Saltu al enhavo

Parizo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
(566 intermezaj versioj de pli ol 100 uzantoj ne estas montrataj.)
Linio 1: Linio 1:
{{Geokesto | urbo
[[Geografio]] > [[Eŭropo]] > [[Francio]] > [[Pariza Regiono]] > Parizo < [[Urboj]]
<!-- *** Kapo *** -->
----
| nomo = Parizo
* '''loko''': 48.85 Norde, 2.33 Oriente
| devena_nomo =
* '''horzono:''' [[GMT]]+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
| alia_nomo = {{Lang-fr|Paris}}
* '''loĝantaro:''' 10.150 mil (en la [[aglomeraĵo]] en [[2000]])
| alia_nomo1 = Ville de Paris
| kategorio = Ĉefurbo
<!-- *** Nomo *** -->
| etimologio =
| oficiala_nomo = Paris
| moto = ''[[Fluctuat nec mergitur]]''<br />(lat. ''Skuata neniam mergiĝos.'')
| kromnomo = « la Lumurbo » (''la Ville Lumière'')
<!-- *** Dosiero *** -->
| dosiero =
{{Pluraj bildoj
| pozicio = centre
| direkto = vertikala
| larĝeco = 300
| dosiero1 = ParisMontage1.jpg
| dosiero2 = Paris Montage 2017.png
| dosiero3 = Paris Montage 2012.jpeg
| dosiero4 = Paris Collage.png
| dosiero5 = Paris montage 2013.jpg
| piedlinio = Laŭ horloĝe de supro: [[La Défense]] komerccentro, [[Triumfa Arko]] sur [[Avenuo de la Elizeaj Kampoj|Champs Elysees]], [[Palaco de Versailles]], [[Ponto de Artoj]] kun [[Insulo Cité]] en la fono, [[Eiffel-Turo]]
}}
| dosiero_grandeco = 300px
| dosiero_priskribo = Fotomontaĵo
<!-- *** Simboloj *** -->
| flago = Flag of Paris.svg
| blazono = Grandes Armes de Paris.svg
<!-- *** Lando ktp. *** -->
| lando = <!--Francio-->
| lando_tipo = Ŝtato
| lando_flago = 1
| ŝtato = {{FRA}}
| regiono = Francilio
| regiono_tipo = [[Regionoj de Francio|Regiono]]
| distrikto = Parizo
| distrikto_tipo = [[Departementoj de Francio|Departemento]]
| komunumo = Parizo
| komunumo_tipo = [[Franca komunumo|Komunumo]]
| municipo = Insulo Cité
| municipo1 = Insulo Saint-Louis
| municipo_tipo = Insuloj
| histregiono = Luteco
| histregiono1 = Franka imperio
| histregiono2 =
| histregiono_tipo =
<!-- *** Familio *** -->
| parenco =
| parto_faldo = 1
| parto_tipo = Arondismentoj
| parto = [[1-a arondismento de Parizo|Louvre]]
| parto1 = [[2-a arondismento de Parizo|Bourse]]
| parto2 = [[3-a arondismento de Parizo|Temple]]
| parto3 = [[4-a arondismento de Parizo|Hôtel-de-Ville]]
| parto4 = [[5-a arondismento de Parizo|Panthéon]]
| parto5 = [[6-a arondismento de Parizo|Luxembourg]]
| parto6 = [[7-a arondismento de Parizo|Palais-Bourbon]]
| parto7 = [[8-a arondismento de Parizo|Élysée]]
| parto8 = [[9-a arondismento de Parizo|Opéra]]
| parto9 = [[10-a arondismento de Parizo|Enclos-St-Laurent]]
| parto10 = [[11-a arondismento de Parizo|Popincourt]]
| parto11 = [[12-a arondismento de Parizo|Reuilly]]
| parto12 = [[13-a arondismento de Parizo|Gobelins]]
| parto13 = [[14-a arondismento de Parizo|Observatoire]]
| parto14 = [[15-a arondismento de Parizo|Vaugirard]]
| parto15 = [[16-a arondismento de Parizo|Passy]]
| parto16 = [[17-a arondismento de Parizo|Batignolles-Monceau]]
| parto17 = [[18-a arondismento de Parizo|Butte-Montmartre]]
| parto18 = [[19-a arondismento de Parizo|Buttes-Chaumont]]
| parto19 = [[20-a arondismento de Parizo|Ménilmontant]]
| rivero = Sejno
| memorindaĵo = Eiffel-Turo
| memorindaĵo1 = Dipatrino de Parizo
| memorindaĵo_tipo = Memorindaĵoj
| ŝoseo_tipo = Aŭtostradoj
| ŝoseo =
| ŝoseo1 =
| konstruaĵo_faldo = 1
| konstruaĵo = Sorbono
| konstruaĵo1 = Kastelo de Versailles
| konstruaĵo2 = Turo Montparnasse
| konstruaĵo3 = Luvro
| konstruaĵo3_noto = muzeo
| konstruaĵo4 = Triumfa Arko de Parizo
| konstruaĵo5 = [[Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|Baziliko de la Sankta Koro]]
| konstruaĵo6 = Conciergerie
| konstruaĵo7 = Bastille
| montaro =
<!-- *** Situo *** -->
| situo = Parizo
| koordinatoj_en_titolo = true
| leviĝo = 33
| lat_d = 48
| lat_m = 51
| lat_s = 24
| lat_NS = N
| long_d = 02
| long_m = 21
| long_s = 03
| long_EW = E
| plej_alta = Montmartre
| plej_alta_leviĝo = 130
| plej_alta_lat_d =
| plej_alta_long_d =
| plej_malalta = 28
| plej_malalta_leviĝo =
| plej_malalta_lat_d =
| plej_malalta_long_d =
<!-- *** Dimensioj *** -->
| areo = 105.40
| areo_rondumo = 1
| areo_urbo = 2723
| areo_metropolo = 14518.3
<!-- *** Loĝantaro *** -->
| loĝantaro = 2243833
| loĝantaro_dato = 2010
| loĝantaro_denseco = auto
| loĝantaro_urbo = 12223100
<!-- *** Historio & gvidantaro *** -->
| establita = 4200 jaroj antaŭ Kristo
| establita_tipo = Loĝigo
| dato =
| ĉefulo = [[{{#invoke:Wikidata|claim|P6}}]]
<small>(ekde {{#invoke:Wikidata|claim|P6|qualifier=P580}})</small>
| ĉefulo_tipo = Urbestro
| ĉefulo_partio = [[Socialista Partio (Francio)|PS]]
<!-- *** Kodoj *** -->
| horzono = [[Mez-Eŭropa tempo|MET]] | utc_offset =+1
| horzono_DST = [[Mez-Eŭropa tempo|MET]] | utc_offset_DST =+2
| poŝtkodo = 75001-75020, 75116
| areo_kodo =
| areo_kodo_tipo =
| kodo = 75056 aŭ 75101-75116
| kodo_tipo = INSEE
| kodo1 =
| kodo1_tipo =
| kodo2 =
| kodo2_tipo =
<!-- *** UNESCO ktp. *** -->
<!-- *** Liberaj kampoj *** -->
| libera =
| libera_tipo =
| libera1 =
| libera1_tipo =
| libera2 =
| libera2_tipo =
<!-- *** Mapoj *** -->
| mapo =
| mapo_priskribo = Situo enkadre de Eŭropo
| mapo_lokumilo = Eŭropo
| mapo1 =
| mapo1_fono =
| mapo1_priskribo = Situo de Parizo enkadre de Francio
| mapo1_lokumilo = Francio
| mapo2 = Ile-de-France jms.jpg
| mapo2_fono =
| mapo2_priskribo = Parizo en Pariza regiono
| mapo2_lokumilo =
<!-- *** Retpaĝoj *** -->
| retpaĝo = [https://www.paris.fr www.paris.fr]
| commons = Paris
<!-- *** Notoj *** -->
| notoj = {{mapligilo urbo|zomo=10}}
}}
'''Parizo''' ({{lang-fr|Paris}} {{prononco|paRI|paʁi}}) estas la [[ĉefurbo]] kaj la plej granda [[Listo de urboj de Francio|urbo de Francio]]. Ĝi troviĝas ĉe la bordoj de la [[Sejno|riverego Sejno]], nordcentre de Francio. Tiu vasta metropolo konsistigas unu [[Francaj departementoj|francan departementon]] (la 75-an), kaj estas plie la ĉefurbo de la [[Pariza Regiono]] (alinomita ''Île-de-France''), kiu grupigas Parizon kaj la parizajn ĉirkaŭurbojn. La franca instituto [[INSEE]] taksis ke Parizo havis 2&nbsp;153&nbsp;600 loĝantojn en [[2004]]<ref>'''(fr)''' [http://www.insee.fr/fr/recensement/nouv_recens/resultats/grandes-villes-2005.htm INSEE: loĝantara takso por kelkaj grandaj urboj]</ref>. Sed la urba areo de Parizo, kiu etendiĝas fore preter la limoj de la ĉefurbo, havas hodiaŭ proksimume 12&nbsp;067&nbsp;000 loĝantojn<ref>'''(fr)''' [http://www.insee.fr/fr/ffc/chifcle_fiche.asp?ref_id=CMPTEF01103&tab_id=18 Loĝantaro de la urboj aŭ urbaj areoj enhavantaj pli ol unu milionon da loĝantoj en Eŭropa Unio]</ref>, tio estas preskaŭ unu kvinono de la Francoj. Parizo, kvankam ampleksa, restas [[franca komunumo]], samkiel la aliaj pli malgrandaj urboj aŭ vilaĝoj de Francio, kaj do havas [[urbestro]]n.


Famkonata tra la tuta mondo pro sia [[novklasika arkitekturo]], siaj emblemaj monumentoj kaj sia kultura influo, Parizo estas grava urbo koncerne mondan historion, sed ankaŭ multe trapasata centro koncerne internaciajn transportadojn. Ĝi havas superan influon pri [[arto]]j, [[modo]] kaj [[kuirarto]], disponas multajn [[muzeo]]jn aŭ galeriojn kaj proponas intensan noktan vivon al siaj vizitantoj. La plej rekonebla simbolo de Parizo estas la 324 metrojn alta [[Eiffel-Turo]], ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Parizo, kromnomita « la Urbo Lumo » (''{{lang|fr|la Ville Lumière''}}) ekde la [[19-a jarcento]], estas ofte konsiderita kiel la plej romantika urbo de la mondo<ref>'''(an)''' [http://www.prnewswire.com/cgi-bin/stories.pl?ACCT=105&STORY=/www/story/01-26-2004/0002096104 title=Hotels.com Klienta sondo malkovras la dek plej romantikajn lokojn]</ref>. Ĝi estas plie la plej vizitita urbo de la mondo<ref>'''(an)''' [http://encarta.msn.com/encyclopedia_761561798_6/Paris_(city_France).html#B2 Tourism Vidu la enciklopedion Encarta] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20070906161655/http://encarta.msn.com/encyclopedia_761561798_6/Paris_(city_France).html#B2 |date=2007-09-06 }}</ref>, kun pli ol 30&nbsp;000&nbsp;000 turistoj ĉiujare.
'''Parizo''' ([[franca lingvo|france]] ''Paris'' [pa-RI]) estas la [[ĉefurbo]] de [[Francio]].


La regiono de Parizo estas la plej dinamika [[Ekonomio|ekonomia]] centro de Francio. Ĝi produktas pli ol unu kvaronon de la franca riĉeco, kun [[Malneta Enlanda Produkto|MEP]] atinginta 478,8 miliardojn € en [[2005]]<ref>'''(fr)''' [http://www.insee.fr/fr/ffc/docs_ffc/PIB_reg.xls Regionaj MEP ekde 1990 ĝis 2005]</ref>. Danke al [[La Défense]], unu el la plej vastaj negocaj kvartaloj en [[Eŭropo]], Parizo grupigas la sidejojn de la plej grandaj francaj firmaoj, samkiel oficejojn de gravaj internaciaj firmaoj. Parizo estas plejofte rigardita kiel unu el la gravaj mondaj urbegoj<ref>'''(an)''' [http://www.lboro.ac.uk/gawc/citylist.html Inventaro de mondaj urboj]</ref>, parte ĉar ĝi gastigas la sidejojn de pluraj internaciaj organizoj, ekzemple [[UNESCO]], [[Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo|OEKE]] aŭ la malpli formala [[klubo de Parizo]].
Loĝantaro: 2.1 milionoj en la urbo mem, 10.56 milionoj kun la ĉirkaŭaĵo. (1999)


== Geografio ==
Parizo havas historion de pli ol du jarmiloj. Unue fondita kun la nomo Luteco tri jarcentoj antaŭ Kristo ĝi nomiĝis Parizo dum la [[4-a jarcento]] post Kristo.
[[dosiero:Paris department land cover location map.jpg|maldekstre|eta|Mapo de la divido al urbaj distriktoj]]
[[dosiero:Paris_-_Eiffelturm_und_Marsfeld2.jpg|eta|Parizo, kun [[Eiffel-Turo]] en antaŭo kaj nubskrapuloj de [[La Défense]] en fono]]


=== Arto kaj Historio ===
=== Topografio ===
[[Dosiero:01 vue Paris depuis Notre-Dame.jpg|eta|maldekstra|250px|Vidaĵo el la supro de la katedralo Dipatrino de Parizo.]]
Centre de la [[pariza baseno]] (vasta sedimenta [[ebenaĵo]]), Parizo troviĝas ĉe nordinklinita buklo de la riverego [[Sejno]], kaj inkludas du loĝatajn insulojn: la [[insulo Cité]], kiu estas la koro kaj la lulilo de la urbo, kaj la [[insulo Saint-Louis]]. Krome estas inter aliaj neloĝata insulo nome [[Insulo de cignoj]]. Parizo posedas plurajn elstarajn montetojn, el kiuj la plej alta estas [[Montmartre]] (130 metroj super mara nivelo).


La [[Komunumoj de Francio|komunuma]] teritorio de Parizo, ekskluzive de la [[Bosko de Boulogne|boskoj de Boulogne]] kaj [[Bosko de Vincennes|Vincennes]], kovras ovalon havantan mezuron je 86&nbsp;928 [[Kvadratkilometro|km²]]. La lasta plivastigo de la komunumo, per la anekso de ĉirkaŭaj teritorioj en [[1860]], donis al Parizo ĝian nuntempan formon sed ankaŭ kreis la subdividon de la ĉefurbo en la aktualaj [[Arondismentoj de Parizo|dudek arondismentoj]]. La [[areo]] de Parizo, 78&nbsp;km² en 1860, atingis 105,40&nbsp;km² en [[1929]] pro la aldono de la du boskoj de Boulogne (okcidente) kaj Vincennes (oriente).
:[[La Sainte Chapelle]]


La urba areo etendiĝas ekde la limoj de la komunumo ĝis areo multe pli granda ol Parizo propre (proksimume 26-oble pli vasta), laŭ neregula, tentakla kresko ĉe la bordoj de la riveroj Sejno, [[Marno (rivero)|Marno]] (sudoriente kaj oriente) aŭ [[Oise (rivero)|Oise]] (nordokcidente kaj norde): tiu areo proksime de Parizo estas kromnomita « malgranda krono » (''petite couronne'') kaj inkludas la [[Francaj departementoj|departementojn]] [[Hauts-de-Seine]] (92), [[Seine-Saint-Denis]] (93) kaj [[Val-de-Marne]] (94). Pli fore, la urba denseco rapide falas, kaj la pejzaĝo ĉefe konsistas el forstoj, agroj kaj dispelitaj satelitaj urboj: tiu « granda krono » (''grande couronne'') enhavas la departementojn [[Seine-et-Marne]] (77), [[Yvelines]] (78), [[Essonne]] (91) kaj [[Val-d'Oise]] (95) kaj kovras areon de {{unuo|14518|km²}}, tio estas 138-oble la teritorio de Parizo.
:[[Notre Dame]]


=== Klimato ===
:[[Louvre Muzeo]] kun ĝia piramido.
Parizo havas [[Oceana klimato|oceanan klimaton]], influitan de la [[Golfa Marfluo]]. La urbo tial ĝuas mezvarman veteron, kaj tre malofte spertas varmegajn aŭ fridegajn temperaturojn. La averaĝa [[Somero|somera]] temperaturo estas ĉirkaŭ 24[[Celsius|{{GdC|}}]], kaj la averaĝa [[Vintro|vintra]] temperaturo estas proksimume {{GdC|1}}. La rekordo de la plej alta temperaturo, registrita je la [[28-a de julio]] [[1948]], estis {{GdC|40,4}}. La plej malvarman,
{{GdC|−23,9}}, atingis Parizo je la [[10-a de decembro]] [[1879]]<ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/accueil/Portal.lut?page_id=4946&document_type_id=5&document_id=3076&portlet_id=10579 Geografio de la ĉefurbo: la klimato (INSEE)] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20061003225432/http://www.paris.fr/portail/accueil/Portal.lut?page_id=4946&document_type_id=5&document_id=3076&portlet_id=10579 |date=2006-10-03 }}</ref>. Sed pli freŝdate, la [[Pariza Regiono]] ja spertis ekstremajn temperaturojn, precipe dum la [[eŭropa varmego de 2003]] kaj dum la tre frida vintro komence de [[2006]].


[[Pluvo]] povas okazi je iu ajn periodo de la jaro, kaj Parizo estas famkonata pro siaj subitaj ekpluvegoj. La urbo spertas averaĝan jaran pluvoprecipitadon po proksimume 641,6&nbsp;mm<ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/accueil/Portal.lut?page_id=4946&document_type_id=5&document_id=3076&portlet_id=1057 Geografio de la ĉefurbo: la klimato (INSEE)]{{404|date=December 2021 |bot=InternetArchiveBot |fix-attempted=yes }}</ref>. [[Neĝo]] estas relative malofta kaj kutime aperas dum [[januaro]] aŭ [[februaro]], kiuj estas la du plej malvarmaj monatoj, kvankam neĝo povas fali tiel malfrue kiel [[aprilo]]. Preskaŭ neniam ĝi amasiĝas sufiĉe por krei tavolon daŭrintan pli ol unu tago.
:[[Les Invalides]]


{| class="wikitable" style="font-size:90%;width:60%;border:0px;text-align:center;line-height:120%;"
:[[La Place des Vosges]]
! style="background: #99CCCC; color: #000080" height="17" |Monato
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jan
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Feb
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Mar
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Apr
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Maj
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jun
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jul
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Aŭg
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Sep
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Okt
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Nov
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Dec
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" | Jaro
|-
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" |Avĝ alta temperaturo [[Celsius|{{GdC|}}]] ([[Fahrenheit|{{GdF|}}]])
| style="background: #FFFFFF; color:#000000;" | 6 (43)
| style="background: #DDDDDD; color:#000000;" | 7 (45)
| style="background: #FFFFCC; color:#000000;" | 10 (51)
| style="background: #FFFF99; color:#000000;" | 14 (57)
| style="background: #FFCC66; color:#000000;" | 18 (64)
| style="background: #FF8000; color:#000000;" | 21 (70)
| style="background: #FF8000; color:#000000;" | 24 (75)
| style="background: #FF8000; color:#000000;" | 24 (75)
| style="background: #FFCC66; color:#000000;" | 20 (69)
| style="background: #FFFF99; color:#000000;" | 15 (59)
| style="background: #FFFFCC; color:#000000;" | 9 (49)
| style="background: #DDDDDD; color:#000000;" | 7 (45)
| style="background: #FFFF99; color:#000000;" | 15 (59)
|-
! style="background: #99CCCC; color:#000080;" height="16;" |Avĝ malalta temperaturo [[Celsius|{{GdC|}}]] ([[Fahrenheit|{{GdF|}}]])
| style="background: #80FFFF; color: black;" | 1 (34)
| style="background: #80FFFF; color: black;" | 1 (34)
| style="background: #FFFFFF; color: black;" | 3 (38)
| style="background: #DDDDDD; color: black;" | 5 (42)
| style="background: #FFFFCC; color: black;" | 9 (49)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 12 (54)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 14 (58)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 14 (57)
| style="background: #FFFF99; color: black;" | 11 (52)
| style="background: #FFFFCC; color: black;" | 8 (46)
| style="background: #DDDDDD; color: black;" | 4 (39)
| style="background: #FFFFFF; color: black;" | 2 (36)
| style="background: #DDDDDD; color: black;" | 7 (45)
|-
| colspan="14" style="text-align:center;font-size:90%;"|''Fonto: [http://www.weatherbase.com/weather/weather.php3?s=094170&refer= Weatherbase]''
|}


== Historio ==
:[[Eiffel-Turo]] konstruata de [[Gustave EIFFEL]], kiu ankaŭ faris la feran strukturon de la [[Statuo de Libereco]], en [[New York]].
=== Deveno de la nomo ===
''Vidu [[:en:wikt:Paris#Translations|Vikivortaro]] por la nomo de Parizo en variaj lingvoj.''
[[Dosiero:Armes ville de Paris-2.jpg|dekstra|eta|250px|Manuskripto enhavanta la [[blazono]]n de Parizo ([[16-a jarcento]]).]]


