Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto.
« Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon. »
« En la sonĝoj, same kiel en mitologio, eliro de la bebo el fetaj akvoj estas kutime bildigata helpe de rea transformiĝo: eniro de la bebo en akvon; inter multaj aliaj, kiel bonaj ekzemploj servas mitoj pri naskiĝo de Adoniso, Oziriso, Moseo kaj Bakĥo. »
« Evidentiĝas ebla malgraŭ ĉio ke religio, instruita de Moseo al la juda popolo, estis tamen lia propra, unu el la egiptaj religioj, kvankam ne tutegipta. »
« [pri enkonduko de cirkumcido fare de Moseo] Li deziris fari el ili la “sanktan popolon”, kiel klare estas dirite en biblia teksto (Eliro 19:6) kaj kiel signon de sanktigo li enkondukis inter ili la moron, almenaŭ egaligintan ilin kun la egiptoj. »
« En 1922 Eduard Sellin faris malkovron, decide ŝanĝantan rigardon al nia problemo. Li trovis ĉe profetoHoŝea (la dua duono de la 8-a jarcento a.K.) sendubajn signojn de popolrakonto, kies enhavo estas ke la fondinto de la religio Moseo trovis perfortan finon en ribelo de sia spitema kaj malobeema popolo. Samtempe estis rifuzita la enkondukita de li religio. Tiu ĉi popolrakonto ne limiĝas je la libro de profeto Hoŝea, ĝi revenas ĉe plejparto de la postaj profetoj, eĉ pli, ĝi, laŭ Sellin, ĝi kuŝas en la fundamento de ĉiuj postaj mesiismaj atendoj. »
« Al la plej grandaj enigmoj de la juda prahistorio apartenas deveno de levidoj [...] Aserto de popolrakonto, laŭ kiu Moseo estis levido, ŝajnas evidenta distordo de la fakto: levidoj estis homoj de Moseo. »
« Mi pensas ke haveblas bazo por denove apartigi tiujn du personojn kaj opinii ke la egipta Moseo neniam estis en Kadeŝo kaj neniam aŭdis la nomonJaveo, kaj la madiana Moseo neniam marŝis laŭ la tero de Egiptio kaj nenion sciis pri Atono. »
« Se la filo de Amram estus vidinta la vizaĝon de mia amato ruĝiĝintan pro ebrio, kaj liajn belajn buklojn kaj majeston, li ne estus skribinta en sia Torao: ne [kuŝu] kun viro. »
« לו שר בנו־עמרם פני דודי מתאדמים העת שתות שכר ויפי קצותיו והוד יופיו לא חק בתורתו ואת זכר »
— Sennoma sefarda poeto, citita de Yehuda Alharizi en la verko Tahkemoni
« Rimarkindas ke lia (de tiu ĉi gvidanto) nomo Moseo estis egipta. Tio estas simple egipta vorto mose, signifanta infano, kaj ĝi estas mallonga formo de pli plenaj formoj de la nomo kel ekzemple Amono-mose, tio estas Amono-infano, aŭ Ptaho-mose, Ptaho-infano; tiuj ĉi nomoj siavice estas mallongigoj de pli longaj frazoj: Amono (donacis) infanon, aŭ Ptaho (donacis) infanon. La nomo infano iĝis baldaŭ pli konvena anstataŭaĵo de plurvortaj plenaj nomoj kaj la formo de la nomo Moseo nemalofte renkontiĝas sur la egiptaj monumentoj. La patro de Moseo probable donis al li la nomon, kies parto estis Ptaho aŭ Amono, kaj en ĉiutaga vivo la nomo de la dio laŭgrade forfaladis ĝis la knabon oni komencis nomi simple Moseo. (Grekaj tradukistoj de la Malnova Testamento aldonis al tiu ĉi nomo finaĵan s, kiu mankas en la malnovhebrea, kie la egipta nomo estas prononcata kiel Moŝe). »