Praromaniko
La terminoj praromaniko kaj antaŭromaniko ampleksas en la arthistorio la epokojn de la Frua Mezepoko en Eŭropo, proksimume de la 5-a jarcento ĝis la 11-a jarcento. Ĝi karakterizas la epokon respektive la transiron de la malfrua antikvo al la romaniko. La termino uziĝas ĉefe por la arĥitekturo.
Difino
redaktiTradicie kaj memkompreneble arthistorio rigardas epokojn kiel stilepokojn. La artverkadon de la malnovaj epokoj en la greka kultursfero same kiel en la romia imperio oni jam frue (proksimume ekde la renesanco) klasifikis per la termino antikvo. Dum la paso de la lastaj tri jarcentoj la arto de la alta kaj malfrua mezepokoj estis enordigata sub la terminojn romaniko kaj gotiko. La romia antikvo estas sfere kaj tempe interakordigebla kun la Romia Imperio, la romaniko kun la mezepokaj regnoj en Eŭropo. Dum kiam la artoj de la antikvo kaj de la romaniko surbaze de sufiĉe granda nombro da objektoj estis ankoraŭ relative bone kaptebla pro komunaj stilaj karakterizaĵoj same kiel pro tempaj kaj regionaj interrilatoj, la tempospaco intere tamen estas malbone dokumentita. En ĝi okazis la artaj verkoj de kristanaj posteaj regnoj, aparte tiu de la stabila Bizanca Imperio, sed ankaŭ tiu de la lombardoj (lombarda stilo), gotoj kaj vandaloj. Poste en okcidenta Eŭropo formiĝis la franka imperio. Por ties kulturaj atingaĵoj oni uzas analoge al la regantaj dinastioj la stilonomojn merovida kaj karolida kaj poste en la germana kultursfero otida. Tiujn ĉi epokojn oni kunprenas pro la malgranda nombro de konserviĝintaj konstruaĵoj sub la termino antaŭromaniko.
Antaŭromanikaj konstruaĵoj reekprenas antikvajn modelojn, transformas ilin kaj preparas la formojn de la romaniko. Aparte je la konstruado de preĝejoj evoluis novaj formoj, kiuj en romaniko kaj gotiko estis normaĵoj, inter ili ekz. klostro, navokruciĝo, okcidenta alkonstruaĵo, preĝejturoj.
Gravaj antaŭromanikaj konstruaj monumentoj
redaktiOkcident- kaj orientgota arĥitekturo
redakti- Maŭzoleo de Teodoriko la Granda en Raveno
- Baptodomoj en Provenco: Fréjus, Venasque, Riez, Aix-en-Provence
Lombarda arĥitekturo (ĝis 774)
redakti- Santa Maria in Valle/ Cividale del Friuli (ankaŭ nomata Tempietto Longobardo)
- Kapiteloj kaj fragmentoj en Sant'Eusebio kaj Santa Maria delle Cacce en Pavia
- Baptodomo Sankta Johano en Poitiers
- Kripto Sankta Paŭlo en Jouarre
- Baptejo de la preĝejo en Venasque
- Kastelo Broich en Mülheim ĉe Ruhr
- Monaĥejo Reichenau
- Pordegohalo de monaĥejo Lorsch
- Palacokapelo de Akeno
- Orienta alkonstruaĵo de la abatopreĝejo de Corvey
- Preĝejo Sankta Miĥaelo en Fulda
- La preĝejo de Germigny-des-Prés
- Preĝejo Sankta Johano en Majenco
- Preĝejo Sankta Justino en Frankfurt-Höchst
- Eginharda baziliko en Steinbach/Odenwald
- Eginharda baziliko en Seligenstadt
- Navokruciĝa preĝejo en Neustadt ĉe Majno
- Benediktanina Monaĥejo Sankta Johano, Müstair
La mapo de la monaĥejo de Sankt-Galo estas karolida desegno de benediktana ideala monaĥejo, kiu stampis la tutan postean monaĥejan arĥitekturon.
Plej gravaj konstruaĵoj estas:
- Preĝejo Sankta Miĥaelo en Hildesheim
- Abata preĝejo Sankta Ciriako en Gernrode
- Sankta Pantaleono en Kolonjo
- Kripto de la preĝejo Sankta Viperto en Quedlinburg
- Orienta konstruaĵo de la katedralo de Majenco
- Okcidenta alkonstruaĵo de la katedralo de Essen
Asturia antaŭromaniko en Hispanujo
redaktiTemas pri konstruaĵoj de Reĝlando Asturio, kristana postsekva ŝtato de la Okcident-Gota Regno en la norda parto de Hispanujo (718 ĝis 910).
- Preĝejo San Salvador de Valdediós (893) ĉe Villaviciosa
- Palacokapelo Sankta Miĥaelo de Lillo (848) ĉe Oviedo
- Preĝejo Sankta María de' l Naranko (848) ĉe Oviedo
- Preĝejo Santianes de Pravia (inter 774 kaj 783) ĉe Pravia
Malnov-kroata antaŭromaniko
redaktiAnkaŭ en partoj de Kroatujo troviĝas konstruaĵoj de la.
- Preĝejo Sankta Donato en Zadar
- Preĝejo Sankta Kruco je Nin
Vidu ankaŭ
redaktiLiteraturo
redakti- Xavier Barral I Altet: Frühes Mittelalter. Köln 2002.
- Hans Erich Kubach: Romanik. Stutgarto 1986.
- Annett Laube-Rosenpflanzer und Lutz Rosenpflanzer: Kirchen, Klöster, Königshöfe: vorromanische Architektur zwischen Weser und Elbe. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2007, ISBN 3898124991