1-a de oktobro
Aspekto
(Alidirektita el 1-an de oktobro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 1-a de oktobro estas la 274-a tago de la jaro (la 275-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 91 tagoj restas.
Je la 1-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -331: Armeo de Aleksandro la Granda frakasis fortojn de la persa reĝo Dario la 3-a en la batalo de Gaŭgamela
- 366: Damaso la 1-a iĝis papo
- 959: Edgaro kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1228: En okcidenta Estonio establiĝis episkopujo Osilia
- 1273: Rudolfo la 1-a iĝis unua romia-germana imperiestro de la Sankta Romia Imperio - fino de la germana kvaronjarcenta granda senreĝeco
- 1331: Reĝo de Ĉeĥio Johano de Luksemburgio, pretendanta al pola krono, interkonsente kun la ordeno de germanaj kavaliroj invadis Grandpolujon
- 1415: Ĉeĥa katolika nobelaro kunvenis en Český Brod por formi defendan union kontraŭ naskiĝanta husana movado
- 1553: Maria la 1-a kroniĝis kiel reĝino de Anglio
- 1608: Sur ferdeko de angla ŝipo Mary and Margaret alvenas al setlejo Jamestown en Virginio kvin unuaj polaj elmigrintoj en Nordameriko
- 1653: Moskvo: Rusa carlando aprobis Rus-Polan militon kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj por subteni la kozakan hetmanon Bohdan Ĥmelnickij
- 1774: Portugalio: Markizo de Pombal publikigis dekreton, kiu malpermesas portugalan inkvizicion
- 1795: Francio aneksis Aŭstrian Nederlandon
- 1798: En Varsovio fondiĝis sekreta Societo de Polaj Respublikanoj por la prusa kaj aŭstra aneksaĵoj, kies ĉefgvidanto estis Tadeusz Kościuszko
- 1800: Surbaze de traktato el Sankta ldefinso Hispanio konsentis redoni al Francio Luizianon
- 1810: Familio de Ŝopeno kun sia 7-monata Frederiko translokiĝis de Żelazowa Wola (apud Sochaczew) al Varsovio
- 1817: Sekreta studenta patriota Filomata asocio fondiĝis en Vilna Universitato
- 1829: Universitato de Kaburbo fondiĝis (kiel South African College)
- 1843: Brita semajnrevuo "News of the World" aperis kiel dimanĉa aldono al "The Sun"
- 1866: Germana astronomo Karl Theodor Robert Luther malkovris duopan asteroidon Antiopo
- 1869: Vieno: Aŭstrio-Hungario eldonis unuan poŝtkarton
- 1877: Kanada-usona astronomo James Craig Watson malkovris asteroidon Andromaĥo
- 1884: Vaŝingtona Konferenco decidis enkonduki horzonon sur la tuta Tero
- 1886: Novjorko: prezidento Grover Cleveland inaŭguris Statuon de Libereco
- 1888: Insulon Nauru en Pacifika Oceano atingis unuaj germanaj setliĝintoj
- 1890: Usona kongreso kreis Nacian Parkon Yosemite
- 1891: Kalifornio: en Palo Alto oficiale malfermiĝis Universitato Stanford
- 1892: Universitato de Ĉikago inaŭguris sian agadon
- 1908: Usono: pasaĝera aŭto Ford Modelo T ekproduktita de Ford Motor Company
- 1911: Itala-turka milito: itala armeo konkeris Tripolon
- 1916: Irlando enkondukis Mezan Tempon de Grenviĉo
- 1916: En Germanio oni enkondukis unuan en la historio tempoŝanĝon je vintra
- Unua Mondmilito
- 1919: Pola-ukraina milito finiĝis
- 1920: Respubliko Prusujo: Berlino, post alligo de kelkaj urboj kaj kelkdeko de vilaĝoj, atingis 3,8 milionojn da loĝantaro
- 1922: Litovio: litova lido estis enkondukita kiel unu el la plej stabilaj valutoj en intermilita periodo en Eŭropo
- 1922: Pollando: tiutempe germana Zabrze ricevis urborajton kiel Hindenburg in Oberschlesien
- 1924: Rumana Ortodoksa Eklezio aprobis gregorian kalendaron
