(55637) 2002 UX25
(55637) 2002 UX25 | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
(55637) 2002 UX25 kaj ties satelito viditaj de Hubble
| |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | (55637) 2002 UX25 |
Aliaj nomoj | 2002 UX25 |
Astronomia simbolo | vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Spacewatch |
Dato de malkovro | 15-a de oktobro 2002 |
Loko de malkovro | Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto 3:5-resonant trans-Neptunian object vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,357 Tm (42,492 AU) 5,471 Tm (36,571 AU) 7,242 Tm (48,413 AU) |
Discentreco | 0,1393 |
Meza anomaliangulo | 298,042° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 19,466° |
Periodo | 101171,717 tagoj (276,993 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
204,655° |
Argum. de periapsido | 278,580° |
Terdistanco - Minimuma |
5,332 Tm (35,643 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 697,2 ± 23 km Ĉefa korpo :665 ± 29 km |
Maso - Denso |
(1,25 ± 0,03) × 1020 kg[1] 0,82 ± 0,11 g/cm3[1] |
Rotacia periodo | 0,59925 tago (14,382 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,107 ± 0,005 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 3,6 |
Videbla magnitudo | 19,8 vd |
(55637) 2002 UX25 estas tre granda, meze hela duopa transneptuna objekto de la klaso de la kubevanoj: "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj ne estas en orbita resonanco kun Neptuno.[2]
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita la 15-an de oktobro 2002 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).
Minor Planet Center klasifikis ĝin kiel kubevanon, kvankam ĝi estas nemalproksima de la orbita resonanco 3:5 kun Neptuno. Deep Ecliptic Survey klasifikis ĝin kiel disdiskanon.
Mezuroj per la kosmoteleskopo Spitzer donis diametron de ĉirkaŭ 681 km,[3] ĝi estas tre verŝajne nanplanedo.[4] Ĝia grando estas komparebla kun tiu de 20000 Varuno.
Satelito
[redakti | redakti fonton]Satelito estis malkovrita la 26-an de aŭgusto 2005 de Michael E. Brown kaj T.-A. Suer uzinte observoj per la kosmoteleskopo Hubble; anoncita la 22-an de februaro 2007.
Tiu satelito havas diametron de 210 ± 30 km, orbitan duonan grandakson de 4770 ± 40 km kaj discentreco de 0,17 ± 0,03. Ĝia orbita periodo estas 8,309 ± 0,0002 tagoj (199,416 ± 0,0048 horoj). La rotacia periodo de tiu satelito estas ankoraŭ nekonata.
Tiu satelito permesis kalkuli la mason de (55637) 2002 UX25, kaj ĝia denso, kies febla valoro de ĉirkaŭ 0.82 g/cm³ surprizis la astronomojn[1][5] Ĝi estas unu el la plej grandaj solidaj konataj objektoj de la sunsistemo kiu estas malpli densa ol akvo.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 La denso de la mezgranda Kuiperzona objekto 2002 UX25 kaj la formiĝo de la nanplanedoj; de Michael E. Brown; 4-a de novembro 2013 (angle)
- ↑ Klasikaj Kujper-zonaj objektoj, de David Jewitt (angle)
- ↑ Fizikaj Ecoj de Kuiperzonaj Objektoj kaj Centaŭroj: Trudoj far'de la Kosmoteleskopo Spitzer, John Stansberry kaj aliaj (angle)
- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
- ↑ Astronomoj surprizitaj de granda kosma roko malpli densa ol akvo; el nature, 13-a de Novembro 2013 (angle)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de la Konataj Transneptunaj Objektoj; el la paĝaroj de Wm. Robert Johnston
- angle (55637) 2002 UX25; el la paĝaro de Wm. Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (55001 – 56000) | Poste: |
---|---|---|
(55636) 2002 TX300 | (55637) 2002 UX25 | (55638) 2002 VE95 |