7-a de majo
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
majo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2025 tagoj |
La 7-a de majo estas la 127-a tago de la jaro (la 128-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 238 tagoj restas.
Je la 7-a de majo okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 351: Omeno: super Jerusalemo laŭdire aperis granda luma kruco, kiun priskribis greka episkopo de la urbo en letero al romia imperiestro Konstancio la 2-a
- 558: Dum tertremo falis kupolo de la templo Hagia Sofia - imperiestro de Bizanca Imperio Justiniano la 1-a ordonis tujan rekonstruon
- 1104: Venko de Turko-Selĝukoj super kristana armeo en batalo de Harran
- 1189: Hamburgo akiris de la germana-romia imperiestro Frederiko la 1-a permeson de sendogana komerco kaj statuson de libera regna urbo
- 1274: Francio: Dua koncilio de Liono komenciĝis
- 1342: Klemento la 6-a iĝis papo
- 1379: En mara batalo de Pula (Istrio) ĝenova ŝiparo venkis la venecian
- 1429: Centjara milito: franca armeo komandata de Johana de Arko rompis la anglan sieĝon de Orléans
- 1463: Francio: incendio detruis Tuluzon
- 1663: Britio: la plej malnova Reĝa Teatro malfermiĝis en Londono
- 1682: Ivano la 5-a iĝis caro de Rusio
- 1718: Luiziano: Nov-Orleano fondiĝis
- 1763: Nordameriko: indiana ribelo de Pontiac (otavoj) kontraŭ la brita regado eksplodis
- 1744: Dekreto de imperiestrino Elizabeto pri nuligo de la mortpuno en la Rusia Imperio
- 1794: Franca revolucio de 1789: Robespiero enkondukis, pere de nacia konvencio, kulton al la Supera Estaĵo
- 1794: Insurekcio de Kościuszko: Tadeusz Kościuszko eldonis Proklamon de Połaniec nuligantan tute (por ribelantoj) aŭ duone servutecon de polaj kamparanoj - lasta leĝo de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj
- 1809: Anekso de Papa Ŝtato: en Vieno franca imperiestro Napoleono Bonaparte asertis, ke papo Pio la 7-a kiel laika reganto ĉesis regi
- 1817: Imperiestro de Japanio Kokaku abdikis favore al sia filo Ninko
- 1824: Teatro ĉe Karintia Portalo: premiero de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven, kun la Odo al Ĝojo, okazis en Vieno
- 1832: Sendependeco de Grekio estis agnoskita de la Traktato de Londono post la greka milito de sendependiĝo kontraŭ Otomana Imperio - Otto la 1-a el Bavario iĝis reĝo de Grekio
- 1842: Rezulte de tertremo apud Haitio kaj kaŭzita de ĝi cunamo ĉirkaŭ 5 mil personoj pereis
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: batalo de Biržai — dum serio de bataloj ribelintoj malvenkis post 3 tagoj (Z. Sierakowski iris al mallibero, litovoj senvolontiĝis, tamen pastro Antoni Mackiewicz rekreis sian taĉmenton)
- 1867: Alfred Nobel ricevis britan patenton pro eltrovita pasintjare dinamito
- 1883: Trikolora flago (blanka-blua-ruĝa) iĝis oficiala flago de Rusio
- 1895: En Sankt-Peterburgo Aleksander Stepanoviĉ Popov montris agadon de radioricevilo de propra konstruo
- 1902: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Genua
- 1904: Usona astronomo Raymond Smith Dugan malkovris asteroidon Montague
- 1907: Carl Hagenbeck malfermis bestoĝardenon en Hamburgo, kie sovaĝaj bestoj estis tenataj ekstere - la Tierpark Hagenbeck fariĝis modelo sen kaĝoj
- Unua mondmilito
