Antonie Janisch
Antonie Janisch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de majo 1848 en Vieno |
Morto | 12-an de oktobro 1920 (72-jaraĝa) en Vieno |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra aktoro |
Antonie Janisch [janiŝ] estis aŭstrohungara aktoro.
Antonie Janisch[1] naskiĝis la 9-an de majo 1848 en Vieno, ŝi mortis la 12-an de oktobro 1920 en Vieno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Antonie Janisch devenis el varia hungara-aŭstra familio kaj kreskis en malĝojaj cirkonstancoj. Baldaŭ ŝi ricevis siajn aktorajn lecionojn de la geedza paro Zerline kaj Ludwig Gabillon. En 1863 ŝi debutis en la Burgoteatrejo en sia naskiĝurbo. Ne venis la atenditaj sukcesoj, tial ŝi translokiĝis al Berlino, kie ŝi engaĝiĝis al la Teatro Wallner. La sukcesoj venis, kiam ŝi iris al Teatro Thalia en Hamburgo en 1869. Post 3 jaroj ŝi revenis al Burgoteatrejo. Post la geedziĝo (1873) ŝi rezignis pri la roloj, sed en 1875 la geedzeco fiaskis. Ŝi denove estis videbla sur scenejo de la Burgoteatrejo, poste ŝi turneis en Germana Regno, Britio kaj Usono. Ŝi emeritiĝis en 1893 kaj vivis plu sola.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]Käthchen von Heilbronn, Preziosa, Luise, Marguerite (malriĉa nobelo), Gertrud (grafo Waldemar), Marianne (La gefratoj), Hedwig, Melitta (Sapfo).