21-a de novembro
dato
(Alidirektita el 21an de novembro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 21-a de novembro estas la 325-a tago de la jaro (la 326-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 40 tagoj restas.
Je la 21-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 235: Antero iĝis papo
- 533: Romia juro de Justiniano la 1-a parte publikiĝis
- 1344: Hradčany (Prago): Johano de Luksemburgio metis angulŝtonon por Katedralo de sankta Vito en Praga burgo
- 1347: Karolo la 4-a fondis en Prago monaĥejon de benediktanoj, kiuj uzis la slavan lingvaron en la kulto - nomata Emaus-monaĥejo
- 1386: Timuraj invadoj de Kartvelio: turk-mongola reganto Timur invadis Tbilisi devigante reĝon de Kartvelio konverti al islamo
- 1620: Velŝipo Mayflower albordiĝis al Masaĉuseco - komenco de angla koloniigo de Nov-Anglio
- 1676: Dana astronomo Ole Rømer prezentis sian malkovron de "lumohezito"
- 1759: Sepjara milito: granda venko de aŭstra armeo super la prusa en la batalo de Maxen
- 1789: Norda Karolino fariĝis la 12-a ŝtato de Usono
- 1806: Napoleono Bonaparte dekretis Kontinentan Blokadon de Unuiĝinta Reĝlando
- 1831: Liono: unua ribelo de la Kanusoj eksplodis
- 1849: Kontraŭhungara ribelo en Slovakio fiaskis
- 1863: Januara ribelo kontraŭ la Rusia Imperio: en Siedlce estis publike pendumita ribelanto kaj civila estro de Podlaĥia provinco Władysław Rawicz
- 1877: Thomas Edison anoncis inventon de fonografo
- 1894: Unua ĉina-japana milito: japanoj konkeris Luŝun kaj masakris ties loĝantaron
- 1902: En Kolombio finiĝis 1000-taga interna milito, venko de konservuloj, ĉ. 100 000 viktimoj
- 1905: Albert Einstein publikigis artikolon en la revuo "Annalen der Physik", kiu kondukis al ekvacio inter energio kaj maso: E = mc²
- 1910: Preĝejo al Sankta Simono Zeloto kaj Sankta Helena de Konstantinopolo estis konsekrita en Minsko
- 1914: Unua Mondmilito: okcidente de Wolbrom Polaj Legioj finis dusemajnan batalon kontraŭ rusaj taĉmentoj
- 1916: Karolo la 1-a iĝis imperiestro de Aŭstrio; Unua Mondmilito: pasaĝera vaporŝipo HMHS Britannic (ĝemela ŝipo de RMS Titanic) sinkis sur Egea maro post kunpuŝo kun mara mino, kiu eksplodigante mortigis 30 personojn
- 1918: Dua Pola Respubliko konkeris Lvovon; registaro de Okcidenta Ukraina Popola Respubliko translokiĝis al aliaj urboj Ternopilo, kaj poste al Ivano-Frankivsk; Flago de Estonio oficialiĝis kaj Estonaj Aerfortoj formiĝis
- 1919: Latva milito de sendependeco: latva armeo liberigis Jelgavan de Bermontianoj; Supera Konsilio de la Konferenco de Parizo proponis al Pollando 25-jaran mandaton, sed sub kontrolo de la Ligo de Nacioj, super t.n. Orienta Galicio (orienta parto de la aŭstra aneksaĵo) - la polaj regopovoj forĵetis la proponon
- 1920: Ribelo de Sluck komenciĝis — la urba konsilio publikigis deklaracion alvokante kamparanojn batali ene de etnaj limoj por la sendependa Belorusio; Irlanda Milito de Sendependeco: "sanga dimanĉo" en Dublino - pro ordono de M.Collins ekzekuti britajn agentojn, brita helpa kvazaŭmilitistaro Black and Tans masakris dum matĉo ludantojn kaj spektantojn en Croke Park/Páirc an Chrócaigh; dum ukraina-soveta milito soldatoj de la armeo de Ukraina Popola Respubliko estis forpelitaj al Pollando kaj tie internigitaj (20-21-a de novembro) post trapaso de la rivero Zbruĉ