- 1915: Germana submarŝipo U-20 sinkigis pasaĝeran ŝipon RMS Lusitania, 1201 personoj pereis, en tio 128 usonanoj, kio kaŭzis eniron de Usono al la milito - inter 774 savitoj estis brita esperantisto Frank Harold Sweet, kiu malgraŭ ĉio ekpartoprenis Britan E-Kongreson; Respubliko Ĉinio konsentis al 13 el la 21 postuloj, etendantaj regadon de Japana Imperio super Manĉurio kaj la ĉina ekonomio
- 1918: Traktato de Bukareŝto finanta partoprenon de Rumanio en la unua mondmilito flanke de Triopa Entento - subskribita ankaŭ de Centraj Potencoj
- 1919: Dua Pola Respubliko: malfermo de la nuna Universitato de Poznano
- 1920: Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko agnoskis sendependecon de Kartvela SSR
- 1920: Soveta-Pola Milito: pola armeo konkeris Kievon - realiĝis parto de la koncepto de Józef Piłsudski por ekesto de sendependa Ukrainio, kiu alianciĝus kun Pollando
- 1921: Mandata Palestino: en tumultoj de Jafo de la 1-a de majo pereis 7 judoj kaj 48 araboj, 163 judoj kaj 73 araboj vundiĝis
- 1923: Dua Pola Respubliko: en Varsovio kreiĝis Instituto pri Esploro de la Plej Nova Historio de Pollando, kiu en 1935 estis alinomita al Instituto J. Piłsudski - la instituto en 1943 estis reaktivigita en Novjorko kaj en 1947 en Londono
- 1927: VARIG, brazila flugkompanio, estis fondita
- 1934: Rusio: Juda Aŭtonoma Provinco estis fondita
- 1934: Apud filipina insulo Palavano oni ektrovis la plej grandan konatan perlon (6,37 kg kaj 23,8 cm) - nomita de islamana trovinto "Perlo de Alaho"
- 1937: Litova vira teamo de korbopilko iĝis eŭropa ĉampiono en Rigo
- 1937: Hispana Enlanda Milito: germana Legio Condor, provizita per biplanaj ĉasaviadiloj Heinkel He 51, alvenis al Hispanio por helpi al la armeo de Francisco Franco
- 1940: Konkordato inter Portugalio kaj Vatikano estis subskribita
- Dua mondmilito
- 1940: Tria Regno: Hitler prokrastis daton de la atako al Okcidenta Eŭropo, fiksitan la 8-an de majo - kion nederlanda armea ataŝeo transdonis al Hago kaj usona generalo informis Bruselon; Britio: tritaga debato komenciĝis en la Ĉambro de komunuloj - rezulte ĉefministro N. Chamberlain estas anstataŭigita de W. Churchill
- 1941: Iraka Fronto: brita garnizono en Gubernio Anbar reĵetis irakajn trupojn, kiuj retiriĝis al Faluĝa apud Eŭfrato; nokte Luftwaffe atakis Liverpool, Birkenhead kaj Hull - rezulte de plurnoktaj aeratakoj oni sinkigis 18 ŝipojn kaj damaĝis 25, je kvarono malaltiĝis kapablo de transŝarĝo en damaĝitaj havenoj
- 1942: rezulte de torturoj mortis la pola generalo Franciszek Białokur; generalo John Vereker iĝis guberniestro de Malto
- 1943: Ribelo de la varsovia geto: germanoj malkovris en Varsovia geto 17 bunkrojn kaj kaptis 1 019 judojn, el kiuj ili surloke murdis 225; Nord-Afrika kampanjo: en Tunizio unuoj de usona armeo eniris al Bizerto; unuoj de brita armeo eniris al Tunizo, proksime francaj taĉmentoj okupis Pont du Fahs
- 1945: Kapitulaco de Germanio: en restadejo de usona generalo D. Eisenhower en Reims generalo Alfred Jodl subskribis senkondiĉan germanan kapitulacon (ekvalidis la 9-an de majo je la 0:01), flanke de la okcidentaj aliancanoj subskribis generalo W. Smith kaj flanke de sovetoj marŝalo G. Ĵukov - la samo ripetiĝis sekvatage en sovetia Berlino; en Luzacio ukrainaj soldatoj atingis Ercmontaron kaj batalis pri Dresdeno, polaj soldatoj alproksimiĝis al Bautzen kaj Olomouc
- 1946: Postmilito: Anton Mussert, estro de la faŝisma movado en Nederlando, kiu kunlaboris kun la nazioj dum la mondmilito, estis ekzekutita; Proceso de rumana marŝalo Ion Antonescu kaj de ekstera ministro Mihai Antonescu komenciĝas en Bukareŝto - mortkondamnitaj kaj ekzekutitaj la 1-an de junio; Pariza Konferenco de la kvar mondpotencoj deklaris restarigon de la ŝtatlimoj de Hungario el 1938
