Saltu al enhavo

Paciento

El Vikicitaro
Paciento
Paciento
Paciento
Aliaj projektoj
Paciento en Vikipedio
Paciento en Komuneja kategorio
Paciento en Vikivortaro

Paciento estas persono, kuracata de medicinisto, psikologo ks, aŭ operaciata de kirurgo.

Citaĵoj

[redakti]

Thomas Szasz

[redakti]
Citaĵo
« Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia sano. La malkapablo mem de la paciento “rekoni” fakton de malsano estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li kuracadon kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de torturoj kaj malliberigo. Lia rifuzo subiĝi al aŭtoritato de psikiatro aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Kiam oni diras al ni ke paciento, kiu venis al psikiatro antaŭ destinita tempo, estas nervoza, malfruiĝinta — malamika kaj veninta ĝustatempe — kompulsiva, ni ridas, ĉar ni opinias ke tio estas ŝerco. Sed ĉi-kaze oni diras al ni nome tion kaj tute serioze. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
Citaĵo
« Al devige enhospitaligita paciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj

[redakti]
Citaĵo
« Por malsanulo forto, por kokido la morto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsame ol la sufiĉe intima procezo de la kuracado de la malsanuloj, la sorĉado ĉiam agas malĉeeste. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Se mi estus kuracisto, mi priskribus feriojn al iu ajn paciento kiu konsideras sian laboron grava. » « If I were a medical man, I should prescribe a holiday to any patient who considered his work important. »
— Bertrand Russell

Vidu ankaŭ

[redakti]