- 1921: Volinio: bolŝevikoj pafmortigis apud la vilaĝo Bazaro 359 kaptitajn ukrainajn soldatojn, partoprenantojn de la Dua Vintra Kampanjo; Georgo la 5-a proklamis blazonon de Kanado
- 1931: Premiero de la usona filmo Frankenŝtejno; Usona telekomunikada entrepreno AT&T enkondukis unuan en la mondo telekson
- 1934: 17-jara Ella Fitzgerald unuan fojon aperis publike
- 1937: Dua Pola Respubliko: en Vilno kunsidis Pola Militista Organizaĵo, kiun partoprenis 15 000 membroj, speciala gasto estis marŝalo Edward Rydz-Śmigły
- 1939: Dua Mondmilito: Germanio, interkonsente kun Slovakio, cedis al ĝi 586 km² (en Spiŝo kaj Oravio) de la okupata pola teritorio
- 1940: Greka Armeo, post ofensivaj operacoj liberigis Leskoviki (Provinco Korçë) kaj Korçë okupante najbarajn montojn
- 1941: En Londono finiĝis konferenco de 9 ŝtatoj, okupataj de Tria Regno, dediĉita al dokumentado de krimoj farataj de germanoj sur la konkeritaj teritorioj; en la greka golfo Navarino (Piloso) pola submarŝipo ORP "Sokół" (Falko) sinkigis italan kontraŭtorpedoŝipon Ascari
- 1942: Orienta Fronto: apud Stalingrado sovetaj trupoj disvolvis agadon por ĉirkaŭigi la malamikon
- 1943: marŝalo Albert Kesselring, komandanto de Armea Grupo "C", iĝis ĉefkomandanto de la germanaj Armitaj fortoj en Italio
- 1944: usona 8-a Aviada Armeo atakis Hamburgon kaj Leuna; Okcidenta Fronto: francaj taĉmentoj liberigis Mulhouse, Belfort, kaj direkte al Strasburgo trabatis vojon al malaltebenaĵo de Alzaco, usona divizio konkeris Sarrebourg; Itala Fronto: Dua Pola Korpuso komencis atakon al du montoj sude de Faenza (Montefortino)
- 1945: Gvatemalo iĝis membro de Unuiĝintaj Nacioj
- 1946: Premiero de la usona filmo La plej bonaj jaroj de niaj vivoj, pri tri soldatoj restarigintaj siajn vivojn rekte post la milito
- 1947: Pollando: Reaktivigo de Nacia Parko Białowieża
- 1952: Pollando: Sejmo de Pola Popola Respubliko establis la registaron de Bolesław Bierut
- 1953: Muzeo pri Natura Historio de Londono konfirmis sciencan mistifikon pri homedo el East Sussex
- 1955: CENTO: Turkio, Irano kaj Irako kun partopreno de Pakistano kaj Britio establis Bagdadan Pakton
- 1956: Hungaraj insurekcianoj Imre Nagy kaj liaj kunuloj estis forveturigitaj al vilaĝo Snagov (distrikto Ilfov) en Rumanio; hungara Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto malhelpis formadon de Nacia Laborista Konsilio
- 1962: Israelo: urbo Arad fondiĝis; Popola Liberiga Armeo deklaris batalhalton - Ĉin-barata Milito finiĝis
- 1963: Dua Vatikana Koncilio: Oni oficiale permesis uzi naciajn lingvojn anstataŭ latino en katolikaj mesoj
- 1964: Malfermo de la rekonstruita Erzsébet-ponto en Budapeŝto; en Novjorko oni malfermis Ponton Verrazano-Narrows; Dua Vatikana Koncilio: Dogma konstitucio pri la katolika eklezio Lumen Gentium voĉdoniĝis; dekretoj Orientalium Ecclesiarum pri Orientaj katolikaj eklezioj kaj Unitatis Redintegratio estis adoptitaj
- 1969: Oni establis unuan mallokan reton ARPANET
- 1970: Portugala guberniestro de Gvineo Bisaŭa komencis operacon Verda Maro
- 1976: Premiero de la usona filmo Rocky, verkita kaj aktorita de Sylvester Stallone
- 1977: Dio defendu Nov-Zelandon iĝis la dua nacia himno de Nov-Zelando, aldone al Dio protektu la Reĝinon, kiu validas de 1840
