Villarroya de los Pinares
Villarroya de los Pinares | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44144 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 168 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 32′ N, 0° 40′ U (mapo)40.529166666667-0.66944444444445Koordinatoj: 40° 32′ N, 0° 40′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 337 m [+] | ||
Areo | 66,414661 km² ( 664 1.4 661 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Villarroya de los Pinares [+] | |||
Villarroya de los Pinares [biljaROĝa delospiNAres] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidento de la orienta komarko Maestrazgo, kies administracia ĉefurbo estas Cantavieja. La loknomo Villarroya de los Pinares estas etimologie komprenebla kiel Ruĝa urbo de la pinaroj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 54 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 1337 msm de altitudo, kio rezultas en malvarma klimato. La ampleksa municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko en kiu ĝi limas kun tri aliaj samkomarkaj municipoj. Ĝi estas atingebla norde el Miravete de la Sierra, sudokcidente el Allepuz, kaj oriente el Fortanete. La loko estas en la Iberia Sistemo en la norda parto de la Sierra de Gúdar, ĉe la rivero Guadalope.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konkero fare de kristanoj okazis en la 12-a jarcento kaj ĝi estis donita al la Ordeno de Sankta Johano. Prospero okazis inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj kiam oni konstruis gravajn konstruaĵojn. La historio de la loko dum la karlismaj militoj estis ligita al la apuda Cantavieja kie estis ĉefurbo de karlistoj.
Dum la Hispana Enlanda Milito estis militfronto. Poste venis malfacila postmilito, agado de kontraŭfrankisma gerilo kaj rura elmigrado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fortanete kie oni malaltiĝis el 1 095 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 175 loĝantoj laŭlonge de la jarcento.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio. Nune gravas ankaŭ kultura kaj rura turismo ĉefe pro skiejo de la Sierra de Gúdar, ĉasado kaj fiŝkaptado.
Inter vidindaĵoj menciindas la gotik-renesanca preĝejo, turo, ermitejo, triarka urbodomo, diversaj blazondomoj, ruinoj de la kastelo kaj aliaj antikvaj konstruaĵoj. Piedirado kaj biciklado tra naturaj lokoj altiras vizitantojn.