Laŭ la [[internacia fonetika alfabeto]], oni prononcas la nomon de Parizo kiel /paʁi/ en la [[franca lingvo]], aŭ kiel /ˈpæris/ en la [[Angla lingvo|angla]]. Parizo heredis sian nomon de la [[Gaŭloj|gaŭla tribo]] ''[[Parisii]]''. Pli precize, la franca vorto «''Paris''» estas fakte progresa transformo de la [[Latina lingvo|latina]] ''{{lang|la|Civitas Parisiorum}}'' («urbo de la Parisii»). Tiun devenon oni ankaŭ povas trovi en la nomo de proksimaj urboj, ekzemple [[Cormeilles-en-Parisis]] aŭ [[Fontenay-en-Parisis]]. La urbo, konita kiel ''[[Lutetia]]'' [lutecia] dum la [[Romia imperio]], ekadoptis sian nuntempan nomon ekde la fino de la romia periodo.
:[[Arc de Triomphe]]


Sed oni ne estas certa pri la deveno de la vorto ''Parisii'' mem, kaj estas multaj hipotezoj pri tio: ĝi eble devenas de la gaŭla vorto ''kwar'' («ŝtonminejo»), pro la multnombraj minejoj de la [[Pariza Regiono]]. Ekzistas cetere legendo, kiu rilatigas la nomon de Parizo al la enabismigita mita urbo [[Ys]]. La historiisto [[Maurice Druon]] sugestas, ke la nomo devenas de la alia gaŭla vorto ''par'' («ŝipo»), ĉar la urbo origine ŝuldas sian prosperon al akvo: la riĉeco de Lutetia estis garantiita de ĝiaj ŝipistoj (la «''nautes''»), kies barko konsistigas la centran emblemon de la [[blazono]] de Parizo.
:[[La Sorbonne]]


Plie, Parizo ricevis je la komenco de la [[20-a jarcento]] la kromnomon ''Paname'' [panam]: tiu [[Slango|slanga]] vorto freŝdate regajnis influon inter la junuloj. Alia kromnomo de Parizo estas «La Urbo-Lumo» (''la Ville Lumière''), ĉefe pro la centra rolo de la urbo dum la [[Klerismo|Jarcento de la Lumoj]] sed ankaŭ pro la frua instalo de publika lumigo en la stratoj.
:[[Orsay Muzeo]]


=== Antikva epoko ===
:[[Picasso Muzeo]]
{{Ĉefartikolo|Luteco}}


[[Dosiero:Plan de Paris Lutece2 BNF07710745.png|eta|maldekstra|275px|Mapo de malnova [[Lutetia]], laŭ [[18-a jarcento|18-a jarcenta]] desegnisto.]]
:[[Moderna arta Muzeo]] en la [[Centre Georges Pompidou]]
La plej fruaj spuroj de seninterrompaj loĝejoj sur la teritorio de Parizo datiĝas de ĉirkaŭ −4200<ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ow_chrono.htm author=www.paris.culture.fr Parizo: kronologio de la romia urbo]</ref>. [[Keltoj|Keltaj enmigruloj]] ekalvenis al la regiono kaj enloĝiĝis ekde −250. Inter tiuj ĉi, la tribo [[Parisii]], kiu ĉefe konsistis el boatistoj kaj komercistoj, fondis etan vilaĝon apud la [[Sejno|riverego Sejno]] je la sama periodo.


La konkera movo de la [[Romia imperio|Romianoj]], direkte al okcidento, atingis la [[Pariza baseno|parizan basenon]] je la jaro −52<ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ow_chrono.htm Parizo: kronologio de la romia urbo]</ref>. Antaŭ la fino de la jarcento, la [[insulo Cité]] kaj la [[monteto Sainte-Geneviève]] sur la maldekstra bordo fariĝis la du partoj de la romia urbo [[Lutetia]] ({{lang-fr|Lutèce}}). Lutetia progrese plivastiĝis dum la jarcentoj de la romia superrego, kaj fariĝis prospera urbo kun palacoj, [[forumo]], banejoj, [[templo]]j, teatrejoj kaj unu [[amfiteatro]]<ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ Parizo: la romia urbo]</ref>.
:[[Obélisque]] en [[place de la Concorde]]


Samkiel aliaj romiaj urboj, malnova Lutetia estis strukturita laŭ regula plano, per kvadratoj proksimume unu kilometron longaj: la ''[[cardo]]'' (la ĉefa norda-suda akso) kongruis kun la nuntempa [[Strato Saint-Jacques (Parizo)|strato Saint-Jacques]], kaj la ''[[Decumanus|decumani]]'' (orienta-okcidenta akso) estis paralela al la aktuala [[Bulvardo Saint-Germain (Parizo)|bulvardo Saint-Germain]]. La « nula punkto », tio estas la centro de la plano, verŝajne troviĝis je la sukokcidenta kojno de la forumo, kiu hodiaŭ kongruas kun la 172-a kaj 174-a konstruaĵoj de la strato Saint-Jacques, la plej alta loko de la monteto Sainte-Geneviève<ref>'''(fr)''' [http://www.paris.culture.fr/fr/ville_he_plan1.htm author=www.paris.culture.fr Parizo, romia urbo: la strukturo]</ref>.


La falo de la [[Romia imperio]] kaj la [[Ĝermanoj|ĝermanaj]] invadoj de la [[3-a jarcento]] kaŭzis provizoran malprosperon al la urbo: je la jaro [[400]], Lutetia estis jam forlasita de plejmulto el siaj loĝantoj, kaj ĝi transformiĝis en malgravan militistan urbeton, alpremitan antaŭ la haste konstruitaj ĉirkaŭmuroj de [[Insulo Cité|sia centra insulo]]<ref>'''(an)''' [http://www.paris.culture.fr/en/ow_chrono.htm Parizo, romia urbo: kronologio]</ref>. La urbo reakiris sian antaŭromian nomon ''Paris'' je la fino de la romia ĉeesto.
:[[Champs Elysées]]

=== Mezepoko ===
[[Dosiero:Schedelsche Weltchronik - Paris.jpg|eta|dekstra|275px|Bildigo de Parizo en [[1493]] laŭ [[Germanio|germana]] desegnisto. ([[Nurenberga Kroniko]])]]

Ĉirkaŭ la jaro [[500]], Parizo fariĝis la [[ĉefurbo]] de la [[Frankoj|franka]], [[Merovidoj|merovida reĝo]] [[Klodvigo la 1-a]], kiu mendis la unuan katedralon kaj la unuan abatejon. Post la morto de Klodvigo, la franka reĝlando estis subdividita, kaj Parizo fariĝis la centro de multe malpli granda ŝtato. Je la alveno de la [[Karolidoj|karolida dinastio]] ([[9-a jarcento]]), Parizo estis tial ankoraŭ nur bastiono de eta [[Feŭdismo|feŭda]] graflando. Sed la grafoj de Parizo progrese plifortiĝis, kaj finfine akiris pli grandan potencon ol la reĝoj de [[Francia occidentalis]]. [[Eŭdo la 1-a|Eŭdo, grafo de Parizo]], estis elektita kiel reĝo anstataŭ la – ankoraŭ vivinta – reĝo [[Karlo la 3-a la Dika|Karlo la Dika]], precipe pro la bonfamo akirita de la grafo dum la defendo de la urbo kontraŭ la [[Vikingoj|vikinga]] sieĝo de [[885]]-[[886]]. Kvankam la [[insulo Cité]] sukcese rezistis al la Vikingoj, plejmulto el la nedefendita maldekstra bordo estis detruita. Anstataŭ rekonstrui tie, la marĉoj norde de la insulo estis drenitaj, kaj Parizo eketendiĝis sur la dekstra bordo de la [[Sejno]]. En [[987]], [[Hugo Kapeto]], grafo de Parizo, estis elektita kiel [[Listo de francaj reĝoj|reĝo de Francio]] kaj fondis la [[Kapetidoj|kapetidan dinastion]], kiu faris el Parizo la ĉefurbo de Francio.

Ekde [[1190]], la reĝo [[Filipo la 2-a (Francio)|Filipo Aŭgusto]] enŝlosigis Parizon per vasta ĉirkaŭmuro, kiu etendiĝis sur la du bordoj kaj kies okcidenta fortikaĵo estis la [[Luvro]]. Li plie redaktis la ĉarton de la [[La Sorbonne|Universitato de Parizo]] en [[1200]]: tio altiris vizitantojn el la tuta [[Eŭropo]]. Dum tiu periodo, la urbo ellaboris geografian distribuon de la kvartaloj laŭfunkcie, kiu postvivas ĝis hodiaŭ: la centra insulo gastigis la registaron kaj la [[Eklezio|ekleziajn]] instituciojn, la maldekstra bordo fariĝis klera centro danke al la universitato, kaj la dekstra bordo disvolviĝis kiel komerca kaj negoca centro ĉirkaŭ la vendejo [[Les Halles (Parizo)|Les Halles]].

[[Dosiero:StormingBastille.jpg|eta|maldekstra|210px|La [[14-a de julio|14-an de julio]] [[1789]] estis la prizono Bastille atakita kaj invadita de la pariza popolo. Tiel komenciĝis la [[Franca Revolucio]].]]
Parizo perdis sian ĉefurban statuton dum la [[Centjara milito]], ĉar la urbo estis okupita de [[Burgonjo]] (tiam aliancano de [[Anglio]]), sed regajnis sian titolon kiam [[Karlo la 7-a (Francio)|Karlo la 7-a]] rekaptis ĝin en [[1437]]. Kvankam Parizo estis denove la ĉefurbo, la reĝa familio preferis resti dumtempe en siaj kasteloj de la [[Luaro|luara valo]]. Dum la [[francaj militoj pri religio]], Parizo estis potenca centro de la [[Katolikismo|katolika]] partio kaj spertis violentegajn okazaĵojn, precipe la [[masakro de la Sankta Bartolomeo]] en [[1572]]. La reĝo [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]] reinstalis la reĝan kortegon en Parizo en [[1594]], post kiam li kaptis la urbon kaj konvertis al katolikismo. Okaze de la [[Frondo]], la Parizanoj ribelis kontraŭ la juna [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], kaj la reĝa familio fuĝis el la ĉefurbo en [[1648]]. Tio konvinkis Ludovikon transloĝigi la kortegon al [[Kastelo de Versailles|Versailles]] en [[1682]]. Unu jarcento poste, Parizo fariĝis la centro de la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]], unue per la okupo de la prizono [[Bastille]] je la [[14-a de julio]] [[1789]] kaj pliposte per la proklamo de la [[respubliko]] en [[1792]].

=== 19-a jarcento ===
La [[industria revolucio]], la [[Dua Franca Imperio]] kaj la lastaj jardekoj de la [[19-a jarcento]] alportis al Parizo la plej drastajn metamorfozojn en ĝia historio. Ekde [[1840]], la disvolviĝo de [[fervojo]]j ebligis abundan alvenon da enmigruloj, altiritaj de la multnombraj industriaj postenoj en la ĉirkaŭurboj. La urbo plie spertis masivan renovigo dum la reĝado de [[Napoleono la 3-a]], danke al la [[Georges Eugène Haussmann|barono Haussmann]]: li nivelis multnombrajn mallarĝajn, serpentajn kaj mezepokajn stratojn por krei novan reton kun larĝaj avenuoj kaj [[novklasika arkitekturo|novklasikaj fasadoj]]. Tiel naskiĝis la famkonata vizaĝo de moderna Parizo.

[[Dosiero:PISSARRO Camille L'Avenue de l'Opéra Huile sur toile.jpg|eta|dekstra|260px|''Avenuo de la Operejo'' ([[Camille Pissarro]])<br /><small>[[1898]], 73 x 92 cm, [[Reims|Muzeo de Reims]]</small>]]
La [[Ĥolero|ĥoleraj]] epidemioj de [[1832]] kaj [[1849]] ambaŭ frapis la loĝantaron de Parizo: tiu de 1832 sole mortigis 20.000 Parizanojn (el 650.000)<ref>'''(fr)''' [http://www.amicale-genealogie.org/Histoires_temps-passe/Epidemies/chol01.htm La ĥolero (Amicale Genealogie)] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20060223134543/http://www.amicale-genealogie.org/Histoires_temps-passe/Epidemies/chol01.htm |date=2006-02-23 }}</ref>. Parizo ankaŭ forte suferis dum [[Sieĝo de Parizo (1870–71)|sia sieĝo]], fine de la [[Franca-Prusa Milito]] de [[1870]]. La sekvinta [[Pariza Komunumo]], en [[1871]], kaŭzis milojn da mortoj: multaj administraj centroj, kaj do multaj arkivoj cetere brulis.

Sed Parizo resaniĝis el tiuj okazaĵoj tiel rapide, ke ĝi kapablis gastigi la famajn [[Internacia ekspozicio|Internaciajn Ekspoziciojn]] de la fino de la jarcento. La [[Eiffel-Turo]] estis konstruita de [[Gustave Eiffel]] okaze de la centjarfesto de la franca revolucio, dum la [[Universala Ekspozicio de Parizo de 1889|Internacia Ekspozicio]] de [[1889]], kiel « provizora » demonstro de la prodaĵoj de arkitektura inĝenio. Ĝi fakte restis la plej alta konstruaĵo en la mondo ĝis [[1930]], kaj estas hodiaŭ la plej famkonata monumento de la ĉefurbo. La unua vojlinio de la [[metroo de Parizo]] aperis okaze de la [[Universala Ekspozicio de Parizo (1900)|Ekspozicio]] de [[1900]], kaj konsistigis tiam intereson por vizitantoj el la tuta mondo. Tiu periodo plifortigis Parizon kiel grava centro por la turista industrio.

=== 20-a jarcento kaj hodiaŭ ===
[[Dosiero:Paris in 1916.jpg|eta|maldekstra|350px|Parizo en [[1916]], dum la [[Unua mondmilito]].]]
Okaze de la [[Unua mondmilito]], Parizo estis la centro de la alianca militstrebo: la ĉefurbo evitis [[Germanio|germanan]] invadon, ĉefe danke al la franca-brita [[Batalo de la Marno|venko de la Marno]] en [[1914]]. En [[1918]] kaj [[1919]], Parizo gastigis la paradojn de la venkintaj aliancaj armeoj, sed ankaŭ la pacajn traktadojn, kiuj finiĝis per la [[traktato de Versailles]]. Je la periodo inter la du mondmilitoj, Parizo fariĝis famkonita pro siaj artaj kaj kulturaj komunecoj, kaj pro sia tumulta nokta vivo. La urbo tiam enhavis miksadon da artistoj el la tuta mondo, ekzemple la ekzilita [[Rusio|rusa]] komponisto [[Igor Stravinski]], la [[Hispanio|hispanaj]] pentristoj [[Salvador Dalí]] kaj [[Pablo Picasso]], aŭ eĉ la [[Usono|usona]] verkisto [[Ernest Hemingway]].

En [[junio]] [[1940]], nur kvin semajnoj post la komenco de la germana invado de [[Francio]], parte evakuita Parizo estis kaptita de la [[Nazio|naziaj militistoj]], kiuj konservis ĝin ĝis la [[Liberigo de Parizo|liberigo de la ĉefurbo]] je la [[25-a de aŭgusto]] [[1944]], fare de la 2-a franca divizio de la [[Philippe Leclerc de Hauteclocque|generalo Leclerc]]. La centro de Parizo spertis preskaŭ neniun detruon dum la [[Dua mondmilito]], ĉar ne ekzistis tie strategiaj celoj por la aliancaj aeroplanoj (la plej gravaj fabrikejoj troviĝis en la ĉirkaŭurboj). Plie, la [[Dietrich von Choltitz|generalo von Choltitz]] rifuzis obei ordon de [[Adolf Hitler|Hitler]], laŭ kiu ĉiuj monumentoj de Parizo estis detruendaj antaŭ germana retiriĝo.

Post la Dua mondmilito, Parizo ĝuis disvolviĝon ne plu spertitan ekde la komenco de la jarcento. La ĉirkaŭurboj plivastiĝis grandege, precipe per la konstruo de vastaj kolektivaj loĝejoj por la plej malriĉaj (la ''cités''), kaj per la ekstarigo de la negoca kvartalo [[La Défense]]. Nova rapida metroa reto, la [[RER de Francilio|RER]], estis kreita por konekti la ĉirkaŭurbojn pli bone kun la centro. Cetere, reto de aŭtoŝoseoj disvolviĝis proksime de Parizo, kaj strukturiĝis ĉirkaŭ la rapidvojo ''Périphérique'', kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon.

En [[1946]] Poloj kiuj ne povis reveni al [[Pollando]], tiam okupita de komunistoj, troviĝis en Parizo por krei protestan centron de kulturo kontraŭ la reĝimo. Tiel [[Jerzy Giedroyc]], Zofia Hertz kaj [[Gustaw Herling-Grudziński]] fondis en Parizo la revuon ''[[Kultura]]'' kiu idee batalis kun reĝimo pri sendependeco de Pollando, [[Litovio]], [[Belorusio]] kaj [[Ukraino]], kaj okupiĝis pri la ĉefaj fenomenoj de arto kaj scienco. Tiu kultura revuo fariĝis tiel forta centro de [[pola literaturo]] (verkis tie [[Witold Gombrowicz]], [[Czesław Miłosz]], [[Zbigniew Herbert]], [[Sławomir Mrożek]], [[Adam Zagajewski]]) kaj scienco, ke komencis tie kontribui ankaŭ pli gravaj artistoj de [[Francio]], [[Germanio]], [[Usono]] aŭ [[Britio]] kiel [[George Orwell]], [[Thomas Stearns Eliot]], [[Heinrich Böll]], [[Albert Camus]] kaj [[André Malraux]].

Ekde [[1970]], multaj proksimaj – precipe orientaj aŭ nordaj – ĉirkaŭurboj de Parizo spertis malindustriigon, kaj la antaŭe prosperaj ''cités'' progrese fariĝis getoj por la enmigruloj, kaj senlaborecaj abismoj. Je la sama periodo, la komunumo de Parizo propre (ene de la ''{{lang|fr|Périphérique}}'' ringo), la okcidentaj kaj la sudaj ĉirkaŭurboj sukcese transformis sian ekonomian strukturon, ekde tradiciaj fabrikejoj ĝis altvaloraj servoj kaj altteĥnologia industrio: tio generis tie grandan riĉecon por la loĝantoj, kies enspezo po kapo viciĝas inter la plej altaj en Francio. Konsekvence, la kreskinta fosaĵo inter tiuj du areoj de la ĉefurbo kaŭzis periodajn tumultojn ekde [[1980]], ekzemple [[Tumultoj en Francio en 2005|tiu de 2005]], kiu plejparte koncentriĝis en la nordaj ĉirkaŭurboj.