- 1990: Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo: Pintokunsido de Parizo - subskribo de la Traktato de Parizo post la fino de malvarma milito kaj disiĝo de Eŭropo, 34 eŭropaj kaj nordamerikaj ŝtatoj interkonsentis por demokrata, leĝbazita kaj liberanima paco en Eŭropo; en Japanio lanĉiĝis ludkonzolo Super Nintendo
- 1991: Boutros Boutros-Ghali iĝis Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj
- 1992: Nord-Makedonio: Unua Kongreso de Ligo por Demokratio okazis en Skopjo
- 1995: Oni negocis Interkonsenton de Dayton, finanta internan militon en eksa Jugoslavio
- 1996: Okazis demonstracioj por daŭrigo de funkciado de radio stacio 101 en Zagrebo, Kroatio
- 1997: Pola Popola Respubliko: oni senkulpigis ĉiujn akuzitojn en la unua proceso de milicanoj partoprenantajn masakron de ministoj el Terkarba Minejo „Wujek” en Katowice (9 personoj estis pafmortigitaj)
- 2002: Viktor Janukoviĉ iĝis ĉefministro de Ukrainio; NATO invitis al membreco Bulgarion, Estonion, Latvion, Litovion, Rumanion, Slovakion kaj Slovenion; Monda Tago de Filozofio unuafoje celebrata - festata laŭ iniciato de Unesko la trian ĵaŭdon de novembro
- 2004: Oranĝa Revolucio: Viktor Janukoviĉ estis anocita venkinto de prezidenta baloto en Ukrainio - komenco de protestoj pro balotaj neregulaĵoj komenciĝis en Kievo (post 12 tagoj la balotrezultoj estis deklaritaj malvalidaj kaj okazis novaj elektoj); Klubo de Parizo pardonis al Irako 80% de la ekstera ŝuldo (ĉirkaŭ 100 miliardoj USD)
- 2005: Ĉefministro de Israelo fondis politikan partion - Kadima
- 2006: En Francio oni subskribis interkonsenton pri konstruo de nova eksperimenta reaktoro ITER; en Nepalo oni subskribis interkonsenton pri fino de la 10-jara enlanda milito; en pola karbo-mino "Halemba" en Ruda Śląska eksplodis metano - 23 ministoj pereis
- 2008: Unuafoje en Interreto aperis unu el la plej danĝeraj komputvirusoj - Conficker
- 2009: Katastrofo: eksplodo de ĉina karbominejo en Hejlongĝjango mortigis 108 ministojn
- 2010: Oficanta prezidento Blaise Compaoré la kvaran fojon gajnis prezidentan balotadon en Burkino
- 2011: Monumento al Ronald Reagan en Varsovio estis inaŭgurita de Lech Wałęsa
- 2013: Eŭromajdano: prezidento de Ukrainio Viktor Janukoviĉ prokrastis subskribon de traktato pri eŭropa integrado, kio kaŭzis protestojn
- 2015: Registaro de Belgio altrudis kvartagan sekurecan blokadon en Bruselo surbaze de informoj pri eblaj terorismaj atakoj
- 2017: Robert Mugabe cedis sian postenon kiel longtempa prezidento de Zimbabvo; Indonezio: unua de 1964 erupcio de la Monto Agung komenciĝis sur insulo Balio
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: dum Parlamenta Asembleo de NATO en Madrido Pedro Sanchez anoncis ke novembre en Toledo ekfunkcios centro por instruado de ukrainaj soldatoj kaj al Ukrainio alvenos policanoj, kiuj helpos enketadon pri militkrimoj faritaj de rusiaj soldatoj; Norvegio kaj Luksemburgo anoncis aldonan helpon al Ukrainio; Francio anoncis kroman helpon al Moldavio
Naskiĝoj
redakti- 1643: René Robert Cavelier de La Salle, franca vojaĝisto, esploristo de Nordameriko (m. 1687)
- 1656: Philipp Wilhelm von Boineburg, germana diakono, diplomato kaj politikisto (m. 1717)
- 1694: Voltaire, franca verkisto, historiisto kaj filozofo (m. 1778)
- 1713: Johann Friedrich Böhler, germana pentristo, skulptisto kaj desegnisto (m. 1784)
- 1718: István Hatvani, hungara matematikisto, kuracisto, pastro, astronomo, kemiisto kaj profesoro (m. 1786)
