Mi dum iom da tempo kontribuis sub la nomo Umberto. Sed kiam mi volis okaze kontribui al alilingvaj vikipedioj, mi trovis, ke (kompreneble) tiu nomo jam estas uzata de iu alia. Do mi decidis transiri al la elizia nomformo Umbert'.
Oni sugestis, ke mi tie ĉi menciu "mian fakon". Sed mi ne estas vera fakulo; mi scias iomete pri io kaj pri aliaĵo. Se necesas, oni nomu min "komputilprogramisto".
Iu demandis, el kiu lando mi venas, eble ĉar mi ĉi tie ne mencias gepatran lingvon. Mi petas, ke oni lasu al mi tiun ĉi pecon de anonimeco.