Orbita klineco
Aspekto
(Alidirektita el Klinangulo)
La orbita klineco, aŭ inklinacio[1], estas la angula diferenco inter la orbita ebeno de ĉielobjekto (ĉu planedo, ĉu luno, ĉu sputniko) disde la orbita ebeno de alia ĉielobjekto. Kutime la referenca orbita ebeno estas tiu de la Tero, do la ekliptika ebeno. Laŭ tiu kunteksto, inklinacio de la Tero esta nul (i = 0 grado).
Valoroj pri la planedoj de la sunsistemo
[redakti | redakti fonton]Planedoj[2] | Orbita klineco i |
- Merkuro | 7,005° |
- Venuso | 3,394° |
- Tero | 0º |
- Marso | 1,850° |
- Jupitero | 1,303° |
- Saturno | 2,489° |
- Urano | 0,773° |
- Neptuno | 1,770° |