- 1760: Wilhelm Ernst Christian Huschke, germana kuracisto (m. 1828)
- 1768: Friedrich Schleiermacher, germana evangelia filozofo, teologo, filologo kaj tradukisto (m. 1834)
- 1773: Charles Antoine Houdar de La Motte, franca infanterikolonelo (m. 1806)
- 1787: Samuel Cunard, kanada-brita komercisto kaj ŝipposedanto (m. 1865)
- 1790: Pál Beregszászi Nagy, hungara arkitekto-inĝeniero, profesoro, inspektoro, geodeziisto (m. 1865)
- 1804: Wilhelm Waiblinger, germana poeto (m. 1830)
- 1824: Theodor Richter, germana kemiisto, kunmalkovrinto de indio (m. 1898)
- 1851: László Réthy, hungara etnografo kaj numismatikisto (m. 1914)
- 1852: Francisco Tárrega, hispana komponisto kaj gitaristo (m. 1909)
- 1854: Benedikto la 15-a, papo (m. 1922)
- 1867: Vladimiro Ipatiefo, usona militisto kaj kemiisto esplorinta katalizon de hidrokarbonidoj (m. 1952)
- 1870: Alexander Berkman, usona, rusia anarkiisto kaj verkisto (m. 1936)
- 1873: Sergiusz Rudkowski, pola karaima poeto, poligloto, aginta favore al revivigo de la karaima lingvo (m. 1944)
- 1880: Václav Čánský, ĉeĥa esperantisto (m. nekonata)
- 1882: Gioacchino Laurenti, itala instruisto kaj esperantisto, oficisto ĉe la itala senato (m. 1955)
- 1884: Lajos Nagy, hungara eklezia verkisto (m. 1949)
- 1887: Joseph Mary Plunkett, irlanda esperantisto kaj ribelanto en la Paska Ribelo (m. 1916)
- 1893: Pranciškus Ramanauskas, litova romkatolika helpepiskopo kaj akademiano (m. 1959)
- 1898: René Magritte, belga pentristo (m. 1967)
- 1900: András Tassy, hungara aktoro (m. 1963)
- 1902: Isaac Bashevis Singer, pola-usona verkisto Nobelpremiita (m. 1991)
- 1904: Coleman Hawkins, usona ĵazmuzikisto (m. 1969)
- 1914: Henri Laborit, franca biologo kaj filozofo (m. 1995)
- 1916: Győző Csorba, hungara poeto kaj tradukisto (m. 1995)
- 1924: István Balogh, hungara dizajngrafikisto (m. 2016)
- 1924: Ferenc Taar, hungara teatrestro, dramverkisto (m. 2014)
- 1941: Julio Anguita, hispana politikisto, Ĝenerala sekretario de la Komunista Partio de Hispanio (m. 2020)
- 1941: László Gergely, rumania hungara pedagogo, redaktoro
- 1945: Ádám Baróthy, rumania hungara skulptisto
- 1945: Goldie Hawn, usona aktorino, reĝisoro kaj filmproduktisto
- 1947: István Várvédő, rumania hungara skulptisto
- 1947: Alcione, brazila kantistino kaj komponistino
- 1948: Michel Sulaiman, prezidento de Libano
- 1951: Zoltán Nyíri, rumania hungara pentristo
- 1956: Wanda Nowicka, pola parlamentanino kaj feministino
- 1963: Nicollette Sheridan, angla aktorino
- 1965: Björk, islanda kantistino, kantaŭtorino, komponistino, aktorino
- 1966: Zhai Zhigang, ĉina kosmonaŭto
- 1968: Melinda Sebestyén, rumania hungara aktorino
- 1977: Tobias Sammet, germana muzikisto, kantisto kaj basgitaristo
- 1978: Lucía Jiménez, hispana aktorino
- 1984: Emil Buzan, rumania hungara grafikisto, pentristo
Mortoj
redakti- 496: Gelasio la 1-a, papo, sanktulo
- 1555: Georgius Agricola, germana kuracisto kaj sciencisto, "patro pri mineralogio" (n. 1494)
- 1579: Thomas Gresham, angla komercisto, fondinto de Reĝa Borso de Londono (n. ĉirkaŭ 1519)
- 1584: Francisco Torres, hispana teologo, tradukisto kaj jezuito (n. 1509)
- 1647: György Jakusics, hungara pastro, episkopo, preposto, kanoniko kaj diplomato (n. 1609)
- 1652: Jan Brożek, pola katolika animzorganto, matematikisto, astronomo, muzikisto, parolisto, kuracisto (n. 1585)