- 1946: Japana entrepreno Sony fondiĝis en Tokio
- 1948: Kongreso de Hago komenciĝis - ĝi komencis ekeston de Konsilio de Eŭropo kaj Eŭropa Movado
- 1954: Unua Hindoĉina Milito: fina malvenko de franca armeo en la batalo de Dien Bien Phu
- 1960: Malvarma milito: Nikita Ĥruŝĉov anoncis, ke Sovetunio arestis usonan piloton Gary Powers, kies aviadilo Lockheed U-2 estis paffaligita 6 tagojn pli frue dum spionado super Uralo; Leonid Breĵnev iĝis gvidanto de Sovetunio; Monda Ŝaka Ĉampionumo: reprezentanto de Sovetunio, latva ŝakisto Miĥail Tal venkis en Moskvo kontraŭ sia samlandano Miĥail Botvinnik, iĝante la oka ŝakmondĉampiono
- 1968: Nokte de la 6-a/7-a de majo super Tatroj trapasis la plej forta vento tipo de feno, kiu atingis rapidecon de ĉirkaŭ 300 km/h
- 1974: En Moskvo biologo kaj disidento Sergej Kovalov kun koleginoj en gazetarkonferenco anoncis ekde nun gvidi la "Kronikon de Aktualaĵoj" - tri novaj numeroj de la kroniko transdoniĝis al eksterlandaj korespondantoj; sep monatojn pli poste li estas mallibera
- 1977: La 22-a Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Londono
- 1977: En Krakovo oni trovis korpon de opozicia studento S. Pyjas, morte batitan de pola sekureca servo
- 1978: Montgrimpisto Reinhold Messner, sen enboteligita oksigeno, eniris Evereston
- 1980: Pola Popola Respubliko: en preĝejo de Podkowa Leśna komenciĝis fastostriko pro solidareco kun fastantaj malliberuloj - al la protesto i.a. aliĝis Jacek Kuroń kaj Kazimierz Świtoń
- 1982: Falklanda milito: paca traktado de UN komenciĝis
- 1984: Moskvo: Andrej Saĥarov estis kaptita sur la strato fare de KGB-agentoj kaj transdonita al psikiatria hospitalo en Niĵnij Novgorod
- 1992: La kvina kaj fina operacia kosmopramo de NASA Endeavour komencis sian unuan mision STS-49
- 1994: La krio, fama pentraĵo de Edvard Munch, estis retrovita post ŝtelo el Nacia Galerio en Oslo, februare de la sama jaro
- 1995: Francio: Jacques Chirac gajnis prezidantan balotadon venkante Lionel Jospin
- 1999: Ekumenismo: unuan fojon post Orienta skismo papo de la katolika eklezio vizitis ortodoksisman ŝtaton - Johano Paŭlo la 2-a komencis viziton en Rumanio
- 1999: Bombado de NATO super Jugoslavio: ĉina ambasadejo bombita en Beogrado
- 1999: Komisiito de la Konsilio de Eŭropo pri homaj rajtoj estis establita.
- 2005: Papo Benedikto la 16-a ekregis sian diocezon en la Baziliko Sankta Johano de Laterano
- 2007: Hebrea Universitato de Jerusalemo informis pri malkovro de la tombo de Herodo la Granda
- 2008: Brian Cowen iĝis ĉefministro de Irlando
- 2008: Dmitrij Medvedev iĝis prezidanto de Rusio
- 2009: Polico en Napier komencis 40-horan sieĝon de la hejmo de iama membro de Nov-Zelanda Armeo, kiu pafis al oficiroj dum la rutina revizio
- 2009: En Prago okazis fonda pintokunveno de Orienta Partnereco kadre de Eŭropa Najbarec-Politiko de Eŭropa Unio
- 2010: Sciencistoj prezentis kompletan skizon de DNA-vicrivelado de la genomo de Neandertala homo, montrante, ke la nuntempa homo havas neandertalajn antaŭulojn
- 2012: Victor Ponta iĝis ĉefministro de Rumanio
- 2012: Vladimir Putin ĵuris por tria oficperiodo kiel prezidanto de Rusio
- 2013: ABBA - la muzeo malfermiĝis en Stokholmo
- 2014: Ĉefministrino de Tajlando Jinglak Ĉinaŭat estis forigita de la posteno fare de Konstitucia Tribunalo
