6084 Bascom
6084 Bascom | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 6084 Bascom |
Aliaj nomoj | 1985 CT; 1978 EC6 ; 1992 BM1 |
Nomita laŭ | Florence Bascom vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 12-a de februaro 1985 |
Loko de malkovro | Monto Palomar |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
345,903 Gm (2,312 AU) 264,175 Gm (1,766 AU) 427,631 Gm (2,859 AU) |
Discentreco | 0,2363 |
Meza anomaliangulo | 251,705° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 23,004° |
Periodo | 1284,226 tagoj (3,516 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,58 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
147,180° |
Argum. de periapsido | 258,874° |
Terdistanco - Minimuma |
135,679 Gm (0,9070 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 6,35 ± 0,22 km Ĉefa korpo : 5,96 ± 0,21 km |
Rotacia periodo | 0,1144 tago (2,745 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,220 ± 0,030 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,96 |
6084 Bascom estas malgranda, hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de februaro 1985 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar en la kantono San Diego (norde de San-Diego, Kalifornio, Usono).
Ĝi estas en orbita resonanco 2:7 kun la Tero.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis nomita en memoro de la usona geologino Florence Bascom (1862–1945), unua virino kiu laboris en la United States Geological Survey. Ŝi estis fakulino pri kristalografio, mineralogio kaj petrografio.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Ĝia satelito estis malkovrita de D. Higgins, P. Pravec, P. Kusnirak, L. Šarounova, Š. Gajdoš, A. Galád kaj J. Vilagi per observoj de ĝia luma kurbo inter la 29-a de decembro 2005 kaj la 2-a de februaro 2006 kaj anoncita la 6-a de februaro 2006.
Ĝi orbitas kun orbita periodo de 1,813 tago (43,512 horoj) kaj taksita duona grandakso de 20 km. Ĝia diametro estas 2,2 ± 0,14 km; ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle (6084) Bascom; paĝo de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (6001 - 7000) | Poste: |
---|---|---|
6083 Janeirabloom | 6084 Bascom | 6085 Fraethi |