Je la 13-a de novembro 2015, 129 personoj mortis en diversaj [[Atencoj de novembro 2015 en Parizo|teroristaj atencoj]] en Parizo. Ekzistis 352 vunditoj. En pafado ĉe la restoracio Petit Cambodge (Eta Kamboĝo) en la 10-a distrikto de Parizo mortis almenaŭ 4 personoj. Dua pafado okazis kelkajn minutojn poste en la teatro [[Bataclan]], kie la teroristoj prenis almenaŭ 100 ostaĝojn el kiuj granda parto estis poste mortigitaj. Eksplodo okazis en trinkejo proksima de la Stadiono de Francio, kie estis mortigitaj aŭ vunditaj 10 personoj. La tuta mondo estis kortuŝita de tiuj eventoj.

== Devizo ==
[[Dosiero:Blason paris 75.svg|[[Blazono de Parizo]]|60px|dekstra]]
La devizo de Parizo estas ''Fluctuat nec mergitur'' (frapita per fluo sed ne subakvigita). Ĝi elvokas la ''Scilicet'', ŝipo bildigita sur la pariza blazono kaj simbolo de la potenca korporacio ''komerciston de la akvo'', kiu regis la urbon dum la mezepoko.
La patrono de Parizo estas [[Sainte-Geneviève]].

== Kulturo ==
=== Arkitekturo ===
[[Dosiero:Paris rue Abel dsc03762.jpg|eta|maldekstra|225px|Tipa [[Barono Haussmann|Haussmann-stila]] strato de Parizo, apud la stacidomo [[Gare de Lyon]].]]
[[Dosiero:MontageParis.JPG|eta|Fotomontaĵo]]
Moderna Parizo estas la rezulto de vasta renoviigo iniciatita de la [[barono Haussmann]], meze de la [[19-a jarcento]]. Dum la antaŭaj jarcentoj, la franca ĉefurbo ĉefe konsistis el labirinto de mallarĝaj stratoj kaj el domoj parte [[Ligno|lignaj]]. Ekde [[1852]], la granda urbanizo de la barono nivelis aŭ detruis multajn el tiaj stratoj, kelkfoje eĉ kompletajn kvartalojn, por krei larĝajn avenuojn ĉirkaŭitajn de [[Novklasika arkitekturo|novklasikaj]], ŝtonaj domegoj, kies vivkomforto pli taŭgis por la mezklasuloj (la ''{{lang|fr|bourgeoisie}}''). Plejmulton el tiu « nova » Parizo oni povas ankoraŭ vidi hodiaŭ, kaj ĝi konformiĝas al pluraj simplaj [[Arkitekturo|arkitekturaj reguloj]]: unue, laŭ la tiam ellaborita regulo pri « alliniigo », oni antaŭdefinis precizan pozicion por ĉiuj novaj domegoj en iu strato, cele al la konservo de egalmezura larĝeco. Plie, la alto de ĉiu domego estis determinita laŭ la larĝeco de la apuda strato. Tiuj planoj spertis malmultajn ŝanĝojn ekde la [[Dua Franca Imperio|Dua Imperio]], precipe koncerne la starigon de pli altaj konstruaĵoj: tial Parizo ŝajnas hodiaŭ urbo tre plata en komparo kun aliaj mondaj metropoloj, escepte de kelkaj monumentoj.

La neŝanĝeblaj bordoj de Parizo, la striktaj reguloj pri konstruadoj kaj la manko de disvolvebla lando kune kontribuis al stranga fenomeno, konita kiel la « muzeigo » de la ĉefurbo: ĉar Parizo strebas al la konservo de sia historia estinteco, la nuntempaj reguloj pri urbanizo grandege malfaciligas la starigon – ene de la komunumo propre – de pli larĝaj konstruaĵoj aŭ terinstalaĵoj, tamen bezonaj por gastigi kreskantan loĝantaron. Konsekvence, plejmulto el la gravaj institucioj aŭ ekonomiaj konstruaĵoj de Parizo jam troviĝas en la ĉirkaŭurboj, aŭ planas transloĝiĝi tie. Inter ili, oni povas mencii la internacian negocan kvartalon en [[La Défense]], la pograndan vendoplacon de manĝaĵoj en [[Rungis]], sed ankaŭ gravajn famkonatajn lernejojn ([[École Polytechnique|Polytechnique]], [[École des Hautes Études Commerciales|HEC]], [[ESSEC Business School|ESSEC]], [[INSEAD]], ktp…), laborejojn kun internacia renomo (en [[Saclay]] aŭ [[Évry]]), la plej vastan stadionon (la [[Stadiono de Francio]]) aŭ eĉ kelkajn ministrejojn kiel tiu pri transportoj. La Naciaj Arkivoj de Francio planas transloĝiĝi al la nordaj ĉirkaŭurboj antaŭ [[2010]].

=== Aliaj artoj ===
==== Teatroj ====
* [[Grand Guignol]]
* [[Théâtre de la Renaissance (Parizo)|Théâtre de la Renaissance]]
* [[Théâtre de la Ville]]

==== Pentrarto ====

== Ĉefaj kvartaloj ==
''Vidu ankaŭ: '''[[Kvartaloj de Parizo]]'''''

[[Dosiero:Kvartaloj de Parizo.png|eta|dekstra|400px|La ĉefaj [[kvartaloj de Parizo]]. <small>(alklaku por pligrandigi)</small>]]
Parizo entenas multnombrajn malsamajn kvartalojn, kaj ĉiuj havas apartajn spiriton, rolon aŭ loĝantaron. Antaŭ la [[13-a jarcento]], Parizo estis jam klare dividita laŭ almenaŭ kvar partoj: la [[insulo Cité]] kaj tri malaperitaj areoj sur la dekstra bordo, tio estas ''Saint-Jacques de la Boucherie'', ''Verrerie'' kaj ''Grève''. Post la starigo de la ĉirkaŭmuro de [[Filipo Aŭgusto]], novaj kvartaloj progrese disvolviĝis, precipe ĉirkaŭ [[preĝejo]]j: [[Placo Sainte-Opportune|Sainte-Opportune]], [[Preĝejo Saint-Germain-l'Auxerrois (Parizo)|Saint-Germain-l'Auxerrois]], [[Preĝejo Saint-Eustache (Parizo)|Saint-Eustache]]...

En [[1790]], Parizo jam havis 48 oficialajn kvartalojn, kaj 32 novaj kvartaloj pliposte aperis okaze de la plivastigo de la komunumo en [[1860]]: ekde tiam, la franca ĉefurbo entenas 80 administrajn kvartalojn, kiuj ja ne ĉiam kongruas kun la ĉiutaga percepto de la Parizanoj. Danke al leĝo ellaborita en [[2002]], Parizo cetere disponas 121 « kvartalajn konsiliojn » (''Conseils de quartier''), kie ĉiu urbano povas debati aŭ proponi lokajn ideojn rilate al sia kvartalo.

Hodiaŭ, oni kutime diferencigas la du centrajn insulojn, la dekstran kaj la maldekstran bordojn. Jen nur kelkaj el la tre diversaj [[kvartaloj de Parizo]]:

=== Centraj insuloj ===
''Vidu ankaŭ: '''[[Insulo Cité]]''' - '''[[Insulo Saint-Louis]]'''''

[[Dosiero:Île Saint-Louis - Quai d'Orléans (Paris).jpg|eta|maldekstra|250px|Suda bordo de la [[insulo Saint-Louis]].]]
Ekzistis malnovtempe multaj parizaj insuloj sur la [[Sejno]], sed oni progrese kunuigis plejmulton el ili. Hodiaŭ estas nur du najbaraj insuloj, kiuj konsistigas la centron de Parizo.

La plej okcidenta, [[insulo Cité]] (''île de la Cité''), estas la vera koro kaj origino de antikva [[Lutetia]]. Ekde la [[Romia imperio|romia periodo]], la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita al [[religio]], precipe post la konstruo de la [[Dipatrino de Parizo|katedralo Dipatrino de Parizo]] kaj de la malsanulejo [[Hôtel-Dieu de Parizo|Hôtel-Dieu]]. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la [[18-a jarcento]] loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj al [[juro]], ekzemple la [[Polica prefektejo (Parizo)|polica prefektejo]], la [[Justica Palaco de Parizo]] kaj la tribunalo pri komerco.

La [[insulo Saint-Louis]], ekskluzive dediĉita al loĝejoj, estis unue uzita por la pastiĝo de brutaro kaj por la stokigo de [[ligno]]. Ĝi estas unu el la plej fruaj ekzemploj de planita franca urbanizo: la insulo estis tute mapita kaj rekonstruita je la epoko de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]]. Ene de la bruema pariza centro, Saint-Louis ŝajnas hodiaŭ kvieta kvartalo, kun mallarĝaj stratoj kaj beletaj restoracioj por la turistoj.

Krome estas inter aliaj neloĝata insulo nome [[Insulo de cignoj]].

=== Dekstra bordo ''(Rive Droite'') ===
[[Dosiero:Paris Champs Elysees westwards DSC03316.JPG|eta|dekstra|200px|La [[avenuo de la Elizeaj Kampoj]] kun la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfa Arko]]: historia akso.]]
[[Dosiero:Place de la concorde.jpg|eta|dekstra|200px|La [[placo de la Konkordo]], kun sia obelisko.]]
[[Dosiero:050903 Paris 011 HotelVille fontana.JPG|eta|dekstra|200px|La [[urbdomo de Parizo]] laŭ sia origina [[Renesanco|renesanca]] stilo.]]
[[Dosiero:Place Bastille 20040914 A.jpg|eta|dekstra|200px|La [[kolono de Julio]], centre de la [[placo Bastille]].]]
[[Dosiero:Place des Vosges.jpg|eta|dekstra|200px|La [[placo de la Vogezoj]].]]

==== Luvro / Tuileries / Reĝa Palaco ====
La [[Luvro]], malnovtempe pariza palaco de la [[Listo de francaj reĝoj|reĝa familio]], estas hodiaŭ [[muzeo]] kaj eĉ butika centro. Inter la Luvro kaj la [[placo de la Konkordo]] etendiĝas la [[Tuileries|ĝardeno Tuileries]]. La [[Reĝa Palaco (Parizo)|Reĝa Palaco]], norde de la Luvro, estis origine la loĝejo de la [[kardinalo Richelieu]], kaj disponas belegan ĝardenon malantaŭ sia fasado de la [[strato Rivoli]] kaj teatrejon de [[Franca Komedio]]. Pli ĝenerale, la kvartalo entenas multajn majestajn, nobelajn domegojn de la [[17-a jarcento|17-a]] kaj [[18-a jarcento]]j. Ekde [[1840]], la norda flanko de la strato Rivoli formas longan serion da masivaj konstruaĵoj kun arkadoj kaj kolonoj, kiuj gastigas la plej turistajn butikojn aŭ noktklubojn de la centro de Parizo.

==== Elizeaj Kampoj ====
La [[Avenuo de la Elizeaj Kampoj|Elizeaj Kampoj]] ({{Lang-fr|Champs-Élysées}}), en la [[8-a arondismento de Parizo|8-a arondismento]], estis origine ĝardena promenejo de la [[17-a jarcento]], antaŭ fariĝi pliposte larĝa avenuo kunliganta la [[Placo de la Konkordo|placon de la Konkordo]] kaj la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfan Arkon]] centre de l' [[placo Charles-de-Gaulle]]. Ĝi estas unu el la plej popularaj turistaj centroj de la ĉefurbo, kaj entenas multnombrajn luksajn butikojn. Tiu strato estas ofte rigardita kiel « la plej bela avenuo de la mondo ». La [[avenuo Montaigne]], proksime al la [[Elizeaj Kampoj]], ankaŭ gastigas prestiĝajn firmaojn de la luksindustrio, ekzemple [[Chanel]], [[Louis Vuitton]], [[Christian Dior|Dior]] aŭ [[Givenchy]]. La [[Malgranda Palaco (Parizo)|Malgranda Palaco]] (france: ''Petit Palais'') estas arta muzeo en la 8-a arondismento. Ĝi estis konstruita por la [[Universala Ekspozicio de Parizo (1900)]], ĝi nun gastigas la Belartan Muzeon de urbo Parizo (''Musée des beaux-arts de la ville de Paris''). Lokita apud Avenuo de la Elizeaj Kampoj, ĝi frontas unu el la flankoj de la [[Granda Palaco (Parizo)|Granda Palaco]], ankaŭ konstruita por la ekspozicio de 1900.

==== Konkordo / Vendôme ====
La [[placo de la Konkordo]] (''place de la Concorde''), en la 8-a arondismento, situas je la eko de la Elizeaj Kampoj. Ĝi malnovtempe nomiĝis « placo [[Ludoviko la 15-a (Francio)|Ludoviko la 15-a]] », kaj estis cetere la loko, kie oni ekzekutis la kulpigitojn per la fama [[gilotino]] dum la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]]. Majesta [[obelisko]], alportita el [[Egiptio]] en [[1829]] kaj donacita de la paŝao [[Muhammad Ali (paŝao)|Muhammad Ali]], hodiaŭ stariĝas centre de la placo: ĝi estas iasence la plej malnova monumento de Parizo. Sur la placo, ĉe la du flankoj de la strato Royale, ekzistas du identaj konstruaĵoj: la maldekstra entenas la francan ministrejon pri maro, dum la dekstra estas la luksa [[hotelo Crillon]]. La apuda [[placo Vendôme]] estas same famkonita pro siaj laŭmodaj, luksaj hoteloj (precipe la [[hotelo Ritz (Parizo)|hotelo Ritz]]), sed ankaŭ pro siaj ĵuvelistoj. Tie cetere troviĝas la ministrejo pri justico. La [[La Madeleine (Parizo)|preĝejo La Madeleine]] staras en eminenta loko oriente de la 8-a arondismento, atingebla rekte el la placo de la Konkordo.

La «[[Strato Faubourg Saint-Honoré|Faubourg Saint-Honoré]]», en la 8-a arondismento, estas unu la plej laŭmodaj kvartaloj de Parizo, kun famegaj firmaoj kiel [[Hermès]] aŭ [[Christian Lacroix]]. La [[palaco Elizeo]], kiu estas la loĝejo de la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|prezidento de la Respubliko]], situas en tiu kvartalo.

==== Operejo ====
« [[Avenuo de la Operejo (Parizo)|La Operejo]] », en la [[9-a arondismento de Parizo|9-a arondismento]], estas la kvartalo ĉirkaŭ la [[operejo Garnier]], konstruita en [[1882]]. En tiu kvartalo dense koncentriĝas multnombraj oficejoj kaj grandaj butikoj (la ''grands magasins''), ekzemple [[Printemps]] aŭ [[Galeries Lafayette]]. La Operejo estas plie la pariza centro de financaj gigantoj kiel [[LCL]] aŭ [[American Express]].

==== Châtelet-Les-Halles / Urbdomo ====
La [[placo Châtelet]] (esperante « kasteleto »), kore de la ĉefurbo en la [[1-a arondismento de Parizo|1-a arondismento]], estis origine fortreso sur la dekstra bordo, kiu gardis la nordan finon de ponto el la [[insulo Cité]]. Ĝi estas la deveno de la unua vera disvolviĝo de Parizo sur tiu flanko de la [[Sejno]]. Apud Châtelet etendiĝas la kvartalo [[Les Halles (Parizo)|Les Halles]], kiu estis malnovtempe la centra, pogranda vendoplaco por [[viando]] kaj manĝaĵoj. Ekde la [[1970-aj jaroj]] kaj la kreado de nova vendoplaco en [[Rungis]], Les Halles aliformiĝis en gravan butikan centron, organizitan ĉirkaŭ vasta [[Metroo de Parizo|metroa]]/[[RER de Francilio|RER]] stacio (la plej granda en [[Eŭropo]]). La malnova kvartalo estis detruita en [[1971]] kaj anstataŭita de la hodiaŭa ''Forum des Halles'' (galerio da butikoj). La [[centro Georges Pompidou]], muzeo pri moderna arto, situas proksime.

Oriente de la placo Châtelet stariĝas la [[urbdomo de Parizo]]. La nuna konstruaĵo datiĝas de la fino de la [[19-a jarcento]], sed tie situas la municiparo de la urbo depost la [[14-a jarcento]].

==== Montmartre ====
La monteto [[Montmartre]], en la norda [[18-a arondismento de Parizo|18-a arondismento]], estas historia kaj turista centro elstarita de la [[baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|baziliko de la Sankta Koro]]. La historio de Montmartre estas antaŭ longe stampita de avangardaj artistaj komunecoj, kaj la kvartalo, kun siaj beletaj kafejoj kaj siaj mallarĝaj stratoj, ĝuas [[Romantikismo|romantikan spiriton]] kiu tre plaĉas al turistoj.

==== Bastille / Faubourg Saint-Antoine ====
La [[placo Bastille]] nomiĝas tiel pro malnova, hodiaŭ malaperita kastelo kiu gardis la orientan pordon de Parizo kaj pliposte fariĝis la fama [[Bastille|malliberejo Bastille]], invadita de la pariza popolo je la [[14-a de julio]] [[1789]]. Kvankam la prizono estis detruita antaŭ longe, la placo Bastille restas grava politika simbolo kaj estas do ofte uzata por variaj [[manifestacio]]j. Krom la alta « [[kolono de Julio]] » je la centro de la placo (por honoro al la [[Franca revolucio de 1830|revolucio de julio 1830]]), la plej okulfrapa vidindaĵo estas la [[operejo Bastille]], kies arkitektura stilo aŭ spektakloj estas pli modernaj ol la klasika [[operejo Garnier]].

Oriente de la placo ekas la [[Strato Faubourg-Saint-Antoine|Faubourg Saint-Antoine]], kvartalo famkonata depost pluraj jarcentoj pro siaj manfaritaj mebloj kaj pro siaj metiistoj.

==== Marais ====
[[Le Marais]], en la [[3-a arondismento de Parizo|3-a]] kaj [[4-a arondismento de Parizo|4-a arondismentoj]], estas laŭmoda kaj riĉa kvartalo de la dekstra bordo. Ĝi estas tradicie tre tolerema areo de Parizo, ĉefe pro la ĉeesto de vastaj [[Gejo|geja]] kaj [[Judoj|juda]] komunecoj. Centre de la kvartalo situas la bela [[placo de la Vogezoj]], kiu entenas kelkajn el la plej malnovaj konstruaĵoj de la ĉefurbo.

=== Maldekstra bordo ''(Rive Gauche)'' ===
[[Dosiero:SGP 02.JPG|eta|dekstra|200px|La [[abatejo Saint-Germain-des-Prés]].]]
[[Dosiero:Palais du Luxembourg.jpg|eta|dekstra|200px|La [[Senato (Francio)|franca Senato]], ene de la [[ĝardeno de Luksemburgio]].]]
[[Dosiero:Invalides-film130jpg.jpg|eta|dekstra|200px|Interna korto de la [[Hotelo de la Invalidoj|Invalidoj]].]]

