Heroo estas homo, dotita je superhomaj ecoj, akceptita inter la dioj post sia morto, kaj kultata en difinitaj lokoj; homo distingiĝinta per eksterordinare grandaj faroj, nekutime noblakoro; ĉefa persono de historio, aventuro, rakonto aŭ teatraĵo.
« Kaj iamaniere al la homo simple pro tio ke li estas viva ekŝajnas ke li estas pli bona. Li defendis sin, tial li vivas. Li sola sukcesis defendi sin, tial ĉiuj kiuj kuŝas estas mortaj. Kiu sukcesas postvivi ofte estas heroo. Li estas pli forta. En li estas pli da vivo. Al li bonvolas la superaj fortoj. »