- 2015: Konservisma Partio de la ĉefministro David Cameron gajnis parlamentan voĉdonadon en Britio
- 2016: 20-a Scienca Pikniko pri Sano okazis en Varsovio - kun partopreno de Pola Esperanto-Asocio
- 2020: Wadowice: ĉefepiskopo de Krakovo Marek Jędraszewski inaŭguris komencon de beatigo de la gepatroj de papo Johano Paŭlo la 2-a
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: en Luganska provinco estis bombita lernejo, kie kaŝiĝis ĉ. 90 personoj — post 4-hora estingo de la incendio oni el ruinoj savis 30 personojn; Nigra Maro: apud Serpento-insulo ukrainoj sinkigis 3 ŝipojn, 1 difektis; Mariupolo: el ŝtalfabriko Azovstal eliris laŭ humanitara koridoro pli ol 300 virinoj, infanoj kaj maljunuloj
Naskiĝoj
redakti- 1397: Grandreĝo Seĝong, reĝo de Koreio, proklaminto de la korea alfabeto (m. 1450)
- 1426: Giovanni Pontano, itala humanisto, aŭtoro de filozofiaj kaj astronomiaj traktatoj (m. 1503)
- 1605: Nikono, patriarko de la Rusa Ortodoksa Eklezio (m. 1681)
- 1696: Eleonora Vilhelmina de Anhalt-Köthen, germana nobelino, princino de Saksio-Merseburg kaj dukino de Saksio-Vajmaro (m. 1726)
- 1700: Gerard van Swieten, nederlanda kuracisto de Maria Tereza de Aŭstrio, kontraŭbatalanta la kredon pri vampiroj (m. 1772)
- 1704: Carl Heinrich Graun, germana komponisto kaj kantisto, muzikiginta Te Deum (m. 1759)
- 1711: David Hume, skota filozofo de modernismo kaj empiriismo, ekonomikisto kaj verkisto (m. 1776)
- 1748: Olympe de Gouges, franca dramverkistino, aboliciistino kaj feministino, gilotinigita (m. 1793)
- 1763: Józef Poniatowski, pola generalo en Varsovia Dukejo, marŝalo de Francio (m. 1813)
- 1764: Therese Huber, germana verkistino, edzino de literaturvojaĝisto Georg Forster (m. 1829)
- 1774: Francis Beaufort, kontradmiralo de brita maristaro (m. 1857)
- 1776: Dániel Berzsenyi, hungara poeto kreanta lime de klasikismo kaj romantikismo (m. 1836)
- 1791: Karl Friedrich August Nobbe, germana filologo, lernejestro, pedagogo, akademiano (m. 1878)
- 1812: Robert Browning, angla poeto kaj dram-verkisto, portempa ateisto kaj vegetarano (m. 1889)
- 1827: János Vajda, hungara poeto, migranta aktoro, ĵurnalisto, enestanta en Hungara Antologio (m. 1897)
- 1833: Johannes Brahms, germana komponisto, pianisto kaj dirigento de romantikismo (m. 1897)
- 1840: Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij, rusa komponisto, aŭtoro de operoj, simfonioj kaj baletoj kiel Cignolago kaj Nuksrompilo (m. 1893)
- 1857: Jan Herben, ĉeĥa politikisto, ĵurnalisto, verkisto kaj historiisto, esperantigita kaj eldonita de Esperanto-eldonejo Moraviaj Esperanto-Pioniroj (m. 1936)
- 1861: Rabindranath Tagore, bengala Nobelpremiita verkisto kaj filozofo, komponisto kaj kantaŭtoro de la himno de Barato kaj de Bangladeŝo, tutfakulo (m. 1941)
- 1864: Florence Harriet Hanbury, angla bibliotekistino kaj esperantistino kontribuinta i.a. al Himnaro Esperanta kaj Adoru Kantante (m. 1955)
- 1867: W. Reymont, pola Nobelpremiita verkisto, kies verkojn esperantigis Leono Zamenhof kaj Kazimierz Bein, konata de la popola eposo Kamparanoj kaj filmigita romano La promesita lando (m. 1925)
- 1871: Gyula Károlyi, ĉefministro de Hungario, filo de Tibor Károlyi (m. 1947)
- 1877: S. Rudnicki, pola oficisto el Krakovo, aktivulo pri biciklado, kunorganizanto de UK 1912, UK 1931, UK 1937, kaj UK 1959, honora membro de Pola Esperanto-Asocio, Merita Esperantisto (m. 1972)
