Villasabariego (León)
Villasabariego | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 24219 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 121 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 19 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 32′ N, 5° 25′ U (mapo)42.533333333333-5.4147222222222Koordinatoj: 42° 32′ N, 5° 25′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 850 m [+] | ||
Areo | 59,85 km² (5 985 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villasabariego [+] | |||
Villasabariego [biljasabaRJEgo] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Esla-Campos, en la sudoriento de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Villimer, Vega de los Árboles, Villafañe, Villasabariego, Villabúrbula, Palazuelo de Eslonza, Villacontilde, Villafalé, Valle de Mansilla, Villarente kaj Villiguer, okupas totalan areon de 59,75 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 121 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 19 km de Leono, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Valdefresno, Vegas del Condado, Gradefes, Villaturiel, Valdepolo, Mansilla Mayor kaj Mansilla de las Mulas.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (maizo kaj aliaj irigaciaj cerealoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Ĉefaj vidindaĵoj estas la retablo de la preĝejo de Villabúrbula, la Jakoba Vojo, preĝejoj kun romanikaj elementoj kaj arkeologia kuŝejo de la astur-romia urbo Lancia.