Volyňka
Aspekto
Volyňka | |
---|---|
Fonto de Volyňka | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 46,1 km |
Akvokolekta areo | 413 km² |
Averaĝa trafluo | ĉe enfluo 3,09 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 1 115 m |
Enfluejo | Otava |
- Alteco | 388 m |
Geografio | |
Alfluantoj | Spůlka, Peklov |
Volyňka estas rivero en Ĉeĥio, trafluanta la sudokcidentan parton de la lando. Ĝi fontas ĉe Světlá hora en la montaro Šumava kaj en la urbo Strakonice ĝi enfluas la riveron Otava. Altecdiferenco inter la fonto (1 115 msm) kaj la enfluo (388 msm) estas 727 m. La rivero longas 46,1 km, ĝi forkondukas akvon el la teritorio kun areo 413 km², averaĝa trafluo ĉe la enfluo estas 3,09 m³/s.
En la supra parto ĝi estas sovaĝa kaj mallarĝa (maks. 3-5 m), kun ŝtonoza fundo, ekde la enfluo de Arnoštský potok ĉe Vimperk ĝi estas navigebla por akvosportistoj. Kampadejoj ĉe la rivero mem ne ekzistas, tranoktado eblas nur en Vimperk, Volyně kaj Strakonice.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aktualaj informoj pri stato de riveroj Arkivigite je 2009-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Infoglobe Detalaj informoj
Kategorioj:
- Riveroj en Šumava
- Riveroj en Šumava cismontaro
- Riveroj en Ĉeskobudejovica baseno
- Riveroj en distrikto Strakonice
- Riveroj en distrikto Prachatice
- Borová Lada
- Vimperk
- Bohumilice
- Čkyně
- Lčovice
- Malenice
- Nišovice
- Volyně
- Přechovice
- Němětice
- Strunkovice nad Volyňkou
- Přední Zborovice
- Radošovice (distrikto Strakonice)
- Mutěnice (distrikto Strakonice)
- Strakonice