- 1882: Willem Elsschot, flandra verkisto kaj poeto, esperantigata de pluraj tradukistoj (m. 1960)
- 1892: Josip Broz Tito, marŝalo de Jugoslavio kontraŭstarinta al stalinismo, kuniniciatinto de la Movado de Nealiancitaj Landoj (m. 1980)
- 1895: István Soós, rumania hungara juristo, urbestro de Oradea (m. 1983)
- 1899: Teodoro Ciresola, itala klasika filologo kaj pedagogo (m. 1978)
- 1901: Ferenc Bizony, hungara sociografo (m. 1943)
- 1901: Gary Cooper, usona aktoro, reĝisoro de la vakera filmo Precize tagmeze (m. 1961)
- 1906: Maryna Zagórska, pola tradukistino de beletro el la rusa, litova, ukraina kaj ĉeĥa lingvoj, kunlaborantino de la Komitato por Defendo de Laboristoj, justulino inter la popoloj (m. 1996)
- 1907: László Szabédi, rumania hungara poeto, lingvisto, kritikisto kaj tradukisto, kunlaboranto de "Rikolto", sinmortiginto (m. 1959)
- 1910: Ferenc Kósa-Huba, rumania hungara ceramikisto, skulptisto, instruisto (m. 1983)
- 1911: Honda Iŝiro, japana aktoro, scenaristo kaj reĝisoro, monstro-kreinto de la japana kino: Godzilo kaj Mosro (m. 1993)
- 1913: Kurt Kauter, germana geologo, verkisto, kunkreinto de paca movado (m. 2002)
- 1916: Albert Somodi, rumania hungara lernolibroverkisto, etnografo (m. nekonata)
- 1919: Eva Perón, argentina aktorino, socia aktivulino, edzino de la prezidanto Juan Domingo Perón (m. 1952)
- 1924: Marjorie Boulton, angla kaj esperantlingva verkistino, membrino de la Akademio de Esperanto, prezidantino de Kat-amikaro kaj ODES (m. 2017)
- 1926: Domokos Vékás, hungara diplomato, ĉefkonsulo en Kluĵo (m. 1995)
- 1931: Miklós Gazdovits, rumania hungara armenologo, verkanta pri armenoj en Transilvanio
- 1931: Gene Wolfe, usona verkisto de sciencfikcio kaj fantasto (m. 2019)
- 1933: Axel Corti, aŭstra reĝisoro kaj ĵurnalisto (m. 1993)
- 1940: István Kocsis, rumania hungara, hungara verkisto
- 1951: Rudolf Wolf, rumania hungara historiisto (m. 2008)
- 1956: Jan Peter Balkenende, ĉefministro de Nederlando
- 1958: Christine Lieberknecht, germana evangelia pastorino kaj politikistino
- 1960: Almudena Grandes, hispana verkistino (m. 2021)
- 1963: István Egri, rumania hungara pentristo
- 1964: István Hiller, hungara politikisto, parlamentano, profesoro pri historio
- 1968: Traci Lords, usona aktorino de pornografiaj filmoj
- 1971: Farkas Király, hungara poeto kaj tradukisto, filo de László Király (poeto)
- 1971: Thomas Piketty, franca ekonomikisto
- 1981: Maria Radner, germana kontralta operkantistino
- 1987: Stela Besenyei-Merger, Hungara esperantistino
Mortoj
redakti- 721: Johano de Beverley, anglosaksa episkopo, posta ĉefepiskopo de Jorko
- 973: Oto la 1-a, unu el Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio (n. 912)
- 1014: Bagrato la 3-a, reĝo de Kartvelio el bagratida dinastio (n. ĉirkaŭ 960)
- 1065: Gizela de Bavario, bavara princino, unua reĝino de Hungario kiel la edzino de Stefano la 1-a, beatigita (n. ĉirkaŭ 985)
- 1205: Ladislao la 3-a, reĝo de Hungario kaj Kroatio (n. ĉirkaŭ 1200)
- 1462: Pasquale Malipiero, doĝo de Venecio (n. 1392)
- 1519: Leonardo da Vinci, itala artisto, arkitekto, anatomo, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero, sciencisto kaj inventisto, tutfakulo, konata de la pentraĵoj Mona Lisa, La Lasta Vespermanĝo, Damo kun ermeno kaj desegnaĵo Vitruvia homo (n. 1452)
- 1523: Franz von Sickingen, germana nobelo, aktivulo de reformacio (n. 1481)