- 1930: Stalinismo: en Moskva Kremlo estis eksplodigita Ĉudov-monaĥejo
- 1930: En Jerusalemo oni unuafoje flamigis stratlanternojn
- 1936: Generalo Francisco Franco anoncis sin ŝtatestro kaj armeestro
- 1938: Germana okupo de Ĉeĥoslovakio komencita: laŭ Munkena interkonsento germana armeo eniris al Ĉeĥoslovakio kaj aneksis Sudetion kaj Pollando aneksis Zaolzie
- 1940: Albert Einstein estis ĵurigita kiel civitano de Usono
- 1940: Plena suna eklipso videbla super Amazona arbaro, Atlantiko kaj Suda Afriko
- Dua Mondmilito
- 1939: Soveta invado en Pollandon: taĉmentoj de Landlim-Protekta Korpuso perdis dekkelkajn soldatojn dum dutaga batalo de Wytyczne (proksime al Włodawa) — pro grandaj perdoj de la soveta flanko polaj militkaptitoj estis venĝe pafekzekutitaj kaj vunditaj soldatoj murditaj, ĉirkaŭ 400 soldatoj prenitaj al mallibero malaperis; Operaca Grupo de generalo Wilhelm Orlik-Rückemann post la lasta batalo sude de la ŝoseo Włodawa-Trawniki transiris Okcidentan Bugon al Lublinio, retiriĝante de la Ruĝa Armeo; germana-pola milito: Varsovio: germanaj taĉmentoj senpafe eniris al Mezurbo; Militkrimo: germanaj soldatoj pafekzekutis en Szczuczki (distrikto Puławski) 102 personojn; Apartigita Taĉmento de majoro Henryk Dobrzański eniris al Kielce-regiono, kie ĝi entreprenas partizanan agadon; Pola Fronto: fajra duelo inter pola artilerio sur Hel kaj la germana, enlanda kaj ŝipa - je la 8:00 pola komandanto Józef Unrug turnis sin al la malamiko kun propono pri ĉesigo de la bataloj
- 1940: Germana okupado de Pollando: germanoj establis geton en Żyrardów; Pola Rezistomovado: en Varsovio, Lublin kaj Zgierz komencis aperi konspiraj revuoj; francaj regopovoj de la reĝimo de Vichy malpermesis agadon al polaj diplomatiejoj; Berlino: subskribo de germana-soveta interkonsento pri fervoja komunikado
- 1941: Germanoj komencis konstrui koncentrejon en Brzezinka (Aŭŝvico II - Birkenau) (Aŭŝvico I estis por poloj); en Germanio oni komencis laborigi polajn infanojn ekde la aĝo de 13 jaroj por la sama tempo kiel plenkreskulojn kaj duonigis ĉirkaŭakuŝan monon al polinoj ĝis 25% de salajro; Holokaŭsto: en Vilno germanoj komencis daŭrantan ĝis decembro 1942 eksterman operacon dum kiu oni murdis ĉ. 33,5 mil judojn
- 1942: En Provinco Vartlando oni komencis forpreni sonorilojn de preĝejoj por militaj bezonoj de Tria Regno; sur stratoj de Lublin okazas granda germana homforkapto de poloj
- 1943: Taĉmento de la Pola Enlanda Armeo sukcese atencis kontraŭ Ernst Weffels, konata pro krueleco kontraŭ virinoj en varsovia malliberejo Pawiak; ukrainaj naciistoj pafmortigis surstrate en Lvovo polan profesoron pri histologio; usona armeo eniris al Napolo
- 1944: Ribelo de Varsovio: dum provizora armistico la urbon forlasis 8 mil civiluloj, poste dum la tuta nokto Varsovio estas bombardata; Finnlando: Laponia milito komenciĝis
- 1946: Nurenbergaj procesoj: oni anoncis verdiktojn kontraŭ gvidantoj de Tria Regno - mortkondamnitaj estis i.a. Alfred Jodl, Hermann Göring, Joachim von Ribbentrop; en la nazia centro Nurenbergo oni enkondukis novan juran kategorion: krimoj kontraŭ la homaro
- 1946: Mensa, internacia organizaĵo de homoj kun alta IQ, estas fondita en Britio
- 1949: Pekino iĝis ĉefurbo de Ĉinio; sur Placo Tian An Men Mao Zedong proklamis Ĉinan Popolan Respublikon
- 1950: Malfermo de la metroo de Stokholmo
- 1950: Litovio: Kaŭna Regionbiblioteko estis fondita
- 1950: Okcidenta Berlino adoptis apartan konstitucion
