Vršac
Vršac | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Serbio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 26300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 35 701 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 180 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 7′ N, 21° 18′ O (mapo)45.12055555555621.298611111111Koordinatoj: 45° 7′ N, 21° 18′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 101 m [+] | ||||
Areo | 198,5 km² (19 850 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Vršac [+] | |||||
Vršac (serbe Вршац (vrŝac), hungare Versec (verŝec), germane Werschetz, rumane Vârşet) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. La nomo devenas el slava vrsac (=monteto). 23 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Loĝantaro: 54 369[kiam?]
- Poŝtkodo: 26300
- Telefonprefikso: +381 13
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Timișoara-Beogrado. La rumana landlimo troviĝas 14, Beogrado 85 km. Apud la urbo troviĝas monteto 407 m-ojn alta por fortikaĵo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La urbo estis loĝata dum la neolitiko, poste sekvis trakoj, keltoj, skitoj, dakoj, avaroj, fine hungaroj en 895. Skribitaj fontoj mencias la lokon unuafoje en 1427. En la 15-a jarcento loĝis tie slavoj. Sigismundo konstruis fortikaĵon, kiun la turkoj okupis kaj senhomigis la vilaĝon en 1552. En 1594 200 da serboj forrabis forrabis brutaron de la turkoj, sed la fortikaĵon ne sukcesis akiri. Okazis oftaj sieĝoj, tial la fortikaĵo iĝis ruina, restis unusola turo en 1658. En 1690 serba patriarko Arsen Ĉarnojeviĉ fondis episkopejon kaj setligis serbojn. Inter 1699-1716 la urbo turkiĝis. En 1717 la Habsburga Imperio okupis la komunumon, kie ili trovis 70 domojn kun serboj. La regiono iĝis aparta banusolando. Alvenis germanoj, kiuj apude fondis novan komunumon. Ili produktis vinberon. En 1739 la rumanoj disrabis la vilaĝon, poste pesto-epidemio okazis. En 1757 ortodoksa, en 1766 t.n. Uspenska, en 1785 Granda Saborna preĝejoj ekfunkciis. La turka reokupo fiaskis en 1788. Ekde 1779 la regiono apartenas al Hungara reĝlando, al Temes (reĝa departemento). En 1795 la serba kaj germana partoj unuiĝis, kiu ricevis titolojn kampurbo en 1804, "libera reĝa urbo" en 1817. Tiutempe la produktita vino estis fama en la tuta lando.
En 1848 la serboj ne povis okupi la urbon. La fervojo atingis la urbon en 1858. Svislanda komercisto Bernard Staub ekprosperis la vinkulturon ekde 1880. En 1910 loĝis en la urbo 27 370 loĝantoj (13556 germanoj, 8602 serboj, 3890 hungaroj, 879 rumanoj, 127 slovakoj). La urbo apartenis al Temes (reĝa departemento). En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) komencis okupi la regionon, dume proksimiĝis ankaŭ la rumana armeo. Inter ili preskaŭ okazis milito, ĉar Britio kaj Francio sekrete promesis la regionon al ambaŭ ŝtatoj. Fine la regiono estis duonigita. La urbo apartenis al la serba flanko. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon. Post 1944 la germanoj estis forpelitaj. En 2002 vivis en la urbo 36.623 homoj (28.372 serboj, 1800 hungaroj, 1734 rumanoj, 85 germanoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika novgotika Preĝejo de 1863
- serba katedralo de 1785
- ruinoj de fortikaĵo proksime de la urbo
- urboturo el la 14-a jarcento
- novgotika urbodomo de 1861
- episkopa baroka palaco de 1759
- muzeo el 1882, havanta 300 000 da objektojn
- monto (252 m-ojn alta) kun kapelo omaĝe al Sankta Kruco, kiu estas pilgrimloko de 1720
Ĝemelurbo
[redakti | redakti fonton]Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en la iama Versec naskiĝis:
- germandevena hungara verkisto Ferenc Herczeg en 1863
- aŭstra pentristo Robert Hammerstiel en 1933
- hungara pentristo Gábor Melegh
- hungara astronomo József Wodetzky
- hungara bestokuracisto Géza Semsey
- hungara botanikisto Jenő Bernátsky
- hungara grafikisto Imre Reiner
- hungara kuracisto Ödön Kerpel-Fronius
- hungara historiisto Zoltán I. Tóth
- hungara matematikisto Simon Szidon
- hungara ministro Károly Grecsák