Anna Szekrényessy
Anna Szekrényessy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1880 en Miskolc |
Morto | 30-an de novembro 1944 (64-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Anna Szekrényessy [sekrEnjeŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szekrényessy Anna, precipe eksterlande Nuschi von Szekrényessy [nuŝi fon] estis hungara operkantisto (soprano). Ŝia nobela antaŭnomo estis székelyhídi [sEkejhIdi]. Ŝia patro estis Lajos Szekrényessy.
Anna Szekrényessy[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1880 en Miskolc, ŝi mortis en 1945 en Munkeno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Anna Szekrényessy akiris licencon en Tutlanda Hungara Reĝa Muzikakademio, poste ŝi estis edukita en lernejo de Bad Nauheim. Ŝi havis nur dek naŭ jarojn, kiam ŝi estis Elsa en Lohengrin en Operejo je Frankfurto ĉe Majno. En 1900 ŝi ludis la ĉefrolon en Faust. Inter 1904 kaj 1906 ŝi kantadis en de:Opernhaus Zürich, en 1917 en Graz. En 1919 ŝi turneis en Usono. Ŝia edzo estis de:Wilhelm Hüsgen. Ŝi mortis dum bombardado de Munkeno en 1945.
Elektitaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Richard Wagner:
- Lohengrin (Elsa)
- Tristano kaj Izoldo (ina ĉefrolo)
- La ringo de la Nibelungo (Brünnhilde)
- Charles Gounod: Faŭsto (Margit)