Saltu al enhavo

Volo de potenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kio en la verko ne apartenas al Nietzsche?

La koncepto volo de potenco (en la germana Wille zur Macht), kune kun tiu de superhomo kaj tiu de eterna reveno, estas temo karakteriza de la filozofio de Nietzsche, emanta al la transvalorigo de ĉiuj valoroj. Ĝi estis teorigita en la manuskripto “La volo al potenco” de Nietzsche, publikigita postmorte de la verkisto fare de lia fratino kiu kolektis diversajn fragmentojn.[1]

Historio de la koncepto

[redakti | redakti fonton]

Inklino al kutima kreado de novaj juĝoj, tiu estas leviĝo .Ralph Waldo Emerson

La koncepto, eble depruntita el Spinozo kaj el iuj eseoj de Emerson, kiel Potenco,[2] estas unuafoje menciita de Nietzsche en Tiele parolis Zaratuŝtra, por poste esti reprenita, almenaŭ marĝene kaj ne tute definite, en iuj estontaj verkoj.

Krome, tiu koncepto reirigas al la unuarangeco de la libero en la filozofio de Schopenhauer, kie estis intencita kiel volo de vivo kiu sukcesas trans kaj super ĉiu estiĝado, en la unuopaj vivantoj, kaj kiu devas esti konvertita al noluntas, aŭ nevolo, pere de asketaj ekzercoj inspiriĝintaj el orienta spiritualeco.

La volo de potenco estas laŭ Nietzsche la volo kiu volas sin mem, nome kiu estas senpersona volo intencita kiel transcendeco kaj revoviĝo de ĝiaj valoroj, sed ankaŭ kiel superfortado de la malfortuloj; tiu koncepto perfekte adheras al nietzsche-a prospektivismo (kiu tamen ne estas relativismo, laŭ iuj) laŭ kiu la homo devas daŭre ĝisdatigi sian vidpunkton kaj neniam fiksiĝi al iu supozita vero pretendante ke ĝi estus la vera, ĉar tiele li negus la vitalan impulson al la ŝanĝo.

La volo de potenco ne stabiliĝas tial kiel konkreta deziro pri unu aŭ pluraj specifaj objektoj, sed kiel mekanismo de la deziro en ties senĉesa funkciado: ĝi volas, daŭre kaj senhalte, sian propran kreskiĝon, aŭ ĝi estas impulso al senfina renoviĝo. Tiusence evidentas la profunda kunekso kiu ligas la temon de la volo de potenco kun tiu de la superhomo kaj de la eterna reveno: estas karakterizo de la superhomo, fakte, povi tutleĝere meti sur sin la tutan pezon de tiu kreiva volo, akceptante kaj reasertante la nehaltigeblan ripetadon de la kreiva momento, kiu obeas al la leĝo de la eterna reveno.

El tio ankaŭ la paradokseco de tiu kondiĉo, pro kiu la volo devas samtempe voli, sed ankaŭ negi sin mem, por eviti haltiĝi sur vidpunkto jam superita. Al la potenco de kreiveco devas postsekvi de fojo al fojo ĝian neniiĝo, por ke ĝi povu renaskiĝi: ĉiu vero ĵus atingita estas jam ne-vero, ĉiu deziro albordiĝi al definitiva alvenpunkto devas malagnoski la alvenpunkton mem, por ne resti prizone de la formoj kiujn la sama deziro produktas.

Laŭ kritikistoj, Nietzsche ne haltiĝis sur tiu pozicio kaj eble ĝin ignoris (vidu Giorgio Colli en bibliografio). Aliaj tamen opinias ke la supra interpretado pri la Volo de potendo estas fondita ĝuste sur multego da aŭtoraj tekstoj (Vidu Montinari kaj Kobau kaj aliajn en la suba bibliografio).

Laŭ komentariistoj, tiu koncepto “Volo de potenco” multe influis scienculojn kaj politikistojn kaj trafis multe da kritikoj flanke de religioj.

Krom transbkribaj eraroj kaj atribuaj, la manuskriptoj de Nietzsche suferis modifojn faritajn de Peter Gast.
  1. Diversaj kritikistoj akuzas tiun publikigaĵon pri manko de akurateco kaj pri troigoj (Vidu bibliografion ĉi-sube).
  2. Vidu. Emerson, Power, 1860.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Friedrich Nietzsche, La volontà di potenza, Bompiani, 2001 ISBN 88-452-4914-X
  • Stefano Peverada, Nietzsche e il naufragio della verità. Critica, nichilismo, volontà di potenza, Mimesis, 2003 ISBN 88-8483-180-6
  • M. B. Guerri, La teleologia a partire da Kant. L'opera giovanile di Nietzsche che anticipa «La volontà di potenza», Mimesis, 1999 ISBN 88-87231-51-6
  • Ambrogio G. Manno, La volontà di potenza in Nietzsche e la storia dell'Europa negli ultimi tempi, Japadre, 1996 ISBN 88-7006-329-1
  • M. Ferraris (a cura di), Guida a Nietzsche, Laterza, 2004 ISBN 88-420-5541-7
  • Mazzino Montinari, Su Nietzsche, Roma, Editori Riuniti, 1981, pp. 129 (in particolare i capitoli "interpretazioni naziste" e "critica del testo e volontà di potenza")
  • Giuliano Campioni, "Nel deserto della scienza" Una nuova edizione della Volontà di potenza di Nietzsche, in "Belfagor" a. XLVIII, II, 31 marzo 1993
  • Marco Brusotti, Federico Gerratana, «‘Dappertutto e in nessun luogo'. Volontà e potenza di un'edizione nietzscheana», Giornale critico della filosofia italiana, LXXII-3 (1993), pp. 513-529.
  • Mazzino Montinari, « La volonté de puissance » n’existe pas, a cura e postfacione di Paolo D'Iorio. Paris: Éditions de l’éclat, 1996, 192 p.
  • K. Schlechta, Le cas Nietzsche, Paris, Gallimard, 1960.
  • Heinz Frederick Peters, Nietzsche et sa sœur Elisabeth, Paris, Mercure de France, 1978.
  • David Marc Hoffmann, Zur Geschichte des Nietzsche-Archivs. Chronik, Studien und Dokumente, Berlin-New York, De Gruyter, 1991.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]