„ Fatala pseŭdonimo de forgesita aŭtoro Kvankam mi ne kutimas esti mistikema homo, kelkfoje mi staras antaŭ situacioj kiuj ne povas esti alimaniere klarigitaj ol per magio.
Vivo jam montris al mi, ke kromnomoj povas ja enteni la destinon de uloj. Ekzemple: ĉu la serioza sinjorina nomo Dolores Costa Bastos havus la saman impakton ol tiu de Dercy Gonçalves? Ĉu la malgranda sinjoro Sebastião Rodrigues Prata estus tiel bonhumoriga se li ne uzus la pseŭdonimon Grande Otelo? Kaj ĉu la impona nomo de “Don” Oscar Lorenzo Jacinto de la Inmaculada Concepción Teresa Díaz estus tiel furora kaj humora kiel Oscarito? Mi povus eĉ aldoni pliajn ekzemplojn sed mi kredas ke tiuj jam sufiĉas por enkonduki nian temon kaj ties rilato kun la esperanta kulturo, ĉar en la eta mondo de la esperantaj kromnomoj neniu estis pli profeta ol tiu de La Forgesito. Sed por tion klarigi mi devas rakonti historieton.
Amikoj de Esperantoklubo devis forlasi ties antikvan sidejon kaj translokiĝi al nova, kaj multe pli malgranda, loko. Tamen, pro tio ili devis alfronti, tute novan problemon: kion fari kun sia granda kaj multvoluma biblioteko? Ĉar la nova sidejo ne povus enteni tiom granda kvanto da libroj, ili decidis donaci la librojn al AERĴ, kaj al mi estis petite kunporti la librojn al mia domo kaj poste disdoni ilin inter aliaj esperantogrupoj, kiuj, domaĝe, kutime eĉ ne disponas pri librobreto.
Dum mi selektis kiajn librojn irus al kiuj kluboj, mi rimarkis vere malgrandan ekzempleron de libro titolita “Ama Stelaro”, kies aŭtoro uzis la pseŭdonimon La Forgesito. Ĝi ja estis malgranda libreto, eldonita en Germanio en la jaro 1922, kiun, mi konfesu, ne vekigus en mi pli da atento se, trafoliumante ĝin, mi ne estus tute surprizita pro tio ke, en la tekstoj estis tradukoj de Coelho Neto, Olavo Bilac kaj aliaj brazilaj aŭtoroj de la parnasisma fazo! Do la germana libro enhavis tradukojn de brazilaj aŭtoroj kiuj, hodiaŭ, estas jam forgesitaj. Strange, ĉu ne?
Ĉar esperanta literaturo estas unu el miaj plej grandaj interesoj en nia verda mondo, mi tuj provis ion pli scii pri tiu libro, kaj precipe kiu estis tiu homo kies pseŭdonimo ja estis atentveka. Danke al helpo de mia kora amiko (ne koramiko!) James Piton, mi malkovris, kaj tio estas ja gapiga!, ke la ulo estis brazilano, fondinto de la unua esperantoklubo de RiodeĴanejro, embriono de estonta Brazila Esperanto-Ligo, kaj de diversaj aliaj esperantogrupoj en diversaj urboj de la lando! La Forgesito estis ne nur unu el la unuaj esperantistoj de Brazilo, sed unu el tiuj veraj pioniroj kiu kunportis nian verdan torĉon kie ajn ĝi iris! Alia kuriozaĵo estas, ke La Forgesito estis mararmea kuracisto, specialiĝinta pri oftalmologio, same kiel Zamenhof.
Tamen restas demando: kial tiu libro, kaj sia aŭtoro, estis ja forgesitaj de tiamaj kaj postaj
esperantistoj? La nura supozebla respondo kuŝas en du datoj: la libro estis eldonita en interlanda urbo de Germanio dum la sama jaro de morto de ĝia aŭtoro. Tial, konsiderante ke la libro devis esti perŝipe sendita Brazilen, eble ĝi atingis nian landon ĵus antaŭ aŭ tuj post forpaso de la aŭtoro. Ne estis do, kiu antaŭenpuŝigu la disvastigadon de tiu interesa libreto, kaj plenumiĝis tiel la profetaĵo kaŝita en lia pseŭdonimo...
Sed plej grava afero estas ankoraŭ dirota: dum ĉiuj miaj jaroj en Esperantujo, mi ĉiam aŭdis (kaj eĉ instruis!) ke, la unua esperantolibro skribita kaj eldonita en Brazilo estis Veterano?, de Ismael Gomes Braga , publikita en 1937. Nun mi konstatadis, ke tio estis nur duonvero, ĉar Veterano? ja estas la unua libro eldonita en Esperanto en Brazilo, sed oni ne plu povas diri, ke ĝi estas la unua libro skribita en Brazilo, nek de brazilano, ĉar libro de La Forgesito antaŭeniris Veteranon de 15 jaroj! (Tio neniel ŝtelas de Iŝmael liajn glorojn pro sia dumviva batalado por nia kaŭzo, sed nepras rekoni, kaj fari justecon al nia pionira, kaj profeta, forgesito.) ” |