- 1958: Fondo de NASA, usona agentejo de kosma esplorado kaj studo
- 1960: Niĝerio kaj Kipro sendependiĝis (de Britio)
- 1961: Pro kunligo de Orienta kaj Okcidenta Kameruno Respubliko de Kameruno ekestis
- 1962: Okcidenta Papuo subiĝis al kontrolo de Unuiĝintaj Nacioj - la 1-an de majo 1963 estis transdonita al Indonezio
- 1964: Japanio: malfermo de la unua en la mondo Ŝinkansena linio Tōkaidō de la grandrapida trajno Ŝinkanseno
- 1969: Metroo de Pekino malfermita
- 1971: Malfermo de Walt Disney World Resort en Florido
- 1973: Fermo de Mallarĝtrakaj tramvojoj en Ostrava-regiono
- 1977: Brazila futbalisto Pelé finis sian sportan karieron ludante en adiaŭa matĉo en la Stadiono Giants
- 1978: Tuvalo fariĝis sendependa de Britio
- 1982: Helmut Kohl iĝis kanceliero de Federacia Respubliko Germanio
- 1983: Pollando: inaŭguro de la Monumento al Eta Insurekciano en Varsovio
- 1985: Israelaj aviadiloj bombis ĉefkomandejon de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino apud Tunizo - 60 palestinanoj pereis, 70 vundiĝis
- 1988: Miĥail Gorbaĉov iĝis prezidanto de la Supera Soveto de Sovetunio
- 1989: De Varsovio foriris al Federacia Respubliko Germanio trajno kun 809 orientgermanaj rifuĝintoj
- 1990: En Ruando eksplodis enlanda milito
- 1991: Jugoslava Popola Armeo kun ĉetnikoj komencis invadi Dubrovnik kun ĉirkaŭaj urboj
- 1991: En Orientaj Katolikaj Eklezioj ekvalidis Kodo de la kanonoj de la orientaj Eklezioj
- 1993: Pollando: Frampol reakiris urborajton
- 1994: Palaŭo fariĝis sendependa de la usona (laŭ UN-mandato farita) administrado
- 1994: Konsorcio de la Tut-Tera Teksaĵo fondiĝis
- 1998: Eŭropolo fondiĝis
- 1999: Edith Stein anoncita de Johano Paŭlo la 2-a Patronino de Eŭropo
- 2000: Papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis 120 ĉinajn martirojn
- 2003: Lige al alproksimiĝanta eniro de Pollando al Eŭropa Unio persona trafiko kun Belorusio, Rusio kaj Ukrainio ekpostulis vizon
- 2006: Socialdemokratia Partio de Aŭstrio gajnis parlamentan balotadon
- 2007: Ĉina Centra Televido komencis disaŭdigi en la hispana kaj franca
- 2008: Supera Kortumo de Rusia Federacio malkondamnis imperiestron Nikolaon la 2-a kaj ties familion, ekzekutitajn en 1918
- 2009: En Pollando oni malkaŝis eksterleĝan politikan lobiadon pri hazardo ene de reganta Civitana Platformo
- 2012: En kolizio de pramoj apud Honkongo 39 personoj pereis kaj 92 vundiĝis
- 2014: Estinta ĉefministro de Norvegio Jens Stoltenberg iĝis ĝenerala sekretrio de NATO
- 2015: En Varsovio komenciĝis la 17-a Internacia Pianista Konkurso nome de Frederiko Chopin
- 2017: Referendumo pri sendependiĝo de Katalunio en 2017
- 2017: Senkomunismigo: en Pollando ĝis 50 mil funkciuloj de totalisma reĝimo, laborintaj en 1944-1990, perdis altajn pensiojn — oni reduktis ilin al la averaĝaj
- 2018: Rusio: sur la Krimea ponto komenciĝis trafikado de ĉiuj veturiloj
- 2021: En Pollando pro multnombraj kontraŭleĝaj enmigrintoj ekvalidis por pluaj 60 tagoj la eksterordinara stato ĉe la landlimo kun Belorusio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Ukrainoj fermis en "kaldrono" kelkajn milojn da rusiaj soldatoj (Liman ĉirkaŭita) — Liman okupita, tagon pli frue Jampil, komenciĝis unua fazo de Ĥarkiva ofensivo; direktoro de Zaporiĵa nuklea centralo estis arestita — Internacia Atomenergia Organizo postulis klarigon flanke de rusiaj regopovoj; Sekureca Servo de Ukrainio informis ke fine de septembro en Ĥarkiva provinco rusaj soldatoj pripafis grupon de civiloj en 7-aŭta kolumno — ne mapli ol 20 personoj estis mortigitaj, inkluzive de 10 infanoj