==== Saint-Germain-des-Prés ====
[[Saint-Germain-des-Prés (Parizo)|Saint-Germain-des-Prés]] estas centra kvartalo de la maldekstra bordo, kaj havas la nomon de [[Abatejo Saint-Germain-des-Prés|malnova abatejo]], el kiu nur unu preĝejo restas hodiaŭ. La komerca disvolviĝo de la areo ekis ekde la kreado de la [[Bulvardo Saint-Germain (Parizo)|bulvardo Saint-Germain]] en [[1886]]. Pliposte aperis prestiĝaj kafejoj, kie la intelektuloj de la ĉefurbo – ekzemple [[Jean-Paul Sartre]] – ŝatis kuniĝi: oni povas precipe mencii la [[Kafejo Les Deux Magots|kafejon Les Deux Magots]] aŭ la [[Kafejo Flore|kafejon Flore]]. La kvartalo akiris sian bonfamon dum la [[1950-aj jaroj]], okaze de la « kultura emancipo » de la junuloj, kiuj studadis en la proksima [[La Sorbonne|universitato Sorbonne]]. Pluraj [[Ĵazo|ĵazaj kluboj]] naskiĝis tiam, el kiuj kelkaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.

Lokita apud la [[École nationale supérieure des beaux-arts|Belarta Lernejo de Parizo]], la kvartalo Saint-Germain estas famkonata pro sia intensa [[Arto|arta]] vivo. Multaj artaj galerioj estas viziteblaj en la [[strato Bonaparte]] aŭ la [[strato Seine]]. Saint-Germain-des-Prés estas nepre altklasa, burĝa kvartalo, kiel montras la lukso de siaj butikoj aŭ restoracioj.

==== Odéon / Latina Kvartalo ====
La kvartalo [[Odéon]] nomiĝas tiel pro la [[Teatrejo Odéon|samnoma teatrejo]], kiu stariĝas inter la [[bulvardo Saint-Germain (Parizo)|bulvardo Saint-Germain]] kaj la [[ĝardeno Luxembourg]] depost la [[17-a jarcento]]. Sed Odéon estas hodiaŭ pli konata pro siaj [[kino]]j aŭ kafejoj.

La areo lokita nur iomete sude de la [[Sejno]] kaj oriente de la [[Bulvardo Saint-Michel (Parizo)|bulvardo Saint-Michel]], estas gravega studenta centro depost la komenco de la [[12-a jarcento]]: tiu « [[Latina Kvartalo (Parizo)|Latina Kvartalo]] » ({{Lang-fr|Quartier latin}}) etendiĝas ĉirkaŭ la prestiĝa [[La Sorbonne|universitato Sorbonne]]. La nomo de la kvartalo devenas de la ekskluziva uzado de la [[latina lingvo]] far la mezepokaj kleruloj. La Latina Kvartalo ofte spertas politikajn protestojn: tipa ekzemplo estas la [[Majo 1968|okazaĵoj de majo 1968]].

==== Invalidoj / Eiffel-Turo / Orsay ====
La [[hotelo de la Invalidoj]] ([[17-a jarcento]]) kaj la militista akademio de Parizo (la ''[[École Militaire]]''), kiu datiĝas de la [[18-a jarcento]], estis konstruitaj sur la maldekstra bordo por simetrigi la pli rapidan disvolviĝon de la dekstra bordo. La Invalidoj, eksa militista [[malsanulejo]], restas la pensiono de kelkaj maljunaj militistoj, sed cetere fariĝis turista vidindaĵo kiam ĝi ricevis la cindrojn de [[Napoléon Bonaparte]] en [[1840]]. Parto de la hotelo gastigas [[muzeo]]n dediĉitan al la [[franca armeo]] depost [[1905]].

Okcidente de la Invalidoj etendiĝas la militista akademio kaj la vasta parko [[Champ-de-Mars]]. La plej fama vidindaĵo de Parizo, la [[Eiffel-Turo]], situas je la norda ekstremaĵo de la parko, antaŭ la [[Sejno]]: ĝi estis konstruita por la [[internacia ekspozicio]] de [[1889]] far [[Gustave Eiffel]], kaj gastigas proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉiujare.

Plioriente, ĉe la bordo de la Sejno troviĝas la eksa stacidomo [[Gare d'Orsay]] kiu kunligis Parizon kun [[Orléans]]. Ĝi fermis en [[1933]] kaj aliformis je [[1986]] en la [[Musée d'Orsay|muzeon Orsay]], dediĉitan al 19-a jarcenta arto.

== Arondismentoj ==
''Vidu ankaŭ: '''[[Arondismentoj de Parizo]]'''''

Administre Parizo konsistas el 20 arondismentoj (distriktoj) kaj 80 administraj kvartaloj.

{| border="0" align="center" cellspacing="0" cellpadding="5" style="text-align:center;border-collapse:collapse;margin-top:0.5em;"
|-----
| - [[1-a arondismento de Parizo|1-a arondismento]]<br />- [[2-a arondismento de Parizo|2-a arondismento]]<br />- [[3-a arondismento de Parizo|3-a arondismento]]<br />- [[4-a arondismento de Parizo|4-a arondismento]]<br />- [[5-a arondismento de Parizo|5-a arondismento]]<br />- [[6-a arondismento de Parizo|6-a arondismento]]<br />- [[7-a arondismento de Parizo|7-a arondismento]] <br />- [[8-a arondismento de Parizo|8-a arondismento]]<br />- [[9-a arondismento de Parizo|9-a arondismento]]<br />- [[10-a arondismento de Parizo|10-a arondismento]] || <span style="color:white;">.....</span> || - [[11-a arondismento de Parizo|11-a arondismento]]<br />- [[12-a arondismento de Parizo|12-a arondismento]]<br />- [[13-a arondismento de Parizo|13-a arondismento]]<br />- [[14-a arondismento de Parizo|14-a arondismento]]<br />- [[15-a arondismento de Parizo|15-a arondismento]]<br />- [[16-a arondismento de Parizo|16-a arondismento]]<br />- [[17-a arondismento de Parizo|17-a arondismento]]<br />- [[18-a arondismento de Parizo|18-a arondismento]]<br />- [[19-a arondismento de Parizo|19-a arondismento]]<br />- [[20-a arondismento de Parizo|20-a arondismento]] || <span style="color:white;">.....</span> || [[Dosiero:Paris-map-arr.svg|dekstra|350px|La 20 arondismentoj de Parizo]]
|}

== Vidindaĵoj ==
''Vidu ankaŭ: '''[[Vidindaĵoj de Parizo]]'''''

=== Monumentoj ===
''Vidu ankaŭ: '''[[Listo de religiaj konstruaĵoj de Parizo]]''' - '''[[Listo de parizaj palacoj]]'''''

[[Dosiero:Notre dame noel 2006.jpg|eta|maldekstra|180px|[[Dipatrino de Parizo]], okcidenta fasado.]]
La plej famaj [[monumento]]j de Parizo datiĝas de tre diversaj periodoj. Ili plejofte troviĝas en la urbocentro kaj ĉe la bordoj de la [[Sejno]]: la kajoj de la Sejno, el la [[ponto Sully]] ĝis la [[ponto Bir-Hakeim]], konsistigas unu el la plej bela rivera pejzaĝo de la tuta mondo, kaj apartenas al la [[Monda heredaĵo de UNESKO|monda heredaĵo]] de [[UNESKO]]. Tie situas interalie la [[Dipatrino de Parizo|katedralo Dipatrino de Parizo]] (''Notre-Dame de Paris''), la [[Luvro]], la [[hotelo de la Invalidoj|Invalidoj]], la [[ponto Aleksandro la 3-a]], la [[Granda Palaco (Parizo)|Granda Palaco]], la [[muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac]], la [[Eiffel-Turo]] kaj la [[palaco Chaillot]]. Pli freŝdate kaj pli oriente aperis vastaj, modernaj konstruaĵoj, kiel la ministerio pri ekonomio aŭ la [[Nacia Biblioteko de Francio]].

Sur la [[insulo Cité]] troviĝas la plej malnovaj kaj plej emblemaj monumentoj. La katedralo Dipatrino de Parizo, [[Gotiko|gotikstila]], estis konstruita ĉefe inter la [[12-a jarcento|12-a]] kaj la [[13-a jarcento]]j, sed oni ĝin renovigis en la [[19-a jarcento]]. La katedralo simbolas la centron ne nur de Parizo, sed ankaŭ de [[Francio]]: ĉiujn francajn vojdistancojn oni kalkulas surbaze de ĝia fronta skvaro. La eksa palaco [[Conciergerie]] restis reĝa loĝejo ĝis [[Karlo la 5-a (Francio)|Karlo la 5-a]], dum la dua duono de la [[14-a jarcento]]: parto de la konstruaĵo poste fariĝis [[malliberejo]], kie oni ekzemple enkarcerigis eminentajn nobelojn dum la [[Franca revolucio de 1789|franca revolucio]]. La [[Sankta Kapelo]], apud Conciergerie, estas rigardita kiel mirlaboro de la gotika movado. La [[ponto Neuf]], ĉe la okcidenta pinto de la insulo, estas la plej malnova ponto de Parizo: ĝi datiĝas de [[Henriko la 4-a (Francio)|Henriko la 4-a]].

Ekzistas ankaŭ rimarkindaj [[Klasikismo|klasikstilaj]] monumentoj en Parizo: la kapelo de la [[Sorbonne|universitato Sorbonne]], centre de la [[Latina Kvartalo (Parizo)|Latina Kvartalo]], estis konstruita komence de la [[17-a jarcento]]. La [[Luvro]], malnovtempe reĝa loĝejo kaj hodiaŭ [[muzeo]], estis plibeligita en la [[17-a jarcento]] kaj sekve plurfoje renovigita. La hotelo de la Invalidoj, kun sia fama origita kupolo, estis starigita de [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], kiu deziris doni kadukulejon al siaj vunditaj militistoj: ĝi nun entenas la tombon de [[Napoleono]]. La [[Panteono de Parizo|Panteono]], kies konstruado datiĝas de la fino de la [[18-a jarcento]], fariĝis dum la revolucio civilan templon, kie oni grupigis la postrestaĵojn de la plej eminentaj francoj. La [[La Madeleine (Parizo)|preĝejo La Madeleine]] okupas elstaran lokojn en la 8-a arondismento.

[[Dosiero:Aftnn Le Basilique du Sacre Coeur 3.jpg|eta|dekstra|270px|[[Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|Baziliko de la Sankta Koro]].]]
La heredaĵo de la [[19-a jarcento]] estas tre abunda en Parizo. Oni povas precipe mencii la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfan Arkon]], la [[Operejo Garnier|operejon Garnier]] (administritan de la [[Nacia Opero de Parizo]]) kaj kompreneble la [[Eiffel-Turo]]n, origine nur "provizora" verko de [[Gustave Eiffel]] por la [[internacia ekspozicio]] de [[1889]], sed kiun oni neniam detruis. Ĝi fariĝis la ĉefsimbolo de Parizo, kaj estas videbla ekde la plej granda parto de la ĉefurbo.

La [[turo Montparnasse]] (en [[Montparnasse]]) kaj la [[Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)|baziliko de la Sankta Koro]] (en [[Montmartre]]), pro sia alteco, ambaŭ konsistigas gravajn gvido-punktojn por la Parizanoj. La baziliko estas eĉ unu el la plej famaj parizaj monumentoj kaj gastigas multnombrajn vizitantojn, kiujn altiras ankaŭ la proksima [[placo Tertre]] kun ĝiaj [[Karikaturo|karikaturistoj]].

[[Dosiero:Pontalexandretrois1.jpg|eta|maldekstra|230px|La [[ponto Aleksandro la 3-a]].]]
Moderna arkitekturo ja troveblas en Parizo, ekzemple kun la [[centro Georges Pompidou]] (biblioteko kaj muzeo pri moderna arto el la [[1970-aj jaroj]]) aŭ la gravaj verkoj entreprenitaj de la [[Prezidento de la Respubliko (Francio)|prezidento]] [[François Mitterrand]]: la [[Nacia Biblioteko de Francio]] (en la nova, rapide disvolviĝanta kvartalo [[Paris Rive Gauche]]), la [[operejo Bastille]] kaj antaŭ ĉio la fama [[piramido de la Luvro]], fare de [[Ieoh Ming Pei]], en la interna korto de la muzeo.

El la Luvro ekas la "[[Historia akso de Parizo|historia akso]]" de Parizo, tio estas rekta linio da monumentoj kaj bulvardoj el la urbocentro direkte al okcidento. La akso komencas per la [[statuo]] de Ludoviko la 14-a en la ĉefkorto de la Luvro, daŭriĝas per la [[Tuileries|ĝardeno Tuileries]], la [[placo de la Konkordo]], la [[avenuo de la Elizeaj Kampoj]], kaj finatingas la Triumfan Arkon, centre de la [[placo Charles de Gaulle]]. Dum la [[1960-aj jaroj]], oni plilongigis la akson pli okcidenten, per la konstruado de la negoca kvartalo [[La Défense]], kie situas multaj ĉielskrapantoj kaj la [[Granda Arko de La Défense|Granda Arko]].

La [[Granda Moskeo de Parizo]] (france: Grande Mosquée de Paris) estas la plej granda moskeo en Francio kaj la tria plej granda de Eŭropo. Ĝi estis fondita post la unua mondmilito kiel danko al islamaj soldatoj de francaj kolonioj. La moskeo estis konstruita en [[mudeĥara stilo]], kaj ĝia [[minareto]] estas 33 metrojn alta. La prezidento [[Gaston Doumergue]] ĉeestis ĝian inaŭguron en 1926.

=== Muzeoj ===
* [[Luvro]]
* [[Mundolingua]]
* [[Muzeo de la Oranĝerio]]
* [[Muzeo de Cluny|Nacia Muzeo pri la Mezepoko]]
* ''[[Musée de la vie romantique]]''
* ''[[Conservatoire national des arts et métiers]]'' kun la ''[[Musée des Arts et Métiers]]''
* {{Senapartligilo|Muzeo Picasso (Parizo)}}
* [[Muzeo Marmottan Monet]]
* [[Muzeo Guimet|Nacia Muzeo de Aziaj Artoj - Guimet]]
* [[Muzeo Grévin]] de vaksfiguroj
* [[Muzeo de Moderna Arto de Parizo]] / [[Palaco de Tokio]]
* [[Muzeo de la Dekoraj Artoj]]
* [[Muzeo Nissim de Camondo]]
* {{Senapartligilo|Muzeo de kloakoj (Parizo)}}
* [[Muzeo de Armeo (Parizo)|Muzeo de Armeo]]

=== Parkoj kaj ĝardenoj ===
''Vidu ankaŭ: '''[[Listo de parkoj kaj ĝardenoj de Parizo]]'''''

[[Dosiero:Parc Montsouris - Paris.JPG|eta|dekstra|240px|La [[parko Montsouris]] ([[14-a arondismento de Parizo|14-a arondismento]])]]
Du el la plej malnovaj [[ĝardeno]]j de Parizo precipe famiĝas. Ĉe la dekstra bordo de la [[Sejno]], la [[Tuileries|ĝardeno Tuileries]] estis kreita dum la [[16-a jarcento]] por la samnoma malaperinta palaco, proksime al la [[Luvro]]. Ĉe la maldekstra bordo etendiĝas la [[ĝardeno de Luksemburgio]] (''jardin du Luxembourg''), malnovtempe dependaĵo de la kastelo de [[Maria de Mediĉo]]. Alia malnova parko estas la [[Ĝardeno de la Plantoj (Parizo)|ĝardeno de la Plantoj]], kiu estis kreita de [[Guy de La Brosse]], la kuracisto de [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]], cele al la kultivado de [[kuracplanto]]j: ĝi fariĝis la unua publika parko de Parizo.

Plejmulto el la aliaj grandaj parkoj de la ĉefurbo datiĝas de la [[Dua Imperio (Francio)|Dua Imperio]]: parkoj antaŭe lokitaj ekster Parizo, kiel la [[parko Montsouris]], la [[parko Buttes-Chaumont]] aŭ la [[parko Monceau]] ĉiuj estas verkoj de [[Jean-Charles Alphand]], inĝeniero de [[Napoleono la 3-a]]. Alia grava projekto, plenumita de la [[prefekto]] [[Georges Eugène Haussmann|Haussmann]], temis pri la plibeligo de la [[bosko de Boulogne]], okcidente de Parizo. La [[bosko de Vincennes]], oriente de la ĉefurbo, spertis saman renovigon kelkajn jarojn poste.

La plej modernaj aldonoj al la pariza ĝardenaro inkludas la [[parko de La Villette|parkon de La Villette]], kreita dum la [[1980-aj jaroj]] de la arkitekto [[Bernard Tschumi]] super la eksaj buĉejoj de Parizo, sed ankaŭ la [[Parko de Bercy|parkon de Bercy]] kaj [[Parko de Belleville|tiun de Belleville]] dum la [[1990-aj jaroj]]. Eĉ pli freŝdate aperis familiaj aŭ edukaj ĝardenoj periferie de Parizo, laŭlonge de la malnova, ĉirkaŭiranta [[fervojo Petite Ceinture]].

La [[Promenejo René-Dumont]] (ankaŭ france ''Promenade Plantée'') estas verda koridoro en la 12-a arondismento de Parizo kiu antaŭe estis fervoja linio.

=== Tombejoj ===
''Vidu ankaŭ: '''[[Listo de tombejoj de Parizo]]'''''

[[Dosiero:Pere Lachaise looking down the hill.jpg|eta|maldekstra|225px|La [[tombejo Père-Lachaise]] ([[20-a arondismento de Parizo|20-a arond.]])]]
Kiam ili estis kreitaj de [[Napoleono]] en [[1804]], la ĉefaj [[tombejo]]j de Parizo ankoraŭ situis ĉe la eksteraj limoj de la urbo. Antaŭe, pluraj [[Listo de religiaj konstruaĵoj de Parizo|parizaj preĝejoj]] posedis siajn proprajn tombejojn, sed oni decidis fermi ilin en [[1786]] pro nesufiĉa salubreco. Ĉiuj ostorestaĵoj de la paroĥaj tombejoj estis translokitaj en malnovajn subterajn ŝtonminejojn, tiam ekster Parizo, sed hodiaŭ situantaj sub la [[placo Denfert-Rochereau]] en la [[14-a arondismento de Parizo|14-a arondismento]]. Tiu subsurfaca amastombejo estas konita kiel la "[[katakomboj de Parizo]]".

Kvankam la plivastigo de Parizo jam delonge sorbis kaj preterpasis la tombejojn, ili restas tre aprezitaj oazoj da kvieteco meze de tumultema urbo. Multaj eminentuloj en la [[historio de Francio]] nun ripozas en la fama [[tombejo Père-Lachaise]]. Inter la aliaj gravaj tombejoj lokitaj ene de Parizo, oni povas mencii la [[Tombejo de Montmartre|tombejon de Montmartre]], la [[Tombejo de Montparnasse|tombejon de Montparnasse]] kaj la [[Tombejo de Passy|tombejon de Passy]].

Novaj tombejoj ekster Parizo mem aperis komence de la [[20-a jarcento]]: la plej vastaj estas la [[pariza tombejo de Saint-Ouen]], la [[pariza tombejo de Pantin]], la [[pariza tombejo de Ivry]] kaj la [[pariza tombejo de Bagneux]].

== Eduka sistemo ==
Ĉefa universitato pariza estas [[Sorbono]]. La ''[[Cité internationale universitaire de Paris]]'' (en Esperanto: Internacia universitata kvartalo de Parizo) estas la plej granda kampuso en Francio, kiu troviĝas en la 14-a arondismento, en la kvartalo Montsouris/Dareau.

[[HEC Paris]] estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Jouy-en-Josas kaj Doha. Ĝi estis fondita en la jaro 1881.

La [[Universitato Paris-Dauphine]] (''Université Paris-Dauphine''), la [[Universitato Panteono-Sorbono]] kaj la [[Universitato Paris-Nanterre]] (''Université Paris-Nanterre'') estas el la sep universitatoj en Parizo.

