenetics and Evolution 46 (1), p. 88–101. doi:10.1016/j.ympev.2007.09.011. Alirita 2012-08-05.. 
  4. CRC Handbook of Avian Body Masses, 2nd Edition by John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (2008), (ISBN 978-1-4200-6444-5).
  5. Bird, David Mitchell. (2004) The Bird Almanac: A Guide to Essential Facts and Figures of the World's Birds. Buffalo, NY, USA: Firefly Books. ISBN 978-1-55297-925-9.
  6. "List of Migratory Bird Species Protected by the Migratory Bird Treaty Act as of December 2, 2013" (el Retarkivo {{{1}}}) U.S. Fish and Wildlife Service
  7. BirdLife International (2007). Species factsheets. Accessed 12 December 2007 available online (el Retarkivo {{{1}}})
  8. Naturally curious: Tyrant flycatchers have enjoyed their name since 1700s. Arizona Daily Star. Alirita 11 July 2024.
  9. Tyrant flycatchers. IOC World Bird List Version 14.1. International Ornithologists' Union (December 2023). Alirita 12 January 2024.
  10. Adopt the Family Tityridae (el Retarkivo {{{1}}}) – South American Classification Committee (2007)