- Svedio kaj Danio kondamnis anekson de kvar ukrainaj provincoj, Turkio ĝin ne agnoskos pro rompo de internacia juro; Gazpromo nuligis liveradon de gaso al Italio
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- -86: Salustio, romia historiisto, politikisto kaj poeto (m. -34)
- 208: Aleksandro Severo, imperiestro de Romio (m. 235)
- 1207: Henriko la 3-a, reĝo de Anglio (m. 1272)
- 1480: Gaetano Thiene, itala juristo, pastro kaj sanktulo (m. 1547)
- 1507: Jacopo Vignola, itala arkitekto kaj teoriulo de la Itala Renesanco (m. 1573)
- 1539: Petr Vok z Rožmberka, ĉeĥa nobelo (m. 1611)
- 1541: Álvaro de Mendaña de Neira, hispana navigisto malkovrinta Salomoninsulojn (m. 1595)
- 1554: Leonardus Lessius, flandra jezuito kaj moralteologo (m. 1623)
- 1678: Michael Richey, germana poeto, filologo, naturscienculo (m. 1761)
- 1685: Karolo la 6-a, imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1740)
- 1713: Gedeon Ráday, hungara poeto, tradukisto kaj politikisto (m. 1792)
- 1754: Paŭlo la 1-a, imperiestro de la Rusia Imperio, murdita (m. 1801)
- 1762: Anton Bernolák, slovaka pastro kaj lingvisto, kodiganto de ortografio kaj gramatiko de la slovaka lingvo (m. 1813)
- 1791: Sergio Aksakov, rusa verkisto (m. 1859)
- 1826: Carl Theodor von Piloty, germana pentristo (m. 1886)
- 1835: Ádám Politzer, hungara-aŭstria kuracisto kaj anatomo, otorinolaringologo (m. 1920)
- 1839: Ferenc Sólyom Fekete, hungara juristo (m. 1906)
- 1847: Annie Besant, angla-barata teozofino, feministino kaj verkistino, la dua gvidantino de Teozofia societo (m. 1933)
- 1852: Richard Kralik aŭstra historiisto, verkisto kaj filozofo (m. 1934)
- 1862: Karel Macháček, ĉeĥa ŝtata oficisto, prezidanto de Bohema Klubo Esperantista (m. 1913)
- 1865: Paul Dukas, franca komponisto kaj muzikinstruisto (m. 1935)
- 1872: Theodor Scheffer, germana pedagogo (m. 1945)
- 1876: Béla Tankó, hungara filozofo, profesoro (m. 1946)
- 1884: Sándor Ferenczi, hungara arkeologo (m. 1945)
- 1887: Hector Hodler, svisa esperantisto debutinta kiel adoleskulo per kunfondo kun Edmond Privat de junulara Esperanto-klubo kaj gazeto "Juna Esperantisto", verkinto de artikoloj en "Tra la Mondo", organizanto de la 2-a UK 1906, redaktoro de "Esperanto", fondinto de UEA kaj ties direktoro (m. 1920)
- 1889: Hector Vermuyten, flandra esperantisto, aktivulo de La Verda Stelo (Antverpeno), tradukisto, ĉefa kontribuinto al Belga Antologio (m. 1966)
- 1899: Lajos Bárdos, hungara komponisto, muziksciencisto (m. 1986)
- 1903: Julián Borsányi, hungara milithistoriisto, ĵurnalisto, laboranto de Radio Libera Eŭropo (m. 1992)
- 1903: Vladimir Horowitz, usona pianisto (m. 1989)
- 1906: Jiří Kořínek, ĉeĥa esperantista poezia tradukisto de ĉirkaŭ 500 originalaj kaj 550 tradukitaj poemoj kaj muziktekstoj, kontribuanta al Slovaka Antologio, honora membro de ĈEA, enestanta en Esperanta antologio (m. 1988)
- 1910: Bonnie Parker, usona eksterleĝulo, murdita (m. 1934)
- 1913: Erzsébet Zsombory, rumania hungara pentristino, operkantistino (m. 1997)
- 1920: Walter Matthau, usona aktoro (m. 2000)
- 1922: Chen Ning Yang, ĉina-usona Nobelpremiita teoria fizikisto, okupiĝanta pri malfortaj nukleaj fortoj
- 1924: Jimmy Carter, prezidento de Usono, Nobelpremiita
- 1928: Ĵu Ronĝi, ĉefministro de Ĉinio, posteulo de la dinastio Ming