''[[École nationale des chartes]]'' estas unu el multaj altedukaj institucioj en Parizo.

En esplorado menciindas la [[Instituto Curie (Parizo)|Instituto Curie]], grava por [[onkologio]], kaj la ''[[Académie Nationale de Médecine]]''.

La [[Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj]] (france ''Académie des sciences morales et politiques'') estas franca klera societo. Ĝi estis fondita en 1795, malfondita en 1803 kaj restarigita en 1832. Ĝi estas unu el la kvin akademioj de la Instituto de Francio kun sidejo en Parizo.

La [[Usona Universitato de Parizo]] (angle ''The American University of Paris'', akronime AUP, france ''Université américaine de Paris'') estas privata (senprofitcela) kaj sendependa akademia institucio situanta en Parizo.

===Lernejoj===
* [[Konservatorio de Parizo]]
* ''[[Lycée Carnot]]''
* ''[[Lycée Chaptal]]''
* ''[[Lycée Condorcet]]''
* ''[[Lycée Janson-de-Sailly]]''
* ''[[Lycée Saint-Louis-de-Gonzague]]''
* ''[[Lycée Voltaire]]''
* La Lernejo de Aplikataj Artoj Duperré (france ''L'École supérieure des arts appliqués Duperré'', aŭ mallonge: ''[[École Duperré]]''

== Aliaj servoj ==
* [[SAT-Amikaro]]
* [[Universala Alianco Izraelida]]

== Transportiloj ==
{{Ĉefartikolo|Transporto en Parizo}}

=== Metroo ===
[[Dosiero:Metro-Paris-rame-MP89-ligne.jpg|dekstra|eta|Metroo de tipo [[MP 89]]]]
{{Ĉefartikolo|Metroo de Parizo}}
{{Ĉefartikolo|Listo de metrostacioj de Parizo}}

La [[metroo de Parizo]] entenas 16 liniojn, plejparte subterajn, kaj 213 kilometrojn da vojoj. La metroreto fariĝis unu el la simboloj de la ĉefurbo: kompare kun aliaj internaciaj urbegoj, ĝi montriĝas precipe densa kaj ĝuas tre homogenan arkitekturon influitan de la [[Secesio (stilo)|secesia stilo]]. La unua linio de la pariza metroo estis konstruita iom antaŭ la [[Internacia ekspozicio]] de [[1900]], kaj estis inaŭgurita iom poste. Sekve, la reto rapide disvolviĝis ene de la komunuma teritorio ĝis la [[dua mondmilito]]. Post paŭzo inter [[1950]] kaj [[1970]] pro la kreskego de [[aŭtomobilo]]j, pluraj ekzistantaj linioj estis plilongigitaj ĝis proksimaj ĉirkaŭurboj. La lasta, senpilota kaj aŭtomata [[Linio 14 de la metroo de Parizo|14-a linio]] estis inaŭgurita en [[1998]].

La pariza metroo hodiaŭ veturigas proksimume 4,5 milionojn da vojaĝantoj ĉiutage (1,365 miliardo por la tuta jaro [[2005]]. Ĝi disponas [[Listo de metrostacioj de Parizo|302 metrostaciojn]] (entute 383 haltejojn), inter kiuj 62 proponas konektvojojn al aliaj linioj. Koncerne la nombron da vojaĝantoj, la metroo de Parizo estas la kvara plej grava de la tuta mondo, post [[Moskvo]] (2,5 miliardoj), [[Tokio]] kaj [[Meksikurbo]].

[[Dosiero:Carte Métro de Paris.jpg|600px|dekstra|eta|Mapo de [[Metroo de Parizo]]]]
{{Pariza metroo|Met}} ([[RATP]])

* {{Pariza metroo|1}} [[Linio 1 de la metroo de Parizo|Linio 1]]
* {{Pariza metroo|2}} [[Linio 2 de la metroo de Parizo|Linio 2]]
* {{Pariza metroo|3}} [[Linio 3 de la metroo de Parizo|Linio 3]]
* {{Pariza metroo|3bis}} [[Linio 3bis de la metroo de Parizo|Linio 3bis]]
* {{Pariza metroo|4}} [[Linio 4 de la metroo de Parizo|Linio 4]]
* {{Pariza metroo|5}} [[Linio 5 de la metroo de Parizo|Linio 5]]
* {{Pariza metroo|6}} [[Linio 6 de la metroo de Parizo|Linio 6]]
* {{Pariza metroo|7}} [[Linio 7 de la metroo de Parizo|Linio 7]]
* {{Pariza metroo|7bis}} [[Linio 7bis de la metroo de Parizo|Linio 7bis]]
* {{Pariza metroo|8}} [[Linio 8 de la metroo de Parizo|Linio 8]]
* {{Pariza metroo|9}} [[Linio 9 de la metroo de Parizo|Linio 9]]
* {{Pariza metroo|10}} [[Linio 10 de la metroo de Parizo|Linio 10]]
* {{Pariza metroo|11}} [[Linio 11 de la metroo de Parizo|Linio 11]]
* {{Pariza metroo|12}} [[Linio 12 de la metroo de Parizo|Linio 12]]
* {{Pariza metroo|13}} [[Linio 13 de la metroo de Parizo|Linio 13]]
* {{Pariza metroo|14}} [[Linio 14 de la metroo de Parizo|Linio 14]]
{{-}}

=== RER ===
[[Dosiero:Rame MI09 du RER A - DEF - IMG 1560.jpg|dekstra|eta|RER de tipo [[MI 09]]]]
{{Ĉefartikolo|RER de Francilio}}
{{Pariza metroo|RER}}

* {{Pariza metroo|A}} [[RER de Francilio A|Linio A]] ([[RATP]]/[[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]])
* {{Pariza metroo|B}} [[RER de Francilio B|Linio B]] ([[RATP]]/[[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]])
* {{Pariza metroo|C}} [[RER de Francilio C|Linio C]] ([[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]])
* {{Pariza metroo|D}} [[RER de Francilio D|Linio D]] ([[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]])
* {{Pariza metroo|E}} [[RER de Francilio E|Linio E]] ([[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]])
{{-}}

=== Buso ===
[[Dosiero:RATP258 NanterreLaBoule2.JPG|dekstra|eta|Buso 258 de [[RATP]] en [[Nanterre]]]]
{{Ĉefartikolo|Busoj de RATP}}

{{Pariza metroo|BUS}}
* {{Pariza metroo|PC}}
* {{Pariza metroo|393}}
* {{Pariza metroo|Tvm}}
* {{Pariza metroo|Orlybus}}
* {{Pariza metroo|Roissybus}}

{{Pariza metroo|Noc}} [[Noctilien]]
{{-}}

=== Tramo ===
[[Dosiero:Paris tramway T3 p1140675.jpg|dekstra|eta|Tramo T3a en Porte de Gentilly]]
{{Ĉefartikolo|Tramtransporto en Parizo}}
{{Pariza metroo|Tram}}

* {{Pariza metroo|T1}} [[Tramtransporto en Parizo T1|Linio T1]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T2}} [[Tramtransporto en Parizo T2|Linio T2]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T3a}} [[Tramtransporto en Parizo T3a|Linio T3a]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T3b}} [[Tramtransporto en Parizo T3b|Linio T3b]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T4}} [[Tramtransporto en Parizo T4|Linio T4]] ([[Société nationale des chemins de fer français|SNCF]])
* {{Pariza metroo|T5}} [[Tramtransporto en Parizo T5|Linio T5]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T6}} [[Tramtransporto en Parizo T6|Linio T6]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T7}} [[Tramtransporto en Parizo T7|Linio T7]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T8}} [[Tramtransporto en Parizo T8|Linio T8]] ([[RATP]])
* {{Pariza metroo|T11}} [[Tramtransporto en Parizo T11|Eksprestramo 11]] ([[Transkeo]])
{{-}}

=== Trajno ===
[[Dosiero:Gare de Lyon Paris.JPG|dekstra|eta|[[Gare de Lyon]] en Parizo]]
{{Ĉefartikolo|Stacidomoj de Parizo}}

* {{Pariza metroo|RER}} [[RER de Francilio]]
* {{Pariza metroo|Trans}} [[Transilien]]
* [[Intercités]]
* [[TGV]]

== Flughavenoj ==
La urbon servas eĉ tri flughavenoj, kiuj ĉiuj situas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo, en la regiono [[Francilio]]: nuntempe ĉefe gravas la [[flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle]] kaj [[flughaveno Parizo-Orly]], sed la plej malnova, [[flughaveno de Paris-Le Bourget]], formale ankaŭ ankoraŭ funkcias ke krom por flugoj uzatas pro ekspozicioj kaj kiel muzeo.
{{-}}

== Sporto ==
La [[Parc des Princes|Stadiono Parko de Princoj]], aŭ franclingve ''Stade Parc des Princes'', estas renoma kaj tradicia stadiono en la urbo Parizo: laŭ la stato de somero 2016 ĝi principe povas gastigi 49 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj, sed en internaciaj futbalmatĉoj antaŭvidiĝas maksimume 44 283 spektantoj. La stadiono estis inaŭgurita je la 18-a de julio 1897 kiel [[velodromo]], ekde 1899 ankaŭ uziĝis kiel futbala stadiono, kaj nun estas posedata fare de la futbala klubo ''[[Paris Saint-Germain]]''.

En 1968 kaj 2005 la [[Federacia Pokalo]] (nova nomo ekde septembro 2020 ''Pokalo [[Billie Jean King]]''), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de [[teniso]], okazis en Parizo.

== Kloaka sistemo ==
[[Dosiero:Paris-Egouts-p1010721.jpg|eta|dekstra|250px|[[Kloako (kanalo)|Kloako]] de Parizo.]]
Parizo disponas pli ol 2.400 kilometrojn da subteraj [[kloako]]j<ref>'''(fr)''' [http://www.paris.fr/portail/Environnement/Portal.lut?page_id=1313&document_type_id=5&document_id=2158&portlet_id=3139 La parizaj kloakoj] {{Webarchiv|url=https://web.archive.org/web/20061003225317/http://www.paris.fr/portail/Environnement/Portal.lut?page_id=1313&document_type_id=5&document_id=2158&portlet_id=3139 |date=2006-10-03 }}</ref>, cele al la elĵeto de la rubaj akvoj de la urbo. Plejmulto el tiuj kloakoj ankoraŭ datiĝas de la fino de la [[19-a jarcento]], kaj rezultas el la streboj de la barono Haussmann kaj de la inĝeniero [[Eugène Belgrand]] por plibonigi la – tiam tre malsanigajn – vivkondiĉojn en la ĉefurbo. Seninterrompe prizorgitaj de speciala dungitaro, la kloakoj de Parizo estas administritaj ekde la fino de la [[20-a jarcento]] far komputila, reta sistemo, konita kiel « "G.A.AS.PAR" »<ref>Ĉu ekzistas ia rilato kun la titolo de filmo ''[[Les Gaspards (filmo)|Les Gaspards]]''?</ref>: ĝi kontrolas la distribuon de akvo en Parizo, kaj eĉ la elfluokvanton de la [[Sejno]] tra la ĉefurbo.

== Parizo en Esperanto ==
En la kvina kanto de la verko de [[Abel Montagut]] nome ''[[Poemo de Utnoa]]'' okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo [[Noa]]) pere de la drogo ''anoŭdo''. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto [[Valmikio]] kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el [[Ĉina Murego]] al insulo [[Srilanko]]. Poste aperas la japana pentristo [[Hokusajo]] kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el [[Azio]]. Kaj poste venas la vico de [[Fidiaso]], kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra [[Eŭropo]] kaj la venonta ĉiĉerono estas [[Maria Sklodovska]], kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta [[Eŭropo]]. Jen kiel ŝi prezentas Parizon per kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al [[Luvro]] kaj al [[Versajlo]], dum pli atentaj priskriboj al la [[Ejfelturo]] kaj al la [[Triumfa Arko de Parizo|Triumfa Arko]]:

{{Citaĵo|:Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
:simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
:ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
:kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
:-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
:konstruo, manifesto de la supera logiko
:de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
:Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
:Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
:kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
:centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
:ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.<ref>[[Abel Montagut]], ''[[Poemo de Utnoa]]''. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 120.</ref>}}

== Esperanto en Parizo ==
{{citaĵo|La Biblioteko de la Komerca Ĉambro, 16 rue de Chateaubriand, enhavas la Esperanto-bibliotekon de la estinta Centra Oficejo. Antaŭ la [[Unua Mondmilito]] Parizo estis kvazaŭ la centro de la Esperantista agado, kie agadis [[Carlo Bourlet]], [[Théophile Cart]], [[Hippolyte Sebert]] kaj aliaj, aperis [[la Revuo]] kaj [[Lingvo Internacia (gazeto)|Lingvo internacia]], funkciis la Centra Oficejo. - La 1O-a UK estus devinta okazi en Parizo, ekde la 2-a de aŭgusto 1914, sed pro la militeksplodo ĝi ne okazis; aliĝis 3739 anoj el 50 landoj. La [[24-a UK]] inter la 30 julio kaj la 6-a de aŭgustro 1932 gastigis 1618 kongresanojn el 36 landoj. En ĝi okazis nuligo de la Helsinki-kontrakto. - En la urbo okazis pluraj internaciaj katolikaj Esperanto-kongresoj, la 1-a en 1910 (fondo de [[IKUE]], la katolika Esperanto-ligo, la 10-a en 1925 (la unua esperantlingva prediko en la katedralo ''[[Notre Dame de Paris]]'').|''[[Enciklopedio de Esperanto]]'', [[1934]].}}

En Parizo, ''4bis, strato La Ĉerizejo (Rue de la Cerisaie)'' en la [[4-a arondismento de Parizo|4-a arondismento]] (metroa stacio "[[Bastille (pariza metrostacio)|Bastille]]"), staras la sidejo de [[Espéranto France]]. Ĉe la adreso ''132, boulevard Vincent-Auriol'', en la [[13-a arondismento de Parizo|13-a arondismento]], (metroa stacio "[[Nationale (pariza metrostacio)|Nationale]]") staras la sidejo de [[SAT-Amikaro]]. [[SAT]] en ''67, avenuo Gambetta'', en la [[20-a arondismento de Parizo|20-a arondismento]], havas sian sidejon.

===Esperantaj gvidlibroj pri Parizo===
*''Foiro de Paris 10-25 de majo 1923''. Eld. Foira oficejo, Parizo, 1923. 4 paĝa (16 x 24 cm .)
* En 1965 aperis esperantlingva ''Gvidlibro tra Paris'', verkita kaj desegnita fare de [[Juliette Fayot]].

== Gravuloj ==
* Parizo estas naskiĝurbo interalie de [[Séverine]], [[Tivadar Andrássy]], [[Sándor Apponyi]], [[Ernest Archdeacon]], [[André Baudet]], [[Fanny Bonnet]], [[Émile Clapeyron]], [[Axel Corti]], [[Louis Cozic]], [[André Dutertre]], [[Henri Favrel]], [[Joséphine Fodor]], [[Emile Gasse]], [[Károly Héberger]], [[Zygmunt Krasiński]], [[Patachou]], [[Pierre Joseph Pelletier]], [[Roman Polański]], [[Olivier Tzaut]] kaj [[Georges Warnier]].
* En Parizo loĝis [[József Major]], [[Frederic Pujulà i Vallès]], [[Joseph Roth]], [[Emil Károly Horn]] kaj [[Allan Kardec]].
* En Parizo mortis [[Paul Arma]], [[Théophile Cart]], [[Fryderyk Chopin]], [[Jules Coignet]], [[Ferenc Fejtő]], [[René Gainville]], [[Lorand Gaspar]], [[Gustaf Henrik Lundquist]], [[Emeric Tauss Torday]], [[Oscar Wilde]]
{{Ĉefartikolo|Listo de famuloj mortintaj en Parizo}}
* En Parizo naskiĝis, loĝis kaj mortis ekzemple [[Cléo de Mérode]] kaj fotisto [[André Zucca]].

== Vidu ankaŭ ==
* [[La Traversée de Paris (filmo)]] (La trairo de Parizo)
* [[Paris brûle-t-il ? (filmo)]] (Ĉu Parizo brulas?)
* [[Paris (Teksaso)]]
* [[Someraj Olimpikoj 1900]]
* [[Someraj Olimpikoj 1924]]
* [[Eŭrovido-Kantokonkurso 1978]]

== Eksteraj ligiloj ==
* {{Oficiala retejo}} {{fr}}
* {{Twitter|Paris}}
* [https://stanobelov.blogspot.com/p/vojago-en-2013-alveno-al-parizo-parizo.html Artikoloj pri Parizo] {{eo}}

== Proverbo ==
Ekzistas [[proverbo]]j pri Parizo en la [[Proverbaro Esperanta]] de [[L. L. Zamenhof]]<ref>{{Citaĵo el la reto |url=http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php |titolo=Arkivita kopio |alirdato=2008-08-20 |arkivurl=https://web.archive.org/web/20111225060747/http://eo.lernu.net/biblioteko/proverboj/listo.php |arkivdato=2011-12-25 }}</ref>:
* {{citaĵo|''Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas.''}}
* {{citaĵo|''Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo.''}}
{{Granda dosiero|Tour Eiffel 360 Panorama.jpg|1000px|{{center|Panoramo de 360 gradoj el la pinto de [[Eiffel-Turo]]}}}}
{{Granda dosiero|Panorama La Défense.jpg|1000px|{{center|Panorama vido de la urbocentro de Parizo}}}}

{{Projektoj|commons=Category:Paris|n=Kategorio:Parizo}}

== Vidu ankaŭ ==
*[[Metropolo Granda Parizo]]
* [[Verda Promenvojo René-Dumont]]
*[[Plej grandaj urboj]] (laŭ enloĝantaro)
*[[Listo de milionurboj]]
*''[[Rakonto pri Du Urboj]]''

== Referencoj ==
{{Referencoj}}{{Metropoloj}}
{{Urbestroj de la grandaj urboj de Francio}}

{{Elstara}}
{{ADLS|2007|29}}
{{Navigilo Francio}}

{{Havenda artikolo|Parizo}}
{{Bibliotekoj}}

[[Kategorio:Parizo| ]]
[[Kategorio:Urboj de Francio]]
[[Kategorio:Departementoj de Francio]]
[[Kategorio:Ĉefurboj de Eŭropo]]
[[Kategorio:Milionurboj]]
[[Kategorio:Komunumoj de Francilio priservataj de metroo]]
[[Kategorio:Departementoj de Francio]]
[[Kategorio:Etapaj urboj de Tour de France]]
[[Kategorio:Somerolimpikaj urboj]]

Kiel registrite je 11:35, 4 jun. 2024

Parizo
france Paris, Ville de Paris
Ĉefurbo
Laŭ horloĝe de supro: La Défense komerccentro, Triumfa Arko sur Champs Elysees, Palaco de Versailles, Ponto de Artoj kun Insulo Cité en la fono, Eiffel-Turo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Paris
Moto: Fluctuat nec mergitur
(lat. Skuata neniam mergiĝos.)
Kromnomo: « la Lumurbo » (la Ville Lumière)
Ŝtato  Francio
Regiono Francilio
Departemento Parizo
Komunumo Parizo
Insuloj Insulo Cité, Insulo Saint-Louis
Historiaj regionoj Luteco, Franka imperio
Arondismentoj
Memorindaĵoj Eiffel-Turo, Dipatrino de Parizo
Konstruaĵoj
Rivero Sejno
Situo Parizo
 - alteco 33 m s. m.
 - koordinatoj 48° 51′ 24″ N 02° 21′ 03″ O / 48.85667 °N, 2.35083 °O / 48.85667; 2.35083 (mapo)
Plej alta punkto Montmartre
 - alteco 130 m s. m.
Plej malalta punkto 28
Areo 105,40 km² (10 540 ha)
 - de aglomeraĵo 2 723 km² (272 300 ha)
 - de metropolo 14 518,3 km² (1 451 830 ha)
Loĝantaro 2 243 833 (2010)
 - de aglomeraĵo 12 223 100
Denseco 21 288,74 loĝ./km²
Loĝigo 4200 jaroj antaŭ Kristo
Urbestro Anne Hidalgo

(ekde 5-a de aprilo 2014) (PS)

Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 75001-75020, 75116
INSEE 75056 aŭ 75101-75116
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo enkadre de Eŭropo
Situo de Parizo enkadre de Francio
Situo de Parizo enkadre de Francio
Situo de Parizo enkadre de Francio
Parizo en Pariza regiono
Parizo en Pariza regiono
Parizo en Pariza regiono
Vikimedia Komunejo: Paris
Retpaĝo: www.paris.fr
Map

Parizo (france Paris [paRI]) estas la ĉefurbo kaj la plej granda urbo de Francio. Ĝi troviĝas ĉe la bordoj de la riverego Sejno, nordcentre de Francio. Tiu vasta metropolo konsistigas unu francan departementon (la 75-an), kaj estas plie la ĉefurbo de la Pariza Regiono (alinomita Île-de-France), kiu grupigas Parizon kaj la parizajn ĉirkaŭurbojn. La franca instituto INSEE taksis ke Parizo havis 2 153 600 loĝantojn en 2004[1]. Sed la urba areo de Parizo, kiu etendiĝas fore preter la limoj de la ĉefurbo, havas hodiaŭ proksimume 12 067 000 loĝantojn[2], tio estas preskaŭ unu kvinono de la Francoj. Parizo, kvankam ampleksa, restas franca komunumo, samkiel la aliaj pli malgrandaj urboj aŭ vilaĝoj de Francio, kaj do havas urbestron.

