Katmanduo
Katmanduo | ||
nepale: काठमाडौं | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: काठमाडौं | ||
Ŝtato | Nepalo | |
---|---|---|
Zono | Zono Bagmati | |
Distrikto | Distrikto Katmanduo | |
Montaro | Himalajo | |
Temploj | Paŝupatinath, Swayambhunath Simia templo | |
Rivero | Bagmati | |
Situo | Katmanduo | |
- alteco | 1 400 m s. m. | |
- koordinatoj | 27° 42′ 00″ N 85° 20′ 00″ O / 27.70000 °N, 85.33333 °O (mapo) | |
Areo | 50,67 km² (5 067 ha) | |
Loĝantaro | 989 273 (2010) | |
Denseco | 19 523,84 loĝ./km² | |
Fondita | 723 | |
Horzono | UTC (UTC+5,45) | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Valo Katmanduo | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 1979 (#3) | |
Numero | 121 | |
Regiono | Azio-Oceanio | |
Kriterioj | iii, iv, vi | |
Situo enkadre de Nepalo
| ||
Situo enkadre de Azio
| ||
Vikimedia Komunejo: Kathmandu | ||
Retpaĝo: www.kathmandu.gov.np | ||
Katmanduo aŭ Katmando (nepale kāṭhamādauṃ: काठमाडौं) estas ĉefurbo de Nepalo kun pli ol 500.000 homoj. Ĝi estis dekomence fandopoto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon: kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj skribistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.
La valo de Katmando
Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmando entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude. La distrikto Katmando, Lalitpuro kaj Bhaktapuro en tuta fariĝas la Valo de Katmando.
Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. De ĉirkaŭ 2,000 jaroj, la Nevaroj kresis propran civilizacion en la valo. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn. Ĝis kiam la reĝo Prithvi Nārājaṇ Shāha akiris ĝin en la jaro 1768, nur la Nevaroj loĝis tie kaj ilia lingvo estis la lingvo de la ŝtato. Poste malrapide venis migrantoj de aliaj etnoj kaj rasoj.
Nun la Nevaroj, indiĝenoj estas nur 33 elcentoj de la loĝantaro kaj aliaj homoj apartenas al aliaj malgrandaj etnoj. La registaro eĉ malpermesis uzadon de Nevara lingvo en registaraj oficejoj. Post kiam la registaro deklaris ke Nepalo estu Federacia Respubliko, la Nevaroj deziras ĝin nomi kiel Nevara Respublika Ŝtato.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Vizito al Katmanduo - 15-minuta filmo en Esperanto pri vizito en 1990