Przejdź do zawartości

Wikisłownikarz:Vespertviro10000/sample

Z Wikisłownika – wolnego słownika wielojęzycznego

Birdoj (Aves) estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 ĝis 10 mil vivantaj specioj; je tio ĝi estas la plej multnombra (laŭ specioj) klaso inter tetrapodaj vertebruloj. La preciza nombro da specioj, kiuj apartenas al la klaso de birdoj, dependas de sistemo de nomenklaturo. La scienco, kiu pristudas birdojn, estas nomata ornitologio.

La birdoj loĝas en ĉiuj teraj biomoj kaj ankaŭ en ĉiuj oceanoj. La birdaj kutimaroj estas diversaj kaj elstaraj kiel pro la reproduktado, manĝomaniero, idomanĝigado, migradoj, nestokonstruo kaj tendenco al asociigo laŭ birdaroj.

La birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), korpon kovritan per plumaro, bekon anstataŭ buŝo, endotermikon (varman sangon), kaj siajn idojn la birdo naskas per ovoj.

Plej multaj genroj flugas; nur la plej grandaj (ekzemple la struto, 2,75 m) restas grunde kaj kuregas ĉevalrapide. Ekzistas birdoj de diversaj grandecoj — eĉ tiel malgrandaj kiel insektoj (ekzemple la kolibro, 5 cm). Specoj de birdoj povas esti herbovoruloj, insektovoruloj, aŭ karnovoruloj. Ili evoluis el dinosaŭroj, kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto.

Multaj birdoj estas bredataj de homoj pro ovoj, viando aŭ kiel ornamaĵoj kaj amikoj. Ofte tio gravas laŭ ekonomia vidpunkto; foje laŭ ekologia vidpunkto kiam oni protektas endanĝerigitajn speciojn. Multaj specioj estas ekonomie gravaj, ĉefe kiel manĝofonto akirita pere de ĉasado aŭ bredado. Kelkaj specioj, ĉefe kantobirdoj kaj papagoj, estas popularaj kiel hejmbestoj. Aliaj uzoj estas kolektado de guano (fekaĵoj) por ties uzado kiel sterko. Birdoj elstaras ĉe ĉiuj aspektoj de homa kulturo el religio al poezio aŭ populara muziko. Ĉirkaŭ 120–130 specioj iĝis formortintaj kiel rezulto de homa agado el la 17a jarcento, kaj pliaj centoj antaŭ tio. Nune ĉirkaŭ 1,200 birdospecioj estas minacataj per formorto pro homa agado, kvankam oni klopodas protekti ilin aŭ ties vivmedion.

Modernaj birdoj estas karakterizitaj per plumoj, beko sen dentoj, demetado de ovoj kun firma ŝelo, alta indico de metabolismo, koro kun kvar kavoj, kaj malpeza sed forta skeleto. Ĉiuj vivantaj specioj de birdoj havas flugilojn — la nun formortinta nefluginta Dinornito de Nov-Zelando estis la ununura escepto. Flugiloj estas evoluitaj antaŭaj membroj, kaj plej multaj birdospecioj povas flugi, kun kelkaj esceptoj, kiaj strutoformaj, pingvenoj, kaj multaj diversaj endemiaj insulaj specioj. Birdoj havas ankaŭ unikajn digestan kaj spiran sistemojn kiuj estas tre bone adaptataj al flugo. Kelkaj birdoj, ĉefe korvedoj kaj papagoj, estas inter la plej inteligentaj animalaj specioj; multaj birdospecioj estis observataj dum fabrikado aŭ uzado de iloj, kaj multaj sociaj specioj montras kulturan transdonon de konoj tra generacioj.

