Mielabelo
Ĉi tiu artikolo temas pri fluganta insekto apartenanta al genro "Apis". Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Abelo (apartigilo). |
Mielabelo (Apis) estas genro de kolonia, flugkapabla insekto el la familio de abeledoj (Apidae) (kiu apartenas al subordo Apokritoj, al ordo Himenopteroj). La abeloj estis jam hejmigitaj en la epoko de la egiptiaj piramid-konstruoj.
Mielabelo | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||||||
Apis andreniformis | ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Kolonio
redaktiLa mielabelo vivas en kolonio, nome abelsvarmo, kiu somere nombras ĝis ĉ 50.000 abelojn. La kolonio konsistas dum la granda parto de la jaro precipe el femaloj: el t.n. reĝino (kiu sole la ovojn demetas — ĝis 2.000 tage) kaj el sterilaj laboristinoj, kiuj la nektaron kolektas kaj prilaboras por ricevi mielon, la larvojn flegas kaj protektas la abelujon. Sed somere ili bredas ĝis ĉirkaŭ 2.000 masklajn abelojn (virabelo).
La reĝino pariĝas kun virabeloj, kiuj mortas post la nupto, ĉar la reĝino forŝiras generilojn de virabelo post transdono de semo. Kiam somere la kvanto de la kolektita mielo malpliiĝas, la virabelojn oni forpelas el la abelujo. La virabeloj estiĝas en partenogenezo el nefekundigitaj ovoloj (ovoj) en la sekvonta printempo.
Nur la nutrado de la larvoj decidas pri tio, kio evoluas el la larvo: reĝino aŭ laboristinoj. La larvo de la estonta reĝino ricevas la plej bonan nutraĵon, la t.n. reĝinan ĵeleon. En majo aperas la novaj reĝinoj, kiuj kun parto de la kolonio elsvarmas por establi novan kolonion (abelbredistoj povas uzi rimedojn por kontroli eliron de svarmoj kaj ankaŭ neebligi ĝin).
La abeloj konstruas ĉelaron el vakso, en kiuj ili bredas siajn idojn kaj deponas la mielon. La mielo estas kolektita el la nektaroj de la floroj aŭ (malpli ofte) el sekreciaĵoj de plantoj.
Poste en siaj mallongaj vivoj la laboristinoj kolektas polenon, kiun ili transportas kiel globojn kungluitajn sur malantaŭaj kruroj (v. foton)
La 80% de la plantoj estas abelpolenataj, kio montras iliajn gravecojn. Krom tio ili estas bredobestoj pro la mieloj kaj vaksoj. La afero pri bredado de abeloj nomiĝas kiel abelbredado, tiuj homoj kiuj profesie okupiĝas pri ĉi tio nomiĝas kiel abelbredistoj. Por la abelbredistoj finiĝas la jaro en aŭgusto, kiam ili bone ennutras la abelojn por ke ili bone travintrumu. Ju pli bone la abelkolonio travintrumas, des pli forta ĝi estas printempe por kolekti la mielon. Dum lastaj jardekoj la mielabelo estas minacata fare de mielakaro. Tiu ĉi parazito estis enportata fare de sciencistoj kaj ĝi respondecas pri formorto de tutaj kolonioj.
Pikilo
redaktiLa pikilo de la abelo estas ekipita per ŝtokoj (ŝpatoj), kiuj ankriĝas en la mola haŭto (ekz de la homo) kaj tiel la pikilo elŝiriĝas el la korpo de la mielabelo, kaŭzante ties morton. (Se la piko atingas alian insekton, la pikilo ne ankriĝas en ties ĥitina surfaco.
Komunikado
redaktiPor la interkomunikado de la abeloj servas la t.n. abela danco (pri tiu temo vidu ankaŭ Karl von Frisch).
Famaj abelbredaj regionoj
redaktiFamas la hungara akacia mielo, kaj en Francio la lavenda mielo en Provenco kaj tiu de kolzo pli norde. Multaj landoj havas siajn famajn abelbredajn regionojn.
Proverbo
redaktiEkzistas proverbo pri abelo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
„ Kiu havas abelojn, havas mielon. ”
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-01-17.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Informo pri mielabeloj (en la germana lingvo)
- Pri Bredado de Abeloj de A.P. Andersen, en katalogo "Erfgoedbib" (LibraryThing)