Famkonata tra la tuta mondo pro sia novklasika arkitekturo, siaj emblemaj monumentoj kaj sia kultura influo, Parizo estas grava urbo koncerne mondan historion, sed ankaŭ multe trapasata centro koncerne internaciajn transportadojn. Ĝi havas superan influon pri artoj, modo kaj kuirarto, disponas multajn muzeojn aŭ galeriojn kaj proponas intensan noktan vivon al siaj vizitantoj. La plej rekonebla simbolo de Parizo estas la 324 metrojn alta Eiffel-Turo, ĉe la maldekstra bordo de la Sejno. Parizo, kromnomita « la Urbo Lumo » (la Ville Lumière) ekde la 19-a jarcento, estas ofte konsiderita kiel la plej romantika urbo de la mondo[3]. Ĝi estas plie la plej vizitita urbo de la mondo[4], kun pli ol 30 000 000 turistoj ĉiujare.

La regiono de Parizo estas la plej dinamika ekonomia centro de Francio. Ĝi produktas pli ol unu kvaronon de la franca riĉeco, kun MEP atinginta 478,8 miliardojn € en 2005[5]. Danke al La Défense, unu el la plej vastaj negocaj kvartaloj en Eŭropo, Parizo grupigas la sidejojn de la plej grandaj francaj firmaoj, samkiel oficejojn de gravaj internaciaj firmaoj. Parizo estas plejofte rigardita kiel unu el la gravaj mondaj urbegoj[6], parte ĉar ĝi gastigas la sidejojn de pluraj internaciaj organizoj, ekzemple UNESCO, OEKE aŭ la malpli formala klubo de Parizo.

Geografio

Mapo de la divido al urbaj distriktoj
Parizo, kun Eiffel-Turo en antaŭo kaj nubskrapuloj de La Défense en fono

Topografio

Vidaĵo el la supro de la katedralo Dipatrino de Parizo.

Centre de la pariza baseno (vasta sedimenta ebenaĵo), Parizo troviĝas ĉe nordinklinita buklo de la riverego Sejno, kaj inkludas du loĝatajn insulojn: la insulo Cité, kiu estas la koro kaj la lulilo de la urbo, kaj la insulo Saint-Louis. Krome estas inter aliaj neloĝata insulo nome Insulo de cignoj. Parizo posedas plurajn elstarajn montetojn, el kiuj la plej alta estas Montmartre (130 metroj super mara nivelo).

La komunuma teritorio de Parizo, ekskluzive de la boskoj de Boulogne kaj Vincennes, kovras ovalon havantan mezuron je 86 928 km². La lasta plivastigo de la komunumo, per la anekso de ĉirkaŭaj teritorioj en 1860, donis al Parizo ĝian nuntempan formon sed ankaŭ kreis la subdividon de la ĉefurbo en la aktualaj dudek arondismentoj. La areo de Parizo, 78 km² en 1860, atingis 105,40 km² en 1929 pro la aldono de la du boskoj de Boulogne (okcidente) kaj Vincennes (oriente).

La urba areo etendiĝas ekde la limoj de la komunumo ĝis areo multe pli granda ol Parizo propre (proksimume 26-oble pli vasta), laŭ neregula, tentakla kresko ĉe la bordoj de la riveroj Sejno, Marno (sudoriente kaj oriente) aŭ Oise (nordokcidente kaj norde): tiu areo proksime de Parizo estas kromnomita « malgranda krono » (petite couronne) kaj inkludas la departementojn Hauts-de-Seine (92), Seine-Saint-Denis (93) kaj Val-de-Marne (94). Pli fore, la urba denseco rapide falas, kaj la pejzaĝo ĉefe konsistas el forstoj, agroj kaj dispelitaj satelitaj urboj: tiu « granda krono » (grande couronne) enhavas la departementojn Seine-et-Marne (77), Yvelines (78), Essonne (91) kaj Val-d'Oise (95) kaj kovras areon de 14 518 km², tio estas 138-oble la teritorio de Parizo.

Klimato

Parizo havas oceanan klimaton, influitan de la Golfa Marfluo. La urbo tial ĝuas mezvarman veteron, kaj tre malofte spertas varmegajn aŭ fridegajn temperaturojn. La averaĝa somera temperaturo estas ĉirkaŭ 24[[Celsius| °C]], kaj la averaĝa vintra temperaturo estas proksimume 1 °C. La rekordo de la plej alta temperaturo, registrita je la 28-a de julio 1948, estis 40,4 °C. La plej malvarman, −23,9 °C, atingis Parizo je la 10-a de decembro 1879[7]. Sed pli freŝdate, la Pariza Regiono ja spertis ekstremajn temperaturojn, precipe dum la eŭropa varmego de 2003 kaj dum la tre frida vintro komence de 2006.

Pluvo povas okazi je iu ajn periodo de la jaro, kaj Parizo estas famkonata pro siaj subitaj ekpluvegoj. La urbo spertas averaĝan jaran pluvoprecipitadon po proksimume 641,6 mm[8]. Neĝo estas relative malofta kaj kutime aperas dum januarofebruaro, kiuj estas la du plej malvarmaj monatoj, kvankam neĝo povas fali tiel malfrue kiel aprilo. Preskaŭ neniam ĝi amasiĝas sufiĉe por krei tavolon daŭrintan pli ol unu tago.

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec Jaro
Avĝ alta temperaturo [[Celsius| °C]] ([[Fahrenheit| ]]) 6 (43) 7 (45) 10 (51) 14 (57) 18 (64) 21 (70) 24 (75) 24 (75) 20 (69) 15 (59) 9 (49) 7 (45) 15 (59)
Avĝ malalta temperaturo [[Celsius| °C]] ([[Fahrenheit| ]]) 1 (34) 1 (34) 3 (38) 5 (42) 9 (49) 12 (54) 14 (58) 14 (57) 11 (52) 8 (46) 4 (39) 2 (36) 7 (45)
Fonto: Weatherbase

Historio

Deveno de la nomo

Vidu Vikivortaro por la nomo de Parizo en variaj lingvoj.

Manuskripto enhavanta la blazonon de Parizo (16-a jarcento).

Laŭ la internacia fonetika alfabeto, oni prononcas la nomon de Parizo kiel /paʁi/ en la franca lingvo, aŭ kiel /ˈpæris/ en la angla. Parizo heredis sian nomon de la gaŭla tribo Parisii. Pli precize, la franca vorto «Paris» estas fakte progresa transformo de la latina Civitas Parisiorum («urbo de la Parisii»). Tiun devenon oni ankaŭ povas trovi en la nomo de proksimaj urboj, ekzemple Cormeilles-en-ParisisFontenay-en-Parisis. La urbo, konita kiel Lutetia [lutecia] dum la Romia imperio, ekadoptis sian nuntempan nomon ekde la fino de la romia periodo.

Sed oni ne estas certa pri la deveno de la vorto Parisii mem, kaj estas multaj hipotezoj pri tio: ĝi eble devenas de la gaŭla vorto kwar («ŝtonminejo»), pro la multnombraj minejoj de la Pariza Regiono. Ekzistas cetere legendo, kiu rilatigas la nomon de Parizo al la enabismigita mita urbo Ys. La historiisto Maurice Druon sugestas, ke la nomo devenas de la alia gaŭla vorto par («ŝipo»), ĉar la urbo origine ŝuldas sian prosperon al akvo: la riĉeco de Lutetia estis garantiita de ĝiaj ŝipistoj (la «nautes»), kies barko konsistigas la centran emblemon de la blazono de Parizo.

Plie, Parizo ricevis je la komenco de la 20-a jarcento la kromnomon Paname [panam]: tiu slanga vorto freŝdate regajnis influon inter la junuloj. Alia kromnomo de Parizo estas «La Urbo-Lumo» (la Ville Lumière), ĉefe pro la centra rolo de la urbo dum la Jarcento de la Lumoj sed ankaŭ pro la frua instalo de publika lumigo en la stratoj.

Antikva epoko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Luteco.
Mapo de malnova Lutetia, laŭ 18-a jarcenta desegnisto.

La plej fruaj spuroj de seninterrompaj loĝejoj sur la teritorio de Parizo datiĝas de ĉirkaŭ −4200[9]. Keltaj enmigruloj ekalvenis al la regiono kaj enloĝiĝis ekde −250. Inter tiuj ĉi, la tribo Parisii, kiu ĉefe konsistis el boatistoj kaj komercistoj, fondis etan vilaĝon apud la riverego Sejno je la sama periodo.

La konkera movo de la Romianoj, direkte al okcidento, atingis la parizan basenon je la jaro −52[10]. Antaŭ la fino de la jarcento, la insulo Cité kaj la monteto Sainte-Geneviève sur la maldekstra bordo fariĝis la du partoj de la romia urbo Lutetia (france Lutèce). Lutetia progrese plivastiĝis dum la jarcentoj de la romia superrego, kaj fariĝis prospera urbo kun palacoj, forumo, banejoj, temploj, teatrejoj kaj unu amfiteatro[11].

Samkiel aliaj romiaj urboj, malnova Lutetia estis strukturita laŭ regula plano, per kvadratoj proksimume unu kilometron longaj: la cardo (la ĉefa norda-suda akso) kongruis kun la nuntempa strato Saint-Jacques, kaj la decumani (orienta-okcidenta akso) estis paralela al la aktuala bulvardo Saint-Germain. La « nula punkto », tio estas la centro de la plano, verŝajne troviĝis je la sukokcidenta kojno de la forumo, kiu hodiaŭ kongruas kun la 172-a kaj 174-a konstruaĵoj de la strato Saint-Jacques, la plej alta loko de la monteto Sainte-Geneviève[12].

La falo de la Romia imperio kaj la ĝermanaj invadoj de la 3-a jarcento kaŭzis provizoran malprosperon al la urbo: je la jaro 400, Lutetia estis jam forlasita de plejmulto el siaj loĝantoj, kaj ĝi transformiĝis en malgravan militistan urbeton, alpremitan antaŭ la haste konstruitaj ĉirkaŭmuroj de sia centra insulo[13]. La urbo reakiris sian antaŭromian nomon Paris je la fino de la romia ĉeesto.

Mezepoko

Bildigo de Parizo en 1493 laŭ germana desegnisto. (Nurenberga Kroniko)

Ĉirkaŭ la jaro 500, Parizo fariĝis la ĉefurbo de la franka, merovida reĝo Klodvigo la 1-a, kiu mendis la unuan katedralon kaj la unuan abatejon. Post la morto de Klodvigo, la franka reĝlando estis subdividita, kaj Parizo fariĝis la centro de multe malpli granda ŝtato. Je la alveno de la karolida dinastio (9-a jarcento), Parizo estis tial ankoraŭ nur bastiono de eta feŭda graflando. Sed la grafoj de Parizo progrese plifortiĝis, kaj finfine akiris pli grandan potencon ol la reĝoj de Francia occidentalis. Eŭdo, grafo de Parizo, estis elektita kiel reĝo anstataŭ la – ankoraŭ vivinta – reĝo Karlo la Dika, precipe pro la bonfamo akirita de la grafo dum la defendo de la urbo kontraŭ la vikinga sieĝo de 885-886. Kvankam la insulo Cité sukcese rezistis al la Vikingoj, plejmulto el la nedefendita maldekstra bordo estis detruita. Anstataŭ rekonstrui tie, la marĉoj norde de la insulo estis drenitaj, kaj Parizo eketendiĝis sur la dekstra bordo de la Sejno. En 987, Hugo Kapeto, grafo de Parizo, estis elektita kiel reĝo de Francio kaj fondis la kapetidan dinastion, kiu faris el Parizo la ĉefurbo de Francio.

Ekde 1190, la reĝo Filipo Aŭgusto enŝlosigis Parizon per vasta ĉirkaŭmuro, kiu etendiĝis sur la du bordoj kaj kies okcidenta fortikaĵo estis la Luvro. Li plie redaktis la ĉarton de la Universitato de Parizo en 1200: tio altiris vizitantojn el la tuta Eŭropo. Dum tiu periodo, la urbo ellaboris geografian distribuon de la kvartaloj laŭfunkcie, kiu postvivas ĝis hodiaŭ: la centra insulo gastigis la registaron kaj la ekleziajn instituciojn, la maldekstra bordo fariĝis klera centro danke al la universitato, kaj la dekstra bordo disvolviĝis kiel komerca kaj negoca centro ĉirkaŭ la vendejo Les Halles.

La 14-an de julio 1789 estis la prizono Bastille atakita kaj invadita de la pariza popolo. Tiel komenciĝis la Franca Revolucio.

Parizo perdis sian ĉefurban statuton dum la Centjara milito, ĉar la urbo estis okupita de Burgonjo (tiam aliancano de Anglio), sed regajnis sian titolon kiam Karlo la 7-a rekaptis ĝin en 1437. Kvankam Parizo estis denove la ĉefurbo, la reĝa familio preferis resti dumtempe en siaj kasteloj de la luara valo. Dum la francaj militoj pri religio, Parizo estis potenca centro de la katolika partio kaj spertis violentegajn okazaĵojn, precipe la masakro de la Sankta Bartolomeo en 1572. La reĝo Henriko la 4-a reinstalis la reĝan kortegon en Parizo en 1594, post kiam li kaptis la urbon kaj konvertis al katolikismo. Okaze de la Frondo, la Parizanoj ribelis kontraŭ la juna Ludoviko la 14-a, kaj la reĝa familio fuĝis el la ĉefurbo en 1648. Tio konvinkis Ludovikon transloĝigi la kortegon al Versailles en 1682. Unu jarcento poste, Parizo fariĝis la centro de la franca revolucio, unue per la okupo de la prizono Bastille je la 14-a de julio 1789 kaj pliposte per la proklamo de la respubliko en 1792.

19-a jarcento

La industria revolucio, la Dua Franca Imperio kaj la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento alportis al Parizo la plej drastajn metamorfozojn en ĝia historio. Ekde 1840, la disvolviĝo de fervojoj ebligis abundan alvenon da enmigruloj, altiritaj de la multnombraj industriaj postenoj en la ĉirkaŭurboj. La urbo plie spertis masivan renovigo dum la reĝado de Napoleono la 3-a, danke al la barono Haussmann: li nivelis multnombrajn mallarĝajn, serpentajn kaj mezepokajn stratojn por krei novan reton kun larĝaj avenuoj kaj novklasikaj fasadoj. Tiel naskiĝis la famkonata vizaĝo de moderna Parizo.

Avenuo de la Operejo (Camille Pissarro)
1898, 73 x 92 cm, Muzeo de Reims

La ĥoleraj epidemioj de 1832 kaj 1849 ambaŭ frapis la loĝantaron de Parizo: tiu de 1832 sole mortigis 20.000 Parizanojn (el 650.000)[14]. Parizo ankaŭ forte suferis dum sia sieĝo, fine de la Franca-Prusa Milito de 1870. La sekvinta Pariza Komunumo, en 1871, kaŭzis milojn da mortoj: multaj administraj centroj, kaj do multaj arkivoj cetere brulis.

Sed Parizo resaniĝis el tiuj okazaĵoj tiel rapide, ke ĝi kapablis gastigi la famajn Internaciajn Ekspoziciojn de la fino de la jarcento. La Eiffel-Turo estis konstruita de Gustave Eiffel okaze de la centjarfesto de la franca revolucio, dum la Internacia Ekspozicio de 1889, kiel « provizora » demonstro de la prodaĵoj de arkitektura inĝenio. Ĝi fakte restis la plej alta konstruaĵo en la mondo ĝis 1930, kaj estas hodiaŭ la plej famkonata monumento de la ĉefurbo. La unua vojlinio de la metroo de Parizo aperis okaze de la Ekspozicio de 1900, kaj konsistigis tiam intereson por vizitantoj el la tuta mondo. Tiu periodo plifortigis Parizon kiel grava centro por la turista industrio.

20-a jarcento kaj hodiaŭ

Parizo en 1916, dum la Unua mondmilito.

Okaze de la Unua mondmilito, Parizo estis la centro de la alianca militstrebo: la ĉefurbo evitis germanan invadon, ĉefe danke al la franca-brita venko de la Marno en 1914. En 1918 kaj 1919, Parizo gastigis la paradojn de la venkintaj aliancaj armeoj, sed ankaŭ la pacajn traktadojn, kiuj finiĝis per la traktato de Versailles. Je la periodo inter la du mondmilitoj, Parizo fariĝis famkonita pro siaj artaj kaj kulturaj komunecoj, kaj pro sia tumulta nokta vivo. La urbo tiam enhavis miksadon da artistoj el la tuta mondo, ekzemple la ekzilita rusa komponisto Igor Stravinski, la hispanaj pentristoj Salvador Dalí kaj Pablo Picasso, aŭ eĉ la usona verkisto Ernest Hemingway.

En junio 1940, nur kvin semajnoj post la komenco de la germana invado de Francio, parte evakuita Parizo estis kaptita de la naziaj militistoj, kiuj konservis ĝin ĝis la liberigo de la ĉefurbo je la 25-a de aŭgusto 1944, fare de la 2-a franca divizio de la generalo Leclerc. La centro de Parizo spertis preskaŭ neniun detruon dum la Dua mondmilito, ĉar ne ekzistis tie strategiaj celoj por la aliancaj aeroplanoj (la plej gravaj fabrikejoj troviĝis en la ĉirkaŭurboj). Plie, la generalo von Choltitz rifuzis obei ordon de Hitler, laŭ kiu ĉiuj monumentoj de Parizo estis detruendaj antaŭ germana retiriĝo.

Post la Dua mondmilito, Parizo ĝuis disvolviĝon ne plu spertitan ekde la komenco de la jarcento. La ĉirkaŭurboj plivastiĝis grandege, precipe per la konstruo de vastaj kolektivaj loĝejoj por la plej malriĉaj (la cités), kaj per la ekstarigo de la negoca kvartalo La Défense. Nova rapida metroa reto, la RER, estis kreita por konekti la ĉirkaŭurbojn pli bone kun la centro. Cetere, reto de aŭtoŝoseoj disvolviĝis proksime de Parizo, kaj strukturiĝis ĉirkaŭ la rapidvojo Périphérique, kiu ĉirkaŭas la ĉefurbon.

