Katmanduo
Katmanduo | ||
nepale काठमाडौं | ||
urbo | ||
|
||
Oficiala nomo: काठमाडौं | ||
Ŝtato | Nepalo | |
---|---|---|
Zono | Zono Bagmati | |
Distrikto | Distrikto Katmanduo | |
Montaro | Himalajo | |
Temploj | Paŝupatinath, Swayambhunath Simia templo | |
Rivero | Bagmati | |
Situo | Katmanduo | |
- alteco | 1 400 m s. m. | |
- koordinatoj | 27° 42′ 00″ N 85° 20′ 00″ O / 27.70000 °N, 85.33333 °O (mapo) | |
Areo | 50,67 km² (5 067 ha) | |
Loĝantaro | 989 273 (2010) | |
Denseco | 19 523,84 loĝ./km² | |
Fondita | 723 | |
Horzono | UTC (UTC+5,45) | |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | ||
Nomo | Valo Katmanduo | |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | |
Jaro | 1979 (#3) | |
Numero | 121 | |
Regiono | Azio-Oceanio | |
Kriterioj | iii, iv, vi | |
Situo enkadre de Nepalo
| ||
Situo enkadre de Azio
| ||
Vikimedia Komunejo: Kathmandu | ||
Retpaĝo: www.kathmandu.gov.np | ||
Katmanduo aŭ Katmando (nepale काठमाडौं, kāṭhamādauṃ) estas ĉefurbo de Nepalo kun pli ol 500.000 homoj. Ĝi estis dekomence fandopoto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon: kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj verkistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.
La valo de Katmanduo
Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la Katmandua Valo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude. La distrikto Katmando, Lalitpuro kaj Bhaktapuro en tuta fariĝas la Valo de Katmando.
Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. De ĉirkaŭ 2,000 jaroj, la Nevaroj kresis propran civilizacion en la valo. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn. Ĝis kiam la reĝo Prithvi Nārājaṇ Shāha akiris ĝin en la jaro 1768, nur la Nevaroj loĝis tie kaj ilia lingvo estis la lingvo de la ŝtato. Poste malrapide venis migrantoj de aliaj etnoj kaj rasoj.
Nun la Nevaroj, indiĝenoj estas nur 33 elcentoj de la loĝantaro kaj aliaj homoj apartenas al aliaj malgrandaj etnoj. La registaro eĉ malpermesis uzadon de Nevara lingvo en registaraj oficejoj. Post kiam la registaro deklaris ke Nepalo estu Federacia Respubliko, la Nevaroj deziras ĝin nomi kiel Nevara Respublika Ŝtato.
La 25-an de aprilo 2015 okazis forta tertremo en la valo, pli precize en la distrikto Gorkha. Mortis ĉirkaŭ 8000 homoj kaj multaj kulturaj heredaĵoj estis detruitaj.
Katmanduo kaj Esperanto
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Katmanduon:
- La Katmanduan Valon superflugadas ebene
- la vojaĝantoj: Noa miras pri l'Reĝa Sidejo
- kun luksaj pavilonoj kaj pri l'Stupao de Ŝimbu.
- Nun li rimarkas ombrojn en silvo, strange misterajn,
- sed antaŭ ekdemando jam la pentristo respondas,
- ĉar nur pensatajn vortojn li ĝuste povas ekkapti:
- -Jen inter frondoj staras la Badgaona Reĝurbo
- de l'Kvindek kvin Fenestroj kaj la Stupao Budaa,
- el kies supro sondas la ĉiovida rigardo.[1]
Famuloj
- Prakash Neupane, repkantisto
Bildaro
-
Moskeo en Karmanduo
-
Tibetanoj portantaj silkajn tibetajn ritajn kaptukojn en Katmanduo
-
Templo Paŝupatinath en Katmanduo en Valo Katmanduo
Panoramo
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.
Eksteraj ligiloj
- Vizito al Katmanduo Arkivigite je 2011-10-17 per la retarkivo Wayback Machine - 15-minuta filmo en Esperanto pri vizito en 1990
|