- 1539: Guru Nanak, barata fondinto de sikismo kaj unua guruo, forĵetinta kastojn kaj sation (n. 1469)
- 1617: Jacques Auguste de Thou, franca historiisto kaj politikisto (n. 1553)
- 1667: Johann Jacob Froberger, germana komponisto kaj orgenisto (n. 1616)
- 1682: Fedor Aleksejeviĉ, caro de Rusio (n. 1661)
- 1718: Maria de Modena, reĝino de Anglio, Skotlando kaj Irlando, edzino de Jakobo la 2-a (n. 1658)
- 1744: Joachim Lange, germana teologo (n. 1670)
- 1805: Grafo de Shelburne, ĉefministro de Britio (n. 1737)
- 1825: Antonio Salieri, itala komponisto de klasika muziko, kies vivo iĝis inspirfonto por la filmo Amadeus (n. 1750)
- 1840: Caspar David Friedrich, germana romantikista pentristo kaj pejzaĝisto, konata de La Maro de Glacio kaj Vaganto super Nebulmaro (n. 1774)
- 1852: Matthias Alexander Castrén, finna filologo (n. 1813)
- 1880: Luís Alves de Lima e Silva, pli konata kiel Duko de Kaŝias, brazila militisto kaj politikisto kaj patrono de la brazila armeo (n. 1803)
- 1887: Carl Ferdinand Wilhelm Walther, germana-usona teologo
- 1891: Dániel Gondol, hungara estetikisto, verkisto (n. 1815)
- 1909: Hermann Osthoff, germana filologo kaj lingvisto (n. 1847)
- 1925: Auguste Pavie, franca diplomato kaj esploristo (n. 1847)
- 1940: George Lansbury, brita socialista politikisto (n. 1859)
- 1941: James Frazer, skota kultura antropologo, filologo, historiisto, aŭtoro de monografio pri religio kaj mitologio (n. 1854)
- 1942: Felix Weingartner, aŭstria dirigento, komponisto kaj pianisto, instruisto de Andrzej Panufnik (n. 1863)
- 1945: Franz Langheinrich, germana poeto
- 1950: Gábor Ditrói, hungara kuracisto, oftalmologo, profesoro (n. 1903)
- 1956: Josef Hoffmann, aŭstra arkitekto kaj desegnisto, kunfondinto de Viena secesio (n. 1870)
- 1961: Evža Faulhaber-Čiškovská, ĉeĥa esperantistino, edzino de Frits Faulhaber, estrarano de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj, redaktinta infanrevuon "La Vojo" (n. 1885)
- 1963: René Fülöp-Miller, hungara verkisto kaj sociologo, aŭtoro de la libro Lenin kaj Gandhi (n. 1891)
- 1966: Stanisław Jerzy Lec, pola poeto kaj satiristo (n. 1909)
- 1975: Gyula Háy, hungara verkisto kaj tradukisto, ricevinto de la premio Kossuth (n. 1900)
- 1977: Stanisław Pyjas, pola studento pri filologio kaj filozofio, opoziciisto, kunlaboranto de la Komitato por Defendo de Laboristoj (n. 1953)
- 1982: Elek Sövér, hungara pentristo kaj grafikisto (n. 1937)
- 1983: József Romhányi, hungara poeto, tradukisto (n. 1921)
- 1994: Eszter Domokos, hungara verkistino, raportistino de "Junlaboristo" (n. 1941)
- 2000: Douglas Fairbanks Jr., usona filma kaj televida aktoro, filo de Douglas Fairbanks, edzo de Joan Crawford (n. 1909)
- 2003: Nemere Kovács, rumania hungara lingvistino, redaktorino, edzo de Magda József Kovács (m. 1942)
- 2008: János Zerkula, hungara popolmuzikisto, violonisto (n. 1927)
- 2012: Georgi Lozanov, bulgara psikologo kaj neŭrologo, konata de sugestopedio (n. 1926)
- 2012: Michaela Zelzer, aŭstra klasika filologino
- 2019: Václav Postránecký, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj pedagogo (n. 1943)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Festoj kaj rememoroj en Romkatolika Eklezio:
- Gizela de Bavario, unua hungara reĝino, beatigita
- Pollando: Maria de Leżajsk - fiksita en 1981 de la papo Johano Paŭlo la 2-a
- Rusio: Tago de Radio
La 7-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.