En 1946 Poloj kiuj ne povis reveni al Pollando, tiam okupita de komunistoj, troviĝis en Parizo por krei protestan centron de kulturo kontraŭ la reĝimo. Tiel Jerzy Giedroyc, Zofia Hertz kaj Gustaw Herling-Grudziński fondis en Parizo la revuon Kultura kiu idee batalis kun reĝimo pri sendependeco de Pollando, Litovio, Belorusio kaj Ukraino, kaj okupiĝis pri la ĉefaj fenomenoj de arto kaj scienco. Tiu kultura revuo fariĝis tiel forta centro de pola literaturo (verkis tie Witold Gombrowicz, Czesław Miłosz, Zbigniew Herbert, Sławomir Mrożek, Adam Zagajewski) kaj scienco, ke komencis tie kontribui ankaŭ pli gravaj artistoj de Francio, Germanio, UsonoBritio kiel George Orwell, Thomas Stearns Eliot, Heinrich Böll, Albert Camus kaj André Malraux.

Ekde 1970, multaj proksimaj – precipe orientaj aŭ nordaj – ĉirkaŭurboj de Parizo spertis malindustriigon, kaj la antaŭe prosperaj cités progrese fariĝis getoj por la enmigruloj, kaj senlaborecaj abismoj. Je la sama periodo, la komunumo de Parizo propre (ene de la Périphérique ringo), la okcidentaj kaj la sudaj ĉirkaŭurboj sukcese transformis sian ekonomian strukturon, ekde tradiciaj fabrikejoj ĝis altvaloraj servoj kaj altteĥnologia industrio: tio generis tie grandan riĉecon por la loĝantoj, kies enspezo po kapo viciĝas inter la plej altaj en Francio. Konsekvence, la kreskinta fosaĵo inter tiuj du areoj de la ĉefurbo kaŭzis periodajn tumultojn ekde 1980, ekzemple tiu de 2005, kiu plejparte koncentriĝis en la nordaj ĉirkaŭurboj.

Je la 13-a de novembro 2015, 129 personoj mortis en diversaj teroristaj atencoj en Parizo. Ekzistis 352 vunditoj. En pafado ĉe la restoracio Petit Cambodge (Eta Kamboĝo) en la 10-a distrikto de Parizo mortis almenaŭ 4 personoj. Dua pafado okazis kelkajn minutojn poste en la teatro Bataclan, kie la teroristoj prenis almenaŭ 100 ostaĝojn el kiuj granda parto estis poste mortigitaj. Eksplodo okazis en trinkejo proksima de la Stadiono de Francio, kie estis mortigitaj aŭ vunditaj 10 personoj. La tuta mondo estis kortuŝita de tiuj eventoj.

Devizo

Blazono de Parizo
Blazono de Parizo

La devizo de Parizo estas Fluctuat nec mergitur (frapita per fluo sed ne subakvigita). Ĝi elvokas la Scilicet, ŝipo bildigita sur la pariza blazono kaj simbolo de la potenca korporacio komerciston de la akvo, kiu regis la urbon dum la mezepoko. La patrono de Parizo estas Sainte-Geneviève.

Kulturo

Arkitekturo

Tipa Haussmann-stila strato de Parizo, apud la stacidomo Gare de Lyon.
Fotomontaĵo

Moderna Parizo estas la rezulto de vasta renoviigo iniciatita de la barono Haussmann, meze de la 19-a jarcento. Dum la antaŭaj jarcentoj, la franca ĉefurbo ĉefe konsistis el labirinto de mallarĝaj stratoj kaj el domoj parte lignaj. Ekde 1852, la granda urbanizo de la barono nivelis aŭ detruis multajn el tiaj stratoj, kelkfoje eĉ kompletajn kvartalojn, por krei larĝajn avenuojn ĉirkaŭitajn de novklasikaj, ŝtonaj domegoj, kies vivkomforto pli taŭgis por la mezklasuloj (la bourgeoisie). Plejmulton el tiu « nova » Parizo oni povas ankoraŭ vidi hodiaŭ, kaj ĝi konformiĝas al pluraj simplaj arkitekturaj reguloj: unue, laŭ la tiam ellaborita regulo pri « alliniigo », oni antaŭdefinis precizan pozicion por ĉiuj novaj domegoj en iu strato, cele al la konservo de egalmezura larĝeco. Plie, la alto de ĉiu domego estis determinita laŭ la larĝeco de la apuda strato. Tiuj planoj spertis malmultajn ŝanĝojn ekde la Dua Imperio, precipe koncerne la starigon de pli altaj konstruaĵoj: tial Parizo ŝajnas hodiaŭ urbo tre plata en komparo kun aliaj mondaj metropoloj, escepte de kelkaj monumentoj.

La neŝanĝeblaj bordoj de Parizo, la striktaj reguloj pri konstruadoj kaj la manko de disvolvebla lando kune kontribuis al stranga fenomeno, konita kiel la « muzeigo » de la ĉefurbo: ĉar Parizo strebas al la konservo de sia historia estinteco, la nuntempaj reguloj pri urbanizo grandege malfaciligas la starigon – ene de la komunumo propre – de pli larĝaj konstruaĵoj aŭ terinstalaĵoj, tamen bezonaj por gastigi kreskantan loĝantaron. Konsekvence, plejmulto el la gravaj institucioj aŭ ekonomiaj konstruaĵoj de Parizo jam troviĝas en la ĉirkaŭurboj, aŭ planas transloĝiĝi tie. Inter ili, oni povas mencii la internacian negocan kvartalon en La Défense, la pograndan vendoplacon de manĝaĵoj en Rungis, sed ankaŭ gravajn famkonatajn lernejojn (Polytechnique, HEC, ESSEC, INSEAD, ktp…), laborejojn kun internacia renomo (en SaclayÉvry), la plej vastan stadionon (la Stadiono de Francio) aŭ eĉ kelkajn ministrejojn kiel tiu pri transportoj. La Naciaj Arkivoj de Francio planas transloĝiĝi al la nordaj ĉirkaŭurboj antaŭ 2010.

Aliaj artoj

Teatroj

Pentrarto

Ĉefaj kvartaloj

Vidu ankaŭ: Kvartaloj de Parizo

La ĉefaj kvartaloj de Parizo. (alklaku por pligrandigi)

Parizo entenas multnombrajn malsamajn kvartalojn, kaj ĉiuj havas apartajn spiriton, rolon aŭ loĝantaron. Antaŭ la 13-a jarcento, Parizo estis jam klare dividita laŭ almenaŭ kvar partoj: la insulo Cité kaj tri malaperitaj areoj sur la dekstra bordo, tio estas Saint-Jacques de la Boucherie, Verrerie kaj Grève. Post la starigo de la ĉirkaŭmuro de Filipo Aŭgusto, novaj kvartaloj progrese disvolviĝis, precipe ĉirkaŭ preĝejoj: Sainte-Opportune, Saint-Germain-l'Auxerrois, Saint-Eustache...

En 1790, Parizo jam havis 48 oficialajn kvartalojn, kaj 32 novaj kvartaloj pliposte aperis okaze de la plivastigo de la komunumo en 1860: ekde tiam, la franca ĉefurbo entenas 80 administrajn kvartalojn, kiuj ja ne ĉiam kongruas kun la ĉiutaga percepto de la Parizanoj. Danke al leĝo ellaborita en 2002, Parizo cetere disponas 121 « kvartalajn konsiliojn » (Conseils de quartier), kie ĉiu urbano povas debati aŭ proponi lokajn ideojn rilate al sia kvartalo.

Hodiaŭ, oni kutime diferencigas la du centrajn insulojn, la dekstran kaj la maldekstran bordojn. Jen nur kelkaj el la tre diversaj kvartaloj de Parizo:

Centraj insuloj

Vidu ankaŭ: Insulo Cité - Insulo Saint-Louis

Suda bordo de la insulo Saint-Louis.

Ekzistis malnovtempe multaj parizaj insuloj sur la Sejno, sed oni progrese kunuigis plejmulton el ili. Hodiaŭ estas nur du najbaraj insuloj, kiuj konsistigas la centron de Parizo.

La plej okcidenta, insulo Cité (île de la Cité), estas la vera koro kaj origino de antikva Lutetia. Ekde la romia periodo, la okcidenta pinto de la insulo gastigis palacon, dum la orienta parto estis dediĉita al religio, precipe post la konstruo de la katedralo Dipatrino de Parizo kaj de la malsanulejo Hôtel-Dieu. Inter tiuj du areoj etendiĝis ĝis la mezo de la 18-a jarcento loĝejoj kaj butikoj. Ekde tiam estis starigitaj variaj konstruaĵoj rilataj al juro, ekzemple la polica prefektejo, la Justica Palaco de Parizo kaj la tribunalo pri komerco.

La insulo Saint-Louis, ekskluzive dediĉita al loĝejoj, estis unue uzita por la pastiĝo de brutaro kaj por la stokigo de ligno. Ĝi estas unu el la plej fruaj ekzemploj de planita franca urbanizo: la insulo estis tute mapita kaj rekonstruita je la epoko de Henriko la 4-a. Ene de la bruema pariza centro, Saint-Louis ŝajnas hodiaŭ kvieta kvartalo, kun mallarĝaj stratoj kaj beletaj restoracioj por la turistoj.

Krome estas inter aliaj neloĝata insulo nome Insulo de cignoj.

Dekstra bordo (Rive Droite)

La avenuo de la Elizeaj Kampoj kun la Triumfa Arko: historia akso.
La placo de la Konkordo, kun sia obelisko.
La urbdomo de Parizo laŭ sia origina renesanca stilo.
La kolono de Julio, centre de la placo Bastille.
La placo de la Vogezoj.

Luvro / Tuileries / Reĝa Palaco

La Luvro, malnovtempe pariza palaco de la reĝa familio, estas hodiaŭ muzeo kaj eĉ butika centro. Inter la Luvro kaj la placo de la Konkordo etendiĝas la ĝardeno Tuileries. La Reĝa Palaco, norde de la Luvro, estis origine la loĝejo de la kardinalo Richelieu, kaj disponas belegan ĝardenon malantaŭ sia fasado de la strato Rivoli kaj teatrejon de Franca Komedio. Pli ĝenerale, la kvartalo entenas multajn majestajn, nobelajn domegojn de la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Ekde 1840, la norda flanko de la strato Rivoli formas longan serion da masivaj konstruaĵoj kun arkadoj kaj kolonoj, kiuj gastigas la plej turistajn butikojn aŭ noktklubojn de la centro de Parizo.

Elizeaj Kampoj

La Elizeaj Kampoj (france Champs-Élysées), en la 8-a arondismento, estis origine ĝardena promenejo de la 17-a jarcento, antaŭ fariĝi pliposte larĝa avenuo kunliganta la placon de la Konkordo kaj la Triumfan Arkon centre de l' placo Charles-de-Gaulle. Ĝi estas unu el la plej popularaj turistaj centroj de la ĉefurbo, kaj entenas multnombrajn luksajn butikojn. Tiu strato estas ofte rigardita kiel « la plej bela avenuo de la mondo ». La avenuo Montaigne, proksime al la Elizeaj Kampoj, ankaŭ gastigas prestiĝajn firmaojn de la luksindustrio, ekzemple Chanel, Louis Vuitton, DiorGivenchy. La Malgranda Palaco (france: Petit Palais) estas arta muzeo en la 8-a arondismento. Ĝi estis konstruita por la Universala Ekspozicio de Parizo (1900), ĝi nun gastigas la Belartan Muzeon de urbo Parizo (Musée des beaux-arts de la ville de Paris). Lokita apud Avenuo de la Elizeaj Kampoj, ĝi frontas unu el la flankoj de la Granda Palaco, ankaŭ konstruita por la ekspozicio de 1900.

Konkordo / Vendôme

La placo de la Konkordo (place de la Concorde), en la 8-a arondismento, situas je la eko de la Elizeaj Kampoj. Ĝi malnovtempe nomiĝis « placo Ludoviko la 15-a », kaj estis cetere la loko, kie oni ekzekutis la kulpigitojn per la fama gilotino dum la franca revolucio. Majesta obelisko, alportita el Egiptio en 1829 kaj donacita de la paŝao Muhammad Ali, hodiaŭ stariĝas centre de la placo: ĝi estas iasence la plej malnova monumento de Parizo. Sur la placo, ĉe la du flankoj de la strato Royale, ekzistas du identaj konstruaĵoj: la maldekstra entenas la francan ministrejon pri maro, dum la dekstra estas la luksa hotelo Crillon. La apuda placo Vendôme estas same famkonita pro siaj laŭmodaj, luksaj hoteloj (precipe la hotelo Ritz), sed ankaŭ pro siaj ĵuvelistoj. Tie cetere troviĝas la ministrejo pri justico. La preĝejo La Madeleine staras en eminenta loko oriente de la 8-a arondismento, atingebla rekte el la placo de la Konkordo.

La «Faubourg Saint-Honoré», en la 8-a arondismento, estas unu la plej laŭmodaj kvartaloj de Parizo, kun famegaj firmaoj kiel HermèsChristian Lacroix. La palaco Elizeo, kiu estas la loĝejo de la prezidento de la Respubliko, situas en tiu kvartalo.

Operejo

« La Operejo », en la 9-a arondismento, estas la kvartalo ĉirkaŭ la operejo Garnier, konstruita en 1882. En tiu kvartalo dense koncentriĝas multnombraj oficejoj kaj grandaj butikoj (la grands magasins), ekzemple PrintempsGaleries Lafayette. La Operejo estas plie la pariza centro de financaj gigantoj kiel LCLAmerican Express.

Châtelet-Les-Halles / Urbdomo

La placo Châtelet (esperante « kasteleto »), kore de la ĉefurbo en la 1-a arondismento, estis origine fortreso sur la dekstra bordo, kiu gardis la nordan finon de ponto el la insulo Cité. Ĝi estas la deveno de la unua vera disvolviĝo de Parizo sur tiu flanko de la Sejno. Apud Châtelet etendiĝas la kvartalo Les Halles, kiu estis malnovtempe la centra, pogranda vendoplaco por viando kaj manĝaĵoj. Ekde la 1970-aj jaroj kaj la kreado de nova vendoplaco en Rungis, Les Halles aliformiĝis en gravan butikan centron, organizitan ĉirkaŭ vasta metroa/RER stacio (la plej granda en Eŭropo). La malnova kvartalo estis detruita en 1971 kaj anstataŭita de la hodiaŭa Forum des Halles (galerio da butikoj). La centro Georges Pompidou, muzeo pri moderna arto, situas proksime.

Oriente de la placo Châtelet stariĝas la urbdomo de Parizo. La nuna konstruaĵo datiĝas de la fino de la 19-a jarcento, sed tie situas la municiparo de la urbo depost la 14-a jarcento.

Montmartre

La monteto Montmartre, en la norda 18-a arondismento, estas historia kaj turista centro elstarita de la baziliko de la Sankta Koro. La historio de Montmartre estas antaŭ longe stampita de avangardaj artistaj komunecoj, kaj la kvartalo, kun siaj beletaj kafejoj kaj siaj mallarĝaj stratoj, ĝuas romantikan spiriton kiu tre plaĉas al turistoj.

Bastille / Faubourg Saint-Antoine

La placo Bastille nomiĝas tiel pro malnova, hodiaŭ malaperita kastelo kiu gardis la orientan pordon de Parizo kaj pliposte fariĝis la fama malliberejo Bastille, invadita de la pariza popolo je la 14-a de julio 1789. Kvankam la prizono estis detruita antaŭ longe, la placo Bastille restas grava politika simbolo kaj estas do ofte uzata por variaj manifestacioj. Krom la alta « kolono de Julio » je la centro de la placo (por honoro al la revolucio de julio 1830), la plej okulfrapa vidindaĵo estas la operejo Bastille, kies arkitektura stilo aŭ spektakloj estas pli modernaj ol la klasika operejo Garnier.

Oriente de la placo ekas la Faubourg Saint-Antoine, kvartalo famkonata depost pluraj jarcentoj pro siaj manfaritaj mebloj kaj pro siaj metiistoj.

Marais

Le Marais, en la 3-a kaj 4-a arondismentoj, estas laŭmoda kaj riĉa kvartalo de la dekstra bordo. Ĝi estas tradicie tre tolerema areo de Parizo, ĉefe pro la ĉeesto de vastaj geja kaj juda komunecoj. Centre de la kvartalo situas la bela placo de la Vogezoj, kiu entenas kelkajn el la plej malnovaj konstruaĵoj de la ĉefurbo.

Maldekstra bordo (Rive Gauche)

La abatejo Saint-Germain-des-Prés.
La franca Senato, ene de la ĝardeno de Luksemburgio.
Interna korto de la Invalidoj.

Saint-Germain-des-Prés

Saint-Germain-des-Prés estas centra kvartalo de la maldekstra bordo, kaj havas la nomon de malnova abatejo, el kiu nur unu preĝejo restas hodiaŭ. La komerca disvolviĝo de la areo ekis ekde la kreado de la bulvardo Saint-Germain en 1886. Pliposte aperis prestiĝaj kafejoj, kie la intelektuloj de la ĉefurbo – ekzemple Jean-Paul Sartre – ŝatis kuniĝi: oni povas precipe mencii la kafejon Les Deux Magots aŭ la kafejon Flore. La kvartalo akiris sian bonfamon dum la 1950-aj jaroj, okaze de la « kultura emancipo » de la junuloj, kiuj studadis en la proksima universitato Sorbonne. Pluraj ĵazaj kluboj naskiĝis tiam, el kiuj kelkaj ankoraŭ ekzistas hodiaŭ.

Lokita apud la Belarta Lernejo de Parizo, la kvartalo Saint-Germain estas famkonata pro sia intensa arta vivo. Multaj artaj galerioj estas viziteblaj en la strato Bonaparte aŭ la strato Seine. Saint-Germain-des-Prés estas nepre altklasa, burĝa kvartalo, kiel montras la lukso de siaj butikoj aŭ restoracioj.

Odéon / Latina Kvartalo

La kvartalo Odéon nomiĝas tiel pro la samnoma teatrejo, kiu stariĝas inter la bulvardo Saint-Germain kaj la ĝardeno Luxembourg depost la 17-a jarcento. Sed Odéon estas hodiaŭ pli konata pro siaj kinoj aŭ kafejoj.

La areo lokita nur iomete sude de la Sejno kaj oriente de la bulvardo Saint-Michel, estas gravega studenta centro depost la komenco de la 12-a jarcento: tiu « Latina Kvartalo » (france Quartier latin) etendiĝas ĉirkaŭ la prestiĝa universitato Sorbonne. La nomo de la kvartalo devenas de la ekskluziva uzado de la latina lingvo far la mezepokaj kleruloj. La Latina Kvartalo ofte spertas politikajn protestojn: tipa ekzemplo estas la okazaĵoj de majo 1968.

Invalidoj / Eiffel-Turo / Orsay

La hotelo de la Invalidoj (17-a jarcento) kaj la militista akademio de Parizo (la École Militaire), kiu datiĝas de la 18-a jarcento, estis konstruitaj sur la maldekstra bordo por simetrigi la pli rapidan disvolviĝon de la dekstra bordo. La Invalidoj, eksa militista malsanulejo, restas la pensiono de kelkaj maljunaj militistoj, sed cetere fariĝis turista vidindaĵo kiam ĝi ricevis la cindrojn de Napoléon Bonaparte en 1840. Parto de la hotelo gastigas muzeon dediĉitan al la franca armeo depost 1905.