Multaj specioj entreprenas longdistancajn ĉiujarajn migradojn, kaj multaj pliaj plenumas pli mallongajn neregulajn movojn. Birdoj estas ĝenerale sociemaj; ili komunikiĝas uzante vidajn signalojn kaj pere de alvokoj kaj birdkantoj, kaj partoprenas en socia kutimaro, kiel kooperativa reproduktado kaj ĉasado, arigado, kaj ĉikanado kontraŭ predantoj. La plejmulto de la birdospecioj estas socie monogamaj, kutime por unu reprodukta sezono ĉiufoje, foje dum jaroj, sed malofte dum vivo. Aliaj specioj havas poliginiajn ("multaj inoj") aŭ, pli malofte, poliandriajn ("multaj virbestoj") reproduktajn sistemojn. La ino plej ofte demetas la ovojn en nesto kaj ili estas kovataj de la gepatroj. Plej multaj birdoj havas etenditan periodon de gepatra prizorgo de la idoj.

Contents [hide] 1 Distribuado 2 Anatomio kaj fiziologio 2.1 Sentumoj 2.2 Kromosomoj 2.3 Plumoj, plumaro kaj skvamoj 2.4 Flugo 3 Kutimaro 3.1 Manĝo 3.2 Trinkado 3.3 Migrado 3.4 Komunikado 3.5 Arigado kaj aliaj asocioj 3.6 Ripozado 3.7 Reproduktado 3.7.1 Sociaj sistemoj 3.7.2 Teritorioj, nestoj kaj kovado 3.7.3 Patra idozorgado 3.7.4 Nestoparazitoj 4 Ekologio 5 Rilato kun homoj 5.1 Ekonomia gravo 5.2 Religio, folkloro kaj kulturo 5.3 Birdoprotektado 6 Evolua klasado 7 Biologia klasado 8 Lamarko 9 Taksonomio kaj evoluo 10 Proverbo 11 Referencoj 12 Vidu ankaŭ 13 Eksteraj ligiloj Distribuado

La teritorio de la Hejmpasero etendiĝis ampleksege pro homa agado.[1] Birdoj loĝas kaj reproduktiĝas en plejparto da teraj habitatoj kaj en ĉiuj el la sep kontinentoj, ĝis pleja sudo ĉe la reproduktaj kolonioj de la Pagodromo ĝis 440 km interne de Antarkto.[2] La plej granda birdodiverseco okazas en tropikaj regionoj. Iam oni supozis, ke tiu granda diverseco estas rezulto de pli altaj indicoj de speciigo en la tropikoj, tamen ĵusaj studoj trovis pli altajn indicojn de speciigo en altaj latitudoj kies tialoj estas pli grandaj indicoj de formorto ol ĉe la tropikoj.[3] Kelkaj familioj de birdoj adaptigis al vio kaj sur la mondaj oceanoj kaj eĉ en ili, kaj kelkaj specioj de marbirdoj venas surteren nur por reproduktiĝi[4] kaj kelkaj pingvenoj estis registritaj merĝe ĝis 300 m.[5]

Multaj birdospecioj establis reproduktajn populaciojn en areoj kien ili estis enmetitaj de homoj. Kelkaj el tiuj enmetoj okazis laŭvole; la Komuna fazano, ekzemple, estis enmetita tutmonde kiel casbirdo.[6] Aliaj enmetoj estis neintencaj, kiaj la natura setliĝo de la Monaĥa psitako en kelkaj nordamerikaj urboj post ties fuĝo el kaptiveco.[7] Kelkaj specioj, kiaj la Bovardeo,[8] Ĉimaĉimo[9] kaj la Rozbrusta kakatuo,[10] etendiĝis nature for el ties originaj teritorioj dum agrikulturaj praktikoj kreis taŭgajn novajn habitatojn.

Anatomio kaj fiziologio

En Esperanto ĉefaj partoj de birdoj; kape oni povas kompreni kreston, kiam leveblas; se ne kapoverton same kiel kaposupro kaj la tuta linio el frunto al nuko krono

Ekstera anatomio de birdo: 1 Beko, 2 Kapo, 3 Iriso, 4 Pupilo, 5 Dorso, 6 Malpligrandaj flugilkovriloj, 7 Skapolaj, 8 Mezkovriloj, 9 Triarangaj, 10 Pugo, 11 Unuarangaj, 12 Subpugo aŭ Kloako, 13 Femuroj, 14 Tibio-tarsa artiklo, 15 Tarso, 16 Piedo, 17 Tibio, 18 Ventroj, 19 Flankoj, 20 Brusto, 21 Gorĝo, 22 Brido Kompare kun aliaj vertebruloj, birdoj havas korpon kiu montras multajn nekutimajn adaptojn, ĉefe por faciligi flugon.

