Triĥonida (lago)
Triĥonida | ||
---|---|---|
Lago Triĥonida
| ||
lago | ||
Situo | Okcidenta Grekio | |
Ĉefaj elfluoj | kanalo al Lago de Lisimaĥia | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 38° 34′ N, 21° 33′ O (mapo)38.56666666666721.5515Koordinatoj: 38° 34′ N, 21° 33′ O (mapo) | |
Supermara alteco | 15 m | |
Surfaca areo | 98 km² | |
Maksimuma longo | 21 km | |
Maksimuma larĝo | 7,5 km | |
Maksimuma profundo | 58 m | |
Averaĝa profundo | 30 m | |
Borda longo1 | 52,1 km | |
1 Borda longo estas malpreciza mezuro. | ||
La lago Triĥonida (greke Λίμνη Τριχωνίδα, antikve-greke λίμην Τριχωνίς) estas la plej granda natura lago de Grekio, post la lago Granda Prespo (kiu tamen ne estas tuta en Grekio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]La lago Triĥonida kuŝas en okcidenta Grekio, norde de la Golfo de Korinto, inter la urbetoj de Agrinio kaj Nafpakto.
Ĝia areo estas ĉirkaŭ 98 km² kaj ĝia maksimuma profundeco 58 m.
La lago kuŝas je ĉirkaŭ 15 m super la marnivelo, en profunda valo inter la monto Arakinthos (984 m), kiu disigas ĝin de la Golfo de Korinto, kaj la Panajtolikaj Montoj, kiuj atingas la maksimuman alton (1924 m) ĝuste norde de la lago. Iam estis pli granda lago en la valo; nun post ĝi restas la Lago Triĥonida, la pli malgranda Lago Lisimaĥia kaj malgranda ebenaĵo ĉirkaŭe; la du lagoj estas kunligataj de kanalo longa malmultajn kilometrojn.
Ne estas gravaj enfluantoj. La akvo elfluas per la kanalo al la Lago Lisimaĥia.
Ankaŭ ne estas gravaj urboj aŭ urbetoj ĉe la rando de la lago.
Bestoj kaj plantoj
[redakti | redakti fonton]La du lagoj de Triĥonida kaj de Lisimaĥia estas unu ekosistemo kun apartaj karakteroj, kiun la Eŭropa Unio enlistigis inter la Lokoj de Komunuma Gravo (GR2310009).[1][2]
En la lago vivas du endemiaj fiŝetoj, Salaria economidisi (en gravega danĝero de malapero)[3] kaj Economidichthys trichonis (ankaŭ en danĝero de malapero, tamen ne grava).[4]
Vintre la du lagoj estas taŭga loko por anasoj, inter kiuj la blankokula anaso (Aythya nyroca).[2]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ενιαίος κατάλογος περιοχών Natura 2000 greke
- ↑ 2,0 2,1 Lakes Trichonida and Lysimachia (angle). DataZone. BirdLife International (2017 (2000)). Alirita