Udupi
Udupi | |||
---|---|---|---|
urbo urbego setlejo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 576101 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 165 401 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 2 424 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 13° 20′ N, 74° 45′ O (mapo)13.33222222222274.746111111111Koordinatoj: 13° 20′ N, 74° 45′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 39 m [+] | ||
Areo | 68,23 km² (6 823 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Udupi [+] | |||
Udupi, aŭ Udipi aŭ Odipu laŭ kanara lingvo ಉಡುಪಿ estas urbego en la samnoma distrikto Udupi en subŝtato Karnatako en sudokcidenta Barato. La urbego estas distrikta sidejo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Udupi situas en Malabara Marbordo en alteco 27 metrojn super la marnivelo. Malpe (jam kunfandita al Udupi) kun la marbordo troviĝas 5, havenurbo Mangaloro 54, Ĉikkamagaluru 111, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 309, Mumbajo 658, tutlanda ĉefurbo Delhio 1719, Kolkato 1767 kilometrojn (aere) [1].
Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2011 populacio de Udupi estis 125 000 (kun la antaŭurboj 165 401).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la 13-a jarcento sanktulo fondis Kriŝnan templon, samtempe li disvastigis filozofion. Signifa pilgrimado okazis poste. La urba konsilio funkcias ekde 1995.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Udupi estas instrua, komerca kaj industria centroj en Karnatako. La ekonomio konsistas el agrikulturo kaj fiŝkaptado, iomete el manfaraĵoj kaj manĝindustrio.
Lingvoj
[redakti | redakti fonton]La ĉefa lingvo estas la tulua lingvo, ankaŭ kanara lingvo kaj konkana lingvo estas vaste konata, dum la urdua lingvo estas ofta inter la islamanoj.
Religioj
[redakti | redakti fonton]85.72% de la populacio estas hinduoj, 8.22% islamanoj, 5.59% kristanoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Udupi jare pluvas averaĝe po 4097 mm. Inter majo-oktobro pli ofte pluvas pro la musono, inter januaro kaj februaro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 23-32 °C.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Udupi havas laŭmarbordan trairan ĉefvojon, same fervojan linion, krome estas vojo al interno de la subŝtato. La plej proksima flughaveno funkcias en Mangaloro. Malpe estas nur simpla fiŝkapta haveno.
Vizitindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
-
Vendejego