Podlaĥia provinco
Podlaĥia Provinco (pole Województwo podlaskie) estas unu el la 16 vojevodioj (provincoj) de Pollando. Ĝi situas en la nord-orienta parto de la lando, en la geografia centro de Eŭropo.
Podlaĥia provinco | |||
---|---|---|---|
Vojevodio | |||
Flago | Blazono | ||
Provincoj de Pollando [+] | |||
Lando | Pollando | ||
Koordinatoj | 53° N, 23° O (mapo)53.26721944444422.931938888889Koordinatoj: 53° N, 23° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Bjalistoko | ||
- koordinatoj | 53° N, 23° O (mapo)53.26721944444422.931938888889Koordinatoj: 53° N, 23° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 20 180 km² (2 018 000 ha) [+] | ||
Areo | 20 180 km² (2 018 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 193 348 [+] (30-a de junio 2014) | ||
Denseco | 59,14 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Jacek Brzozowski | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | PL-20 | ||
Podlaĥia provinco | |||
Vikimedia Komunejo: Podlaskie Voivodeship [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Ĝi najbaras kun la Mazovia Provinco okcidente, kun la Varmia-Mazuria Provinco nordokcidente, kun la Lublina Provinco sude, kun Belorusio oriente, kun Litovio nordoriente, kaj kun la Kaliningrada Provinco (Rusio) norde.
La nocioj Podlaĥio kaj Podlaĥia Provinco ne estas samsignifaj. La partoj centra kaj suda de la provinco troviĝas en historia Podlaĥio, la norda - en Suvalkio, la okcidenta - en Mazovio k.a. Cetere, partoj de Podlaĥio troviĝas ankaŭ en la Lublina Provinco.
Ĝi havas 20 180 km² kaj ĉirkaŭ 1 200 000 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Bjalistoko.
La blazono de Podlaĥia Provinco montras supre la aglon de Pollando kaj malsupre la rajdantan kavaliron Vytis kiu estas la simbolo de Litovio. Aparte la oriento de la provinco, kiu historie apartenas al la etnografia regiono Suvalkio de Litovio, estis dum la mezepoko dulingva, pola kaj litova.
Urboj
redaktiEn la provinco troviĝas 39 urboj, inter kiuj tri (Białystok, Suwałki kaj Łomża) estas samtempe distriktoj. La urboj estas sube listigitaj laŭ la loĝantonombroj (la datumoj de la 31-a de decembro 2005):
- Białystok – 294.830 (102 km²)
- Suwałki – 69.268 (65,50 km²)
- Łomża – 63.819 (32,71 km²)
- Augustów – 29.971 (80,93 km²)
- Bielsk Podlaski - 27.787 (26,88 km²)
- Zambrów – 22.782 (19,02 km²)
- Grajewo – 22.718 (18,93 km²)
- Hajnówka – 22.159 (21,29 km²)
- Sokółka – 18.945 (18,61 km²)
- Łapy – 16.611 (11,90 km²)
- Siemiatycze – 15.178 (36,25 km²)
- Kolno – 10.772 (25,08 km²)
- Mońki – 10.461 (7,66 km²)
- Czarna Białostocka – 9.611 (14,28 km²)
- Wysokie Mazowieckie – 9.279 (15,24 km²)
- Wasilków – 8.872 (28,15 km²)
- Dąbrowa Białostocka – 6.165 (22,64 km²)
- Sejny – 5.971 (4,49 km²)
- Choroszcz – 5.424 (16,79 km²)
- Ciechanowiec – 4.923 (26,01 km²)
- Supraśl – 4.554 (5,68 km²)
- Brańsk – 3.800 (32,43 km²)
- Michałowo - 3.621 (2,15 km²)
- Szczuczyn – 3.576 (13,23 km²)
- Knyszyn – 2.851 (23,68 km²)
- Krynki - 2.709 (3,85 km²)
- Lipsk – 2.500 (4,97 km²)
- Stawiski – 2.455 (13,28 km²)
- Zabłudów – 2.396 (14,30 km²)
- Szepietowo - 2.371 (1,96 km²)
- Suchowola – 2.255 (25,95 km²)
- Drohiczyn – 2.092 (15,68 km²)
- Nowogród – 2.014 (20,55 km²)
- Jedwabne – 1.908 (11,47 km²)
- Tykocin – 1.906 (28,96 km²)
- Goniądz – 1.903 (4,28 km²)
- Rajgród – 1.677 (35,18 km²)
- Kleszczele – 1.438 (46,71 km²)
- Suraż – 980 (33,86 km²)
Geografiaj elementoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiBibliografio
redakti- Województwo podlaskie. Historia gospodarcza. Podlaskie region - History of Economy, "Promocja" Sp. z o.o. Bydgoszcz 2016, p. 176 ISBN 978-83-61204-34-3
Eksteraj ligiloj
redakti- La oficiala podlaĥia informa TTT-paĝaro en Esperanto Arkivigite je 2006-11-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Portal Ciekawe Podlasie – populariga servo pri Podlaĥio prezentanta fotojn kaj priskribojn de valoraj objektoj de la regiono