Index/eo
26-a ĝis 28-a de aŭgusto 2009
La alvoko al partopreno publikiĝis! Bonvenon al la oficiala paĝo de Vikimanio 2009 aŭ angle Wikimania 2009, la 5-a internacia konferenco de la vikimedia fondaĵo, kiu okazas inter la 26-a kaj 28-a de aŭgusto 2009 en Bonaero, Argentino. Temas pri la unua tiaspeca kunveno, en kiu uzatas ankaŭ la hispana lingvo, kaj la unua en la suda hemisfero de la tero. Laŭ la spirito de plurlingveco, la konferenca programo estos dulingva en la hispana kaj angla, inkluzive de simultana traduka servo por la cxefa tema trako. La kunvenejo estos la # Centro Cultural General San Martín (Ĝenerala Kultura Centro San Martín, CCGSM),la plej grava kongresejo en Argentino, kiu situas en la turisma centro de Bonaero. Vikimanio estas ĉiujara konferencoj por kunlaborantoj de ĉvikimediaj projektoj. Ĝi ebligas al la vikimedia komunumo kaj al la larĝa publiko dividi liberan sciaron kaj partopreni en tutmonde kunlaborantaj projektoj. La antaŭaj konferencoj estis en Frankfurto ĉe Majno (Germanio), Bostono (Usono), Tajpeo (Tajvano) kaj Aleksandrio (Egiptio). En la kunveno de 2009 partoprenos signifaj reprezentantoj de la vikimedia projektaro kaj de la libera kulturo, kun specifa akcento pri la akademia aspekto de la projektaro. Kiel ĉiuj vikiaj projektoj (ankaŭ tiu-ĉi paĝo estas vikio) ankaux tiu-ĉi estas en konstanta evoluo. La ekzistaj informoj daŭre ampleksiĝas kaj pliboniĝas, ju pli proksimiĝas la evento. Volontuloj laboras pri la kreo de la plej gravaj informoj en la ĉefaj ĉapitroj. Aparte indas ripete rerigardi la konferencan horaron. Ĉu demandoj pri la dulingveco de la konferenco? Vidu klarigojn en la paĝo pri oftaj demandoj. |