UK 2010
UK 2010 | ||
---|---|---|
Loko | Havano, Provinco Havano, Kubo | |
Ekde | 17-a de julio 2010 | |
Ĝis | 24-a de julio 2010 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La 95-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2010 en Havano, Kubo. La kongreson ĉeestis 1002 partoprenintoj el 59 landoj.[1] Jam 20 jarojn antaŭe, en 1990, la 75-a UK okazis en Havano.
Organizado
[redakti | redakti fonton]La kongreson gastigis la kongresejo Palco en la havana kvartalo Playa, kelkajn kilometrojn sudokcidente de la urbocentro. Pri okazigo de la kongreso en Havano decidis la estraro de UEA en la 93-a UK okazinta en Roterdamo 2008. En la evalua procezo kandidatis por la 95-a kongreso ankaŭ Moskvo, sed la Estraro de UEA fine favoris Kubon kaj la Komitato dum sia kunsido en Roterdamo en somero 2008 sekvis la estraron en sia decido. La Lokan Kongresan Komitaton prezidis Julián Hernández, prezidanto de la Kuba Esperanto-Asocio.
Loka Kongresa Komitato
[redakti | redakti fonton]- Julián Hernández Angulo
- Alberto Rodríguez Pineda
- Alberto Fernández-Calienes Barrios
- Maritza Gutiérrez González
- Niurka Alonso Santos
- Norberto Díaz Guevara
- Albania Duthil Alvarez
- Marta Alonso Gutiérrez
- Ariadna García Gutiérrez
Programo
[redakti | redakti fonton]La diskutojn pri la kongresa temo Interproksimigo de la kulturoj reĝisoris Duncan Charters kaj Geoffrey Greatrex. Dum la arta programo prezentiĝis kubaj artistoj kaj kun originalaj esperantlingvaj kantoj ankaŭ speciale pro la kongreso formita junulara muzikgrupo Amindaj. Aparta Junulara Programo baziĝis en la hotelo Neptuno-Tritón. En la preĝejo Jesús de Miramar en la hotela kvartalo Miramar dimanĉe okazis Ekumena Diservo en esperanto, marde samloke okazis katolika Sankta Meso (ambaŭfoje celebris sacerdoto Peter Knauer).
Ekskursoj
[redakti | redakti fonton]Oficialaj ekskursoj gvidis al naturparko Valo Viñales, insulo Cayo Levisa, plaĝoj de Varadero, naturparko Guamá (tuttagaj); al Havano, laŭ la Vojo de Hemingway, al vespera kanonpafado en la urba fortikaĵo kaj al vespera spektaklo en la kabaredo Tropicana. Spontane organiziĝis ankaŭ neoficiala junulara ekskurso HEJMEN (Havana Esperanto-Junulara Malmultekosta Ekskurso Neoficiala).
Eksteraj rilatoj
[redakti | redakti fonton]Pri la kongresaj preparlaboroj samkiel la dumkongresaj okazaĵoj informadis la Esperanto-Redakcio de Radio Havano Kubo. La gazetarajn konferencojn organizitajn okaze de la kongreso partoprenis nekutime alta nombro de ĵurnalistoj.
Proksimaj aranĝoj
[redakti | redakti fonton]Dum la semajno antaŭ la UK okazis en la proksima urbo Matanzas kongreso de ILEI, dum la semajno post la UK okazis en Santa Cruz del Norte la 66-a IJK.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aktualaj informoj pri la 95-a UK en Havano Arkivigite je 2013-07-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo ameriko.org Arkivigite je 2009-07-24 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • Brno 2025 |