Vienne (departemento)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vienne |
Vienne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Nova Akvitanio |
Numero | 86 |
Prefektejo | Poitiers |
Subprefektejoj | Châtellerault Montmorillon |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Bruno Belin |
Prefekto | Marie-Christine Dokhelar |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 439 385 (2021) |
Areo | 6 990 km² |
Loĝdenso | 63 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 19 |
Komunumaroj | 19 |
Komunumoj | 280 |
Vienne [vjɛn] estas franca departemento en la regiono Nova Akvitanio. Ĝia nomo venas de la rivero Vienne.
La departemento entute enhavas 280 komunumojn.
Arondismentoj
[redakti | redakti fonton]La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
Historio
[redakti | redakti fonton]La departemento de Vieno formiĝis en 1790 el partoj de la eks-provincoj de Poitou, Touraine, kaj Berry.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Vieno situas apud la departementoj de Indre-et-Loire norde kaj nordoriente, Indre oriente, Haute-Vienne sudokcidente, Charente sude, Deux-Sèvres okcidente, kaj Maine-et-Loire nordokcidente.
La ĉefriveroj estas Vieno kaj Charente.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La fabrikado de fromaĝo estas grava industrio de Vieno.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo de Saint-Savin sur Gartempe, Monda Kulturheredaĵo de UNESKO, troviĝas en Vienne.
Esperantujo
[redakti | redakti fonton]En la departemento troviĝas la vilaĝo Bouresse, kie troviĝas la esperanto-staĝejo Kvinpetalo.