Okcidente de la Invalidoj etendiĝas la militista akademio kaj la vasta parko Champ-de-Mars. La plej fama vidindaĵo de Parizo, la Eiffel-Turo, situas je la norda ekstremaĵo de la parko, antaŭ la Sejno: ĝi estis konstruita por la internacia ekspozicio de 1889 far Gustave Eiffel, kaj gastigas proksimume ses milionojn da vizitantoj ĉiujare.

Plioriente, ĉe la bordo de la Sejno troviĝas la eksa stacidomo Gare d'Orsay kiu kunligis Parizon kun Orléans. Ĝi fermis en 1933 kaj aliformis je 1986 en la muzeon Orsay, dediĉitan al 19-a jarcenta arto.

Arondismentoj

Vidu ankaŭ: Arondismentoj de Parizo

Administre Parizo konsistas el 20 arondismentoj (distriktoj) kaj 80 administraj kvartaloj.

- 1-a arondismento
- 2-a arondismento
- 3-a arondismento
- 4-a arondismento
- 5-a arondismento
- 6-a arondismento
- 7-a arondismento
- 8-a arondismento
- 9-a arondismento
- 10-a arondismento
..... - 11-a arondismento
- 12-a arondismento
- 13-a arondismento
- 14-a arondismento
- 15-a arondismento
- 16-a arondismento
- 17-a arondismento
- 18-a arondismento
- 19-a arondismento
- 20-a arondismento
.....
La 20 arondismentoj de Parizo
La 20 arondismentoj de Parizo

Vidindaĵoj

Vidu ankaŭ: Vidindaĵoj de Parizo

Monumentoj

Vidu ankaŭ: Listo de religiaj konstruaĵoj de Parizo - Listo de parizaj palacoj

Dipatrino de Parizo, okcidenta fasado.

La plej famaj monumentoj de Parizo datiĝas de tre diversaj periodoj. Ili plejofte troviĝas en la urbocentro kaj ĉe la bordoj de la Sejno: la kajoj de la Sejno, el la ponto Sully ĝis la ponto Bir-Hakeim, konsistigas unu el la plej bela rivera pejzaĝo de la tuta mondo, kaj apartenas al la monda heredaĵo de UNESKO. Tie situas interalie la katedralo Dipatrino de Parizo (Notre-Dame de Paris), la Luvro, la Invalidoj, la ponto Aleksandro la 3-a, la Granda Palaco, la muzeo de la kajo Branly-Jacques Chirac, la Eiffel-Turo kaj la palaco Chaillot. Pli freŝdate kaj pli oriente aperis vastaj, modernaj konstruaĵoj, kiel la ministerio pri ekonomio aŭ la Nacia Biblioteko de Francio.

Sur la insulo Cité troviĝas la plej malnovaj kaj plej emblemaj monumentoj. La katedralo Dipatrino de Parizo, gotikstila, estis konstruita ĉefe inter la 12-a kaj la 13-a jarcentoj, sed oni ĝin renovigis en la 19-a jarcento. La katedralo simbolas la centron ne nur de Parizo, sed ankaŭ de Francio: ĉiujn francajn vojdistancojn oni kalkulas surbaze de ĝia fronta skvaro. La eksa palaco Conciergerie restis reĝa loĝejo ĝis Karlo la 5-a, dum la dua duono de la 14-a jarcento: parto de la konstruaĵo poste fariĝis malliberejo, kie oni ekzemple enkarcerigis eminentajn nobelojn dum la franca revolucio. La Sankta Kapelo, apud Conciergerie, estas rigardita kiel mirlaboro de la gotika movado. La ponto Neuf, ĉe la okcidenta pinto de la insulo, estas la plej malnova ponto de Parizo: ĝi datiĝas de Henriko la 4-a.

Ekzistas ankaŭ rimarkindaj klasikstilaj monumentoj en Parizo: la kapelo de la universitato Sorbonne, centre de la Latina Kvartalo, estis konstruita komence de la 17-a jarcento. La Luvro, malnovtempe reĝa loĝejo kaj hodiaŭ muzeo, estis plibeligita en la 17-a jarcento kaj sekve plurfoje renovigita. La hotelo de la Invalidoj, kun sia fama origita kupolo, estis starigita de Ludoviko la 14-a, kiu deziris doni kadukulejon al siaj vunditaj militistoj: ĝi nun entenas la tombon de Napoleono. La Panteono, kies konstruado datiĝas de la fino de la 18-a jarcento, fariĝis dum la revolucio civilan templon, kie oni grupigis la postrestaĵojn de la plej eminentaj francoj. La preĝejo La Madeleine okupas elstaran lokojn en la 8-a arondismento.

Baziliko de la Sankta Koro.

La heredaĵo de la 19-a jarcento estas tre abunda en Parizo. Oni povas precipe mencii la Triumfan Arkon, la operejon Garnier (administritan de la Nacia Opero de Parizo) kaj kompreneble la Eiffel-Turon, origine nur "provizora" verko de Gustave Eiffel por la internacia ekspozicio de 1889, sed kiun oni neniam detruis. Ĝi fariĝis la ĉefsimbolo de Parizo, kaj estas videbla ekde la plej granda parto de la ĉefurbo.

La turo Montparnasse (en Montparnasse) kaj la baziliko de la Sankta Koro (en Montmartre), pro sia alteco, ambaŭ konsistigas gravajn gvido-punktojn por la Parizanoj. La baziliko estas eĉ unu el la plej famaj parizaj monumentoj kaj gastigas multnombrajn vizitantojn, kiujn altiras ankaŭ la proksima placo Tertre kun ĝiaj karikaturistoj.

La ponto Aleksandro la 3-a.

Moderna arkitekturo ja troveblas en Parizo, ekzemple kun la centro Georges Pompidou (biblioteko kaj muzeo pri moderna arto el la 1970-aj jaroj) aŭ la gravaj verkoj entreprenitaj de la prezidento François Mitterrand: la Nacia Biblioteko de Francio (en la nova, rapide disvolviĝanta kvartalo Paris Rive Gauche), la operejo Bastille kaj antaŭ ĉio la fama piramido de la Luvro, fare de Ieoh Ming Pei, en la interna korto de la muzeo.

El la Luvro ekas la "historia akso" de Parizo, tio estas rekta linio da monumentoj kaj bulvardoj el la urbocentro direkte al okcidento. La akso komencas per la statuo de Ludoviko la 14-a en la ĉefkorto de la Luvro, daŭriĝas per la ĝardeno Tuileries, la placo de la Konkordo, la avenuo de la Elizeaj Kampoj, kaj finatingas la Triumfan Arkon, centre de la placo Charles de Gaulle. Dum la 1960-aj jaroj, oni plilongigis la akson pli okcidenten, per la konstruado de la negoca kvartalo La Défense, kie situas multaj ĉielskrapantoj kaj la Granda Arko.

La Granda Moskeo de Parizo (france: Grande Mosquée de Paris) estas la plej granda moskeo en Francio kaj la tria plej granda de Eŭropo. Ĝi estis fondita post la unua mondmilito kiel danko al islamaj soldatoj de francaj kolonioj. La moskeo estis konstruita en mudeĥara stilo, kaj ĝia minareto estas 33 metrojn alta. La prezidento Gaston Doumergue ĉeestis ĝian inaŭguron en 1926.

Muzeoj

Parkoj kaj ĝardenoj

Vidu ankaŭ: Listo de parkoj kaj ĝardenoj de Parizo

La parko Montsouris (14-a arondismento)

Du el la plej malnovaj ĝardenoj de Parizo precipe famiĝas. Ĉe la dekstra bordo de la Sejno, la ĝardeno Tuileries estis kreita dum la 16-a jarcento por la samnoma malaperinta palaco, proksime al la Luvro. Ĉe la maldekstra bordo etendiĝas la ĝardeno de Luksemburgio (jardin du Luxembourg), malnovtempe dependaĵo de la kastelo de Maria de Mediĉo. Alia malnova parko estas la ĝardeno de la Plantoj, kiu estis kreita de Guy de La Brosse, la kuracisto de Ludoviko la 13-a, cele al la kultivado de kuracplantoj: ĝi fariĝis la unua publika parko de Parizo.

Plejmulto el la aliaj grandaj parkoj de la ĉefurbo datiĝas de la Dua Imperio: parkoj antaŭe lokitaj ekster Parizo, kiel la parko Montsouris, la parko Buttes-Chaumont aŭ la parko Monceau ĉiuj estas verkoj de Jean-Charles Alphand, inĝeniero de Napoleono la 3-a. Alia grava projekto, plenumita de la prefekto Haussmann, temis pri la plibeligo de la bosko de Boulogne, okcidente de Parizo. La bosko de Vincennes, oriente de la ĉefurbo, spertis saman renovigon kelkajn jarojn poste.

La plej modernaj aldonoj al la pariza ĝardenaro inkludas la parkon de La Villette, kreita dum la 1980-aj jaroj de la arkitekto Bernard Tschumi super la eksaj buĉejoj de Parizo, sed ankaŭ la parkon de Bercy kaj tiun de Belleville dum la 1990-aj jaroj. Eĉ pli freŝdate aperis familiaj aŭ edukaj ĝardenoj periferie de Parizo, laŭlonge de la malnova, ĉirkaŭiranta fervojo Petite Ceinture.

La Promenejo René-Dumont (ankaŭ france Promenade Plantée) estas verda koridoro en la 12-a arondismento de Parizo kiu antaŭe estis fervoja linio.

Tombejoj

Vidu ankaŭ: Listo de tombejoj de Parizo

La tombejo Père-Lachaise (20-a arond.)

Kiam ili estis kreitaj de Napoleono en 1804, la ĉefaj tombejoj de Parizo ankoraŭ situis ĉe la eksteraj limoj de la urbo. Antaŭe, pluraj parizaj preĝejoj posedis siajn proprajn tombejojn, sed oni decidis fermi ilin en 1786 pro nesufiĉa salubreco. Ĉiuj ostorestaĵoj de la paroĥaj tombejoj estis translokitaj en malnovajn subterajn ŝtonminejojn, tiam ekster Parizo, sed hodiaŭ situantaj sub la placo Denfert-Rochereau en la 14-a arondismento. Tiu subsurfaca amastombejo estas konita kiel la "katakomboj de Parizo".

Kvankam la plivastigo de Parizo jam delonge sorbis kaj preterpasis la tombejojn, ili restas tre aprezitaj oazoj da kvieteco meze de tumultema urbo. Multaj eminentuloj en la historio de Francio nun ripozas en la fama tombejo Père-Lachaise. Inter la aliaj gravaj tombejoj lokitaj ene de Parizo, oni povas mencii la tombejon de Montmartre, la tombejon de Montparnasse kaj la tombejon de Passy.

Novaj tombejoj ekster Parizo mem aperis komence de la 20-a jarcento: la plej vastaj estas la pariza tombejo de Saint-Ouen, la pariza tombejo de Pantin, la pariza tombejo de Ivry kaj la pariza tombejo de Bagneux.

Eduka sistemo

Ĉefa universitato pariza estas Sorbono. La Cité internationale universitaire de Paris (en Esperanto: Internacia universitata kvartalo de Parizo) estas la plej granda kampuso en Francio, kiu troviĝas en la 14-a arondismento, en la kvartalo Montsouris/Dareau.

HEC Paris estas eŭropa komerca universitato kun terenoj en Parizo, Jouy-en-Josas kaj Doha. Ĝi estis fondita en la jaro 1881.

La Universitato Paris-Dauphine (Université Paris-Dauphine), la Universitato Panteono-Sorbono kaj la Universitato Paris-Nanterre (Université Paris-Nanterre) estas el la sep universitatoj en Parizo.

École nationale des chartes estas unu el multaj altedukaj institucioj en Parizo.

En esplorado menciindas la Instituto Curie, grava por onkologio, kaj la Académie Nationale de Médecine.

La Akademio de Moralaj kaj Politikaj Sciencoj (france Académie des sciences morales et politiques) estas franca klera societo. Ĝi estis fondita en 1795, malfondita en 1803 kaj restarigita en 1832. Ĝi estas unu el la kvin akademioj de la Instituto de Francio kun sidejo en Parizo.

La Usona Universitato de Parizo (angle The American University of Paris, akronime AUP, france Université américaine de Paris) estas privata (senprofitcela) kaj sendependa akademia institucio situanta en Parizo.

Lernejoj

Aliaj servoj

Transportiloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Transporto en Parizo.

Metroo

Metroo de tipo MP 89
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Metroo de Parizo.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de metrostacioj de Parizo.

La metroo de Parizo entenas 16 liniojn, plejparte subterajn, kaj 213 kilometrojn da vojoj. La metroreto fariĝis unu el la simboloj de la ĉefurbo: kompare kun aliaj internaciaj urbegoj, ĝi montriĝas precipe densa kaj ĝuas tre homogenan arkitekturon influitan de la secesia stilo. La unua linio de la pariza metroo estis konstruita iom antaŭ la Internacia ekspozicio de 1900, kaj estis inaŭgurita iom poste. Sekve, la reto rapide disvolviĝis ene de la komunuma teritorio ĝis la dua mondmilito. Post paŭzo inter 1950 kaj 1970 pro la kreskego de aŭtomobiloj, pluraj ekzistantaj linioj estis plilongigitaj ĝis proksimaj ĉirkaŭurboj. La lasta, senpilota kaj aŭtomata 14-a linio estis inaŭgurita en 1998.

La pariza metroo hodiaŭ veturigas proksimume 4,5 milionojn da vojaĝantoj ĉiutage (1,365 miliardo por la tuta jaro 2005. Ĝi disponas 302 metrostaciojn (entute 383 haltejojn), inter kiuj 62 proponas konektvojojn al aliaj linioj. Koncerne la nombron da vojaĝantoj, la metroo de Parizo estas la kvara plej grava de la tuta mondo, post Moskvo (2,5 miliardoj), Tokio kaj Meksikurbo.

Mapo de Metroo de Parizo

(RATP)

RER

RER de tipo MI 09
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo RER de Francilio.

Buso

Buso 258 de RATP en Nanterre
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Busoj de RATP.

Noctilien

Tramo

Tramo T3a en Porte de Gentilly
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tramtransporto en Parizo.

Trajno

Gare de Lyon en Parizo
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Stacidomoj de Parizo.

Flughavenoj

La urbon servas eĉ tri flughavenoj, kiuj ĉiuj situas en la ĉirkaŭaĵo de la urbo, en la regiono Francilio: nuntempe ĉefe gravas la flughaveno Parizo-Charles-de-Gaulle kaj flughaveno Parizo-Orly, sed la plej malnova, flughaveno de Paris-Le Bourget, formale ankaŭ ankoraŭ funkcias ke krom por flugoj uzatas pro ekspozicioj kaj kiel muzeo.

Sporto

La Stadiono Parko de Princoj, aŭ franclingve Stade Parc des Princes, estas renoma kaj tradicia stadiono en la urbo Parizo: laŭ la stato de somero 2016 ĝi principe povas gastigi 49 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj, sed en internaciaj futbalmatĉoj antaŭvidiĝas maksimume 44 283 spektantoj. La stadiono estis inaŭgurita je la 18-a de julio 1897 kiel velodromo, ekde 1899 ankaŭ uziĝis kiel futbala stadiono, kaj nun estas posedata fare de la futbala klubo Paris Saint-Germain.

En 1968 kaj 2005 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en Parizo.

Kloaka sistemo

Kloako de Parizo.

Parizo disponas pli ol 2.400 kilometrojn da subteraj kloakoj[15], cele al la elĵeto de la rubaj akvoj de la urbo. Plejmulto el tiuj kloakoj ankoraŭ datiĝas de la fino de la 19-a jarcento, kaj rezultas el la streboj de la barono Haussmann kaj de la inĝeniero Eugène Belgrand por plibonigi la – tiam tre malsanigajn – vivkondiĉojn en la ĉefurbo. Seninterrompe prizorgitaj de speciala dungitaro, la kloakoj de Parizo estas administritaj ekde la fino de la 20-a jarcento far komputila, reta sistemo, konita kiel « "G.A.AS.PAR" »[16]: ĝi kontrolas la distribuon de akvo en Parizo, kaj eĉ la elfluokvanton de la Sejno tra la ĉefurbo.

Parizo en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montros al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. Jen kiel ŝi prezentas Parizon per kvar grandaj vidindaĵoj el kiuj nur aludoj al Luvro kaj al Versajlo, dum pli atentaj priskriboj al la Ejfelturo kaj al la Triumfa Arko:

Citaĵo
 
Superŝvebante preter Atomiumo Brusela,
simbolo de l'esploroj en mikrokosmo kaŝita,
ili alvenas baldaŭ al la Pariza ĉefurbo
kaj nun la sciencisto al la nomado parolas:
-Jen staras Ejfelturo, matematike perfekta
konstruo, manifesto de la supera logiko
de homo; ĉio en ĝi plenekvilibre fariĝis.
Jen tie, antaŭ Luvro la Piramido Kristala.
Versajlo, sunimpona, kie paradas alee
kreaĵoj de artistoj, kaj jen la Arko Triumfa,
centro de flama stelo, la dekdupinte radia,
ĉar dekdu avenuojn en stela formo ĝi plektas.[17] 

Esperanto en Parizo

Citaĵo
 La Biblioteko de la Komerca Ĉambro, 16 rue de Chateaubriand, enhavas la Esperanto-bibliotekon de la estinta Centra Oficejo. Antaŭ la Unua Mondmilito Parizo estis kvazaŭ la centro de la Esperantista agado, kie agadis Carlo Bourlet, Théophile Cart, Hippolyte Sebert kaj aliaj, aperis la Revuo kaj Lingvo internacia, funkciis la Centra Oficejo. - La 1O-a UK estus devinta okazi en Parizo, ekde la 2-a de aŭgusto 1914, sed pro la militeksplodo ĝi ne okazis; aliĝis 3739 anoj el 50 landoj. La 24-a UK inter la 30 julio kaj la 6-a de aŭgustro 1932 gastigis 1618 kongresanojn el 36 landoj. En ĝi okazis nuligo de la Helsinki-kontrakto. - En la urbo okazis pluraj internaciaj katolikaj Esperanto-kongresoj, la 1-a en 1910 (fondo de IKUE, la katolika Esperanto-ligo, la 10-a en 1925 (la unua esperantlingva prediko en la katedralo Notre Dame de Paris). 
— Enciklopedio de Esperanto, 1934.

En Parizo, 4bis, strato La Ĉerizejo (Rue de la Cerisaie) en la 4-a arondismento (metroa stacio "Bastille"), staras la sidejo de Espéranto France. Ĉe la adreso 132, boulevard Vincent-Auriol, en la 13-a arondismento, (metroa stacio "Nationale") staras la sidejo de SAT-Amikaro. SAT en 67, avenuo Gambetta, en la 20-a arondismento, havas sian sidejon.

Esperantaj gvidlibroj pri Parizo

  • Foiro de Paris 10-25 de majo 1923. Eld. Foira oficejo, Parizo, 1923. 4 paĝa (16 x 24 cm .)
  • En 1965 aperis esperantlingva Gvidlibro tra Paris, verkita kaj desegnita fare de Juliette Fayot.

Gravuloj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de famuloj mortintaj en Parizo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Proverbo

Ekzistas proverboj pri Parizo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[18]:

  • Citaĵo
     Kion Parizo aplaŭdas, Berlino mallaŭdas. 
  • Citaĵo
     Eĉ en Parizo herbo ne fariĝas cerbo. 
Panoramo de 360 gradoj el la pinto de Eiffel-Turo
Panoramo de 360 gradoj el la pinto de Eiffel-Turo
Panorama vido de la urbocentro de Parizo
Panorama vido de la urbocentro de Parizo

Vidu ankaŭ

Referencoj


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.