Vera (Almerio)
Vera | |||
---|---|---|---|
Preĝejo en Vera (Almería, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Almería | ||
Municipo | Vera | ||
Poŝtkodo | 04620 | ||
Retpaĝaro | Vera.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Vera | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 256 [1] | ||
Loĝdenso | 215,0 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°15′N 1°52′U / 37.25°N, 1.867°U (mapo) Koordinatoj: 37°15′N 1°52′U / 37.25°N, 1.867°U (mapo) | ||
Alto | 95 m | ||
Areo | 57 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vera [+] | |||
Vera [BEra] estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio en la komarko Levante Almeriense.
La areo de la municipo estas 57 km2 kie loĝas 12256 geloĝantoj, do loĝdenso estas 215.0 loĝ./km2. Vera situas je 92 km de la provinca ĉefurbo Almerio je altitudo de 97 metroj super marnivelo.
Grava altiraĵo de la municipo estas belaj kaj etendaj strandoj.
Situo
[redakti | redakti fonton]Nordokcidente: Cuevas del Almanzora | Norde: Cuevas del Almanzora | Nordoriente: Cuevas del Almanzora |
Okcidente: Antas | Oriente: Mediteranea Maro | |
Sudokcidente: Los Gallardos | Sude: Turre kaj Mojácar | Sudoriente: Garrucha |
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1518 Vera suferis teruran tertremon, kiu okazigis 150 mortintojn kaj detruis totale la lokon, pro kio oni translokiĝis al la aktuala loko. La nova urbo estis konstruita en 1520 fermita per muregoj kun ok krenelaj turoj. Krome oni konstruis la preĝej-fortikaĵon, senornama ekstere kaj gotika-mudeĥara interne.
Meze de la 20a jarcento estis malpli ol 5000 loĝantojn, sed poste oni plialtiĝis ĝis la nunaj pli ol 15 000. Tio estas, oni triobligis la loĝantaron.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 12256 geloĝantoj de la municipo Vera estas 5940 inoj kaj 6316 viroj. En la 57-kvadratkilometra teritorio estas 5 setlejoj, kie loĝas 11199 geloĝantoj, kaj aliaj 1057 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 200, 105 inoj kaj 95 viroj, kaj mortis 75, 32 inoj kaj 43 viroj. Tiel la natura kresko estis 125 (1.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 3579 homoj (29.2%).
Vilaĝoj kaj komunumoj
[redakti | redakti fonton]- Vera, 8511 loĝantoj.
- La Parrilla, 433 loĝ.
- Las Marinas, 1081 loĝ.
- Puerto Rey, 501 loĝ.
- Vera-Playa, 673 loĝ.
La tri lastaj loĝlokoj situas marborde kaj nomiĝas Vera-Costa. Ĉe Vera estas kelkaj multe vizitataj strandoj, el kiuj almenaŭ unu estas uzata por nudismo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vera - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
|