Malgranda kurlo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Neniu resumo de redakto |
e r2.6.4) (robota aldono de: rue:Кроншнеп малый |
||
Linio 101: | Linio 101: | ||
[[pt:Maçarico-galego]] |
[[pt:Maçarico-galego]] |
||
[[ru:Средний кроншнеп]] |
[[ru:Средний кроншнеп]] |
||
[[rue:Кроншнеп малый]] |
|||
[[se:Guškkástat]] |
[[se:Guškkástat]] |
||
[[sv:Småspov]] |
[[sv:Småspov]] |
Kiel registrite je 15:31, 7 nov. 2011
Malgranda kurlo | ||
---|---|---|
Biologia klasado | ||
| ||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||
La Malgranda kurlo aŭ Malgranda numenio, Numenius phaeopus, estas vadbirdo el la ordo de ĥaradrioformaj birdoj kaj familio de skolopedoj.
Disvastiĝo
Estas unu el la plej disvastigataj kurloj, ĉar reproduktiĝas tra granda parto de subarkta Norda Ameriko, Eŭropo kaj Azio kaj suden ĝis ekzemple Skotio.
Temas pri migranta birdo kiu vintras ĉe marbordoj de suda Afriko, Suda Ameriko, suda Azio ĝis Aŭstralazio kaj suda Norda Ameriko. Ĝi estas sufiĉe socia for de la bredsezono.
Fine de la 19a jarcento, ĉasado ĉe migradaj vojoj malpliigis draste ties multnombradon. Feliĉe nuntempe la malpliigo ĉesis kaj la specio estas protektita.
Estas kvar subspecioj:
- Numenius phaeopus phaeopus - norda Eŭropo, nordokcidenta Azio
- Numenius phaeopus variegatus - nordorienta Azio
- Numenius phaeopus alboaxillaris - centra Azio (rara, endanĝerita)
- Numenius phaeopus hudsonicus (Hudsona kurlo sen blanka pugo kaj pli malhela) - norda Norda Ameriko
Aspekto
Temas pri granda vadbirdo 37-45 cm longa kaj ĉirkaŭ 375 gr peza. Ĝi estas ĉefe grizbruna, kun blankaj dorso kaj pugo (nur subspecioj N. p. phaeopus kaj N. p. alboaxillaris), kaj longa subenkurvita malhela -kun iom da helo ĉebaze- beko (iom pli longa ĉe inoj) kun ne tiom milda kurvo kiel ĉe Granda kurlo. Kruroj estas blugrizaj. Junuloj estas similaj.
Ĝi estas plej ofte timida. La ĝenerala alvoko estas grumbla fajfado, sekvita de kanta pepado.
La ununura simila komuna specio en la plej granda parto de ties teritorio estas la pli granda Granda kurlo. Malgranda kurlo estas pli malgranda kaj havas pli mallongan kurvan bekon kaj krome havas malhelan strion -inter du helaj- super okulo.
Kutimoj
Tiu holarkta specio manĝas per kribrado en milda koto de etaj senvertebruloj aŭ plukado de etaj kraboj kaj similaj predoj el la grundo aŭ akvosurfaco. Antaŭ migrado beroj estas grava parto de la manĝaĵo.
La nesto estas nuda truo en tundro aŭ arkta stepo. La ino demetas el 3 ĝis 5 ovojn. Plenkreskuloj defendas vigle la nestan teritorion kaj ne dubas ataki ekzemple homojn.
Bildaro
-
Poŝtmarko de Malgranda kurlo de Feroaj Insuloj
-
Amerika subspecio en Akapulko
Eksteraj ligiloj
greke Datumaro pri la specio Malgranda kurlo - Cornell Lab of Ornithology greke Whimbrel - Numenius phaeopus - USGS Patŭent Bird Identification InfoCenter greke Informo pri la specio Malgranda kurlo - greke Picture of American subspecies
Referencoj
- BirdLife International (2004). Numenius phaeopus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006.