- 1695: Henry Purcell, angla komponisto (n. 1659)
- 1746: Gottlob Friedrich Wilhelm Juncker, germana kaj ruslanda historiisto kaj verkisto (n. 1705)
- 1811: Heinrich von Kleist, prusa poeto kaj beletristo (n. 1777)
- 1830: Jan Śniadecki, pola filozofo, matematikisto, astronomo, geografo, poeto, teoriulo pri lingvoj kaj literatura kristikisto (n. 1756)
- 1830: Karolo Kisfaludy, hungara poeto, dramverkisto kaj pentristo (n. 1788)
- 1844: Ivan Krilov, rusa poeto, dramisto, fabelisto, enestanta en Serio Oriento-Okcidento (n. 1769)
- 1845: Carl Christian Friedrich Glenck, germana entreprenisto (n. 1779)
- 1870: Karel Jaromír Erben, ĉeĥa poeto kaj historiisto, enestanta en Ĉeĥoslovaka antologio (n. 1811)
- 1874: Mariano Fortuny, hispana pentristo (n. 1838)
- 1909: Peder Severin Krøyer, dana pentristo (n. 1851)
- 1916: Francisko Jozefo la 1-a, imperiestro de Aŭstrio-Hungario (n. 1830)
- 1922: Ricardo Flores Magón, meksika ĵurnalisto kaj anarkiisto, partoprenanto de Meksika Revolucio (n. 1874)
- 1932: Theodor von Grienberger, aŭstra filologo (n. 1855)
- 1942: Leopold von Berchtold, aŭstria diplomato (m. 1863)
- 1942: Einar Lönnberg, sveda zoologo kaj medikonservadisto (n. 1865)
- 1944: Joseph Caillaux, ĉefministro de Francio (n. 1863)
- 1948: Béla Miklós Dálnoki, hungara nobelo kaj oficiro, prezidanto de Provizora Nacia Kabineto, ĉefministro (n. 1890)
- 1954: Hermann E. Sieger, germana filatelisto kaj entreprenisto (n. 1902)
- 1962: Władysław Pobóg-Malinowski, pola leŭtenanto, historiisto kaj verkisto (n. 1899)
- 1962: Abdus Salam, pakistana Nobelpremiita teoria fizikisto pri elektromagnetismo kaj malforta nuklea forto (n. 1926)
- 1970: Chandrasekhara Venkata Raman, barata Nobelpremiita fizikisto (n. 1888)
- 1971: Jan Filip, ĉeĥa sacerdoto, doktoro de teologio, profesoro, poligloto, verkisto, tradukisto kaj Esperanto-vortaristo (n. 1911)
- 1989: Zoltán Szepsy, rumania hungara apotekisto, lokhistoriisto (n. 1910)
- 1992: Kaysone Phomvihane, ĉefministro kaj prezidento de Laoso (n. 1920)
- 2000: Emil Zátopek, ĉeĥa atleto (n. 1922)
- 2003: Michel van Esbroeck, belga jezuito, orientalisto, spertulo pri hagiografio (n. 1934)
- 2006: Hassan Gouled Aptidon, ĉefministro kaj prezidento de Ĝibutio (n. 1916)
- 2006: Pierre Gemayel, libana parlamentano, murdita (n. 1972)
- 2007: Fernando Fernán Gómez, hispana verkisto, aktoro, reĝisoro (n. 1921)
- 2010: Sándor Dali, hungara ĵurnalisto, redaktoro (n. 1930)
- 2010: Katalin Metz, hungara ĵurnalistino, kritikistino (n. 1938)
- 2011: Anne McCaffrey, usona verkistino de sciencfikcio, unua virino ricevinta premion Hugo (n. 1926)
- 2013: Bernard Parmegiani, franca komponisto de elektroakustika muziko (n. 1927)
- 2019: Gugu Liberato, brazila televida prezentisto, aktoro kaj kantisto (n. 1959)
- 2022: Kálmán Mészöly, hungara futbalisto, trejnisto, tornisto (n. 1941)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- tago de la pacokontrakto de Dayton (1995), nacia tago (ĝis nun) en Bosnio kaj Hercegovino, pliaj tagoj estas la 1-a de marto kaj la 25-a de novembro.
- Ukrainio: Tago de digno kaj libereco, fiksita en 2014 por memorigi Oranĝan Revolucion kaj t.n. Revolucion de digno
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Entempligo, papo Gelasio la 1-a, kaj sankta Kadoko, kimra monaĥo
La 21-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.