- 1930: Philippe Noiret, franca aktoro (m. 2006)
- 1935: Julie Andrews, angla aktorino, kantistino kaj verkistino
- 1938: Andrzej Paczkowski, pola historiisto, montogrimpisto, konsiliano de la Instituto pri Nacia Memoro
- 1939: Enikő Máthé, rumania hungara kemiistino
- 1940: Richard Corben, usona ilustristo kaj bildliteratursto, aŭtoro de komiksoj (m. 2020)
- 1943: Jean-Jacques Annaud, franca reĝisoro
- 1945: Piroska Molnár, hungara aktorino, voĉoaktoro, aktoro de la nacio
- 1947: Aaron Ciechanover, israela Nobelpremiita biokemiisto
- 1952: Károly Bari, hungara cigano, poeto, tradukisto, grafikisto
- 1952: István Szedlacsek, rumania hungara kemiisto laboranta en kuracilfabriko, fakverkisto
- 1954: Stanislava Chrdlová, ĉeĥa pedagogino instruanta la ĉeĥan lingvon kaj esperanton, edzino de Petr Chrdle, gvidanto de Esperanto-eldonejo KAVA-PECH (m. 2000)
- 1956: Andrus Ansip, estona politikisto, ĉefministro de Estonio
- 1956: Theresa May, brita politikistino, gvidantino de Konservisma Partio, ĉefministrino de Britio
- 1957: Éva Tardos, hungara-usona matematikistino, profesorino
- 1963: Béla Buzogány, rumania hungara/hungara aktoro, redaktoro
- 1984: Mónica Spear, venezuela aktorino kaj manekeno (m. 2014)
- 1989: Brie Larson, usona aktorino, reĝisorino kaj kantistino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 654: Sankta Bavo, belga sanktulo de katolika kaj ortodoksa eklezioj (n. ĉirkaŭ 589)
- 686: Temmu, imperiestro de Japanio ordoninta skribe reverki japanan mitologion, kio rezultigis Koĝiki (n. 631)
- 959: Edwy, reĝo de Anglio (n. ĉirkaŭ 941)
- 1040: Alano la 3-a, duko de Bretonio, murdita (n. 997)
- 1404: Bonifaco la 9-a, papo (n. 1356)
- 1499: Marsilio Ficino, itala poeto, filologo, astrologo, filozofo, renesanca humanisto, tradukisto kaj komentisto de Platono kaj Plotino, aŭtoro de la termino "platona amo" (n. 1433)
- 1574: Maarten van Heemskerck, nederlanda pentristo (n. 1498)
- 1640: Claudio Achillini, itala teologo, juristo, filozofo, matematikisto kaj poeto (n. 1574)
- 1684: Pierre Corneille, franca dramisto (n. 1606)
- 1708: John Blow, angla komponisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1649)
- 1716: Giovanni Battista Bassani, itala komponisto, violonisto kaj orgenisto (n. ĉirkaŭ 1657)
- 1778: Washington Shirley, angla grafo, amatora astronomo (n. 1722)
- 1789: Jerónimo Grimaldi, ital-hispana politikisto kaj diplomato (n. 1710)
- 1808: Thomas Thorild, sveda poeto, feministo, literatura kritikisto, filozofo (n. 1759)
- 1827: Wilhelm Müller, germana poeto (n. 1794)
- 1858: Alois Negrelli, itala inĝeniero kaj fervojpioniro (n. 1799)
- 1864: Christian Friedrich Buschmann, germana instrumentfaristo (n. 1805)
- 1885: Anthony Ashley-Cooper, angla politikisto, filantropo, socia reformisto, gvidanto de la Eklezio de Anglio (n. 1801)
- 1901: Abdur Rahman Ĥano, emiro de Afganio, konata de la masakro de hazaroj kaj nuristananoj (n. 1844)
- 1906: Christian Mali, germana artopentristo kaj profesoro (n. 1832)
- 1911: Wilhelm Dilthey, germana filozofo (n. 1833)
- 1935: Vladimir Giljarovskij, rusa verkisto kaj raportisto (n. 1855)
- 1938: Aĥilo Tellini, itala friula geologo, lingvisto pri ladina lingvo, tradukisto, vortaristo kaj fondinto de itala Katedro de Esperanto (n. 1866)
- 1944: Stefan Kwaśniewski, pola ĵurnalisto, felietonisto, soldato de Pola Enlanda Armeo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio (n. 1898)