La skeleto konsistas el tre malpezaj ostoj. Ili havas grandajn aerplenajn kavaĵojn (nomataj pneŭmatikaj kavaĵoj) kiuj konektas kun la spira sistemo.[11] La cerbaj ostoj ĉe plenkreskuloj estas fuziitaj kaj ne montras kraniajn suturojn.[12] La orbitoj estas grandaj kaj separataj de osteca septumo. La vertebraro havas nukan, torakan, lumban kaj vostan regionojn kun nombro de nukaj (kolo) vertebroj tre varia kaj speciale fleksebla, sed ties movo estas limigita en la antaŭaj torakaj vertebroj kaj foresta en la lastaj vertebroj.[13] La lastaj estas fuziitaj kun la pelvo por formi la sinsakron.[12] La ripoj estas ebenaj kaj la sternumo estas kileca por ligo de flugomuskoloj escepte ĉe la neflugaj birdordoj. La antaŭaj membroj estas modifitaj en flugiloj.[14]

Kiel ĉe reptilioj, birdoj estas ĉefe urikotelikaj, tio estas, ties renoj elprenas nitrogenajn rubaĵojn el sangofluo kaj forigas ĝin kiel ureata acido anstataŭ ureo aŭ amoniako per la ureteroj al la intesto. Birdoj ne havas urinan vezikon aŭ eksteran ureteran malfermaĵon kaj (escepe la struto) la ureata acido estas forigita kun la fekaĵoj kiel duonsolida rubaĵo.[15][16][17] Tamen, birdoj kiaj kolibroj povas esti amonotelikaj, kaj elpelas plej el la nitrogenaj rubaĵoj kiel amoniako.[18] Ili forigas ankaŭ kreatinon, pli ol kreatininon kiel mamuloj.[12] Tiu materialo, same kiel la produkto de la intestoj, eliras el la birda kloako.[19][20] La kloako estas multcela malfermaĵo: ruboforigejo, pariĝejo, kaj inoj demetas ovojn tra ĝi. Aldone multaj birdospecioj vomas restovomaĵojn.[21] La digesta sistemo de birdoj estas unika, kun kropo por stokado kaj maĉstomako kiu enhavas englutitajn ŝtonetojn aŭ sablerojn por dispecigi manĝon kaj anstataŭi mankantajn dentojn.[22] Plej birdoj estas tre adaptataj al rapida digesto por helpi flugon.[23] Kelkaj migrantaj birdoj adaptiĝis al uzado de proteinoj el multaj partoj de siaj korpoj, inklude proteinon el intestoj, kiel aldona energio dum migrado.[24]

Birdoj havas unu el plej komplikaj spiraj sistemoj el ĉiuj animalaj grupoj.[12] Dum enspiro, 75% el freŝa aero preterpasas la pulmojn kaj fluas rekte al posta aersako kiu etendas el pulmoj kaj konektas kun aerspacoj en ostoj kaj plenigas ilin per aero. La alia 25% el la aero iras rekte al la pulmoj. Kiam la birdo elspiras, la uzita aero fluas for de la pulmoj kaj la stokita freŝa aero el la posta aersako estas samtempe forigita al la pulmoj. Tiele la birdaj pulmoj ricevas konstantan liveron el freŝa aero dum kaj enspiro kaj elspiro.[25] Sonproduktado estas akirita per uzado de la sirinkso, muskola kavaĵo enhavanta multoblan timpanajn membranojn kiuj diverĝas el la malsupra fino de la traĥeo.[26] La birda koro havas kvar kavaĵojn kaj la dekstra aorta arko okazigas la sisteman cirkuladon (malkiel ĉe la mamuloj kie intervenas la maldekstra arko).[12] La posta kavaĵo ricevas sangon el la membroj tra la rena portosistemo. Malkiel ĉe mamuloj, la eritrocitoj de la birdoj havas kernon.[27]