- 1945: Sándor Mikola, hungara fizikisto, instruisto (n. 1871)
- 1952: John Langenus, belga futbal-arbitraciisto (n. 1891)
- 1959: Enrico de Nicola, unua prezidento de Italio, prezidanto de la senato, prezidanto de la konstitucia kortumo (n. 1877)
- 1959: János Palkó, rumania hungara pedagogo, lernolibroverkisto (n. 1904)
- 1968: Romano Guardini, itala-germana katolika filozofo de religio, verkisto, teologo (n. 1885)
- 1972: Louis Leakey, kenja-brita paleoantropologisto kaj arkeologo, malkovrinto de homo habilis (n. 1903)
- 1974: László Ady, rumania hungara lokhistoriisto (n. 1900)
- 1977: Rudi Graetz, germana financoficisto kaj komunisto, kunfondinto de la Internacio de Proleta Esperantistaro, funkciulo de la Mondpaca Esperantista Movado, prezidanto de la Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR, iniciatinto de konsultiĝoj de Esperanto-asocioj en Orienta Bloko (n. 1907)
- 1980: Éva Maxim, rumania hungara muzikinstruistino, lernolibroverkistino (n. 1900)
- 1981: István Kádár, rumania hungara matematikisto, instruisto (n. 1930)
- 1982: Andor Kolozsvári, hungara grafikisto, scenarlibretisto (n. 1900)
- 1986: Artur Bormann, germana interlingvisto, aktivulo de Esperanto-movado en Germanio, honora membro de UEA, (n. 1903)
- 1986: Barbara Sadowska, pola poetino kaj kontraŭkomunisma aktivulino (n. 1940)
- 1994: Arminio Rothstein, aŭstra pedagogo, klaŭno kaj pupludisto (n. 1927)
- 1996: Miklós Dános, rumania hungara ĵurnalisto kaj verkisto (n. 1923)
- 2002: Marem Arapĥanova, unua kaŭkazanino honorita kiel Heroo de Rusio, murdita de ĉeĉenaj teroristoj (n. 1963)
- 2009: Otar Ĉiladze, kartvela verkisto (n. 1933)
- 2010: Audouin Dollfus, franca astronomo (m. 1924)
- 2012: Eric Hobsbawm, brita marksisma historiisto (n. 1917)
- 2013: Tom Clancy, usona verkisto (n. 1947)
- 2014: Andrzej Zaborski, pola orientalisto (n. 1942)
- 2014: Lynsey de Paul, angla kantistino kaj kantaŭtorino (n. 1950)
- 2018: Charles Aznavour, franca kantisto kaj kantverkisto (n. 1924)
- 2019: Karol Tendera, pola malliberulo de la koncentrejo Aŭŝvico-Birkenau kaj de aliaj, gajninta proceson kontraŭ la germana televido ZDF, kiu disvastigas falsajn informojn pri la polaj koncentrejoj (n. 1917)
- 2019: Karel Gott, ĉeĥa kantisto (tenorulo) (n. 1939)
- 2021: Bob Mendes, flandra aŭtoro de krimromanoj (n. 1928)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Bavo, flandra sanktulo
- Sankta Tereza de la Infano Jesuo (Tereza de Lisieux), virgulino kaj doktorino de la eklezio
- Eŭropa Tago de Birdoj - kunaranĝata de Birda Vivo Internacie, de 1906
- Nacia tago en Ĉinio, fondiĝo de la popola respubliko (1949)
- Nacia tago en Honkongo, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949); plia tago estas la 1-a de julio
- Nacia tago en Makao, fondiĝo de la popola respubliko Ĉinio (1949); plia tago estas la 20-a de decembro
- Nacia tago en Kipro, proklamo de la respubliko (1960)
- Nacia tago en Niĝerio, tago de la sendependiĝo (1960)
- Internacia Tago de Muziko, ekde 1975
- Monda Tago de Vegetarismo - fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo
- Nacia tago en Tuvalo, tago de la sendependiĝo (1978)
- Internacia Tago de Maljunuloj - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decembre 1990
- Nacia tago en Palaŭo, tago de la sendependiĝo (1994)
- Singapuro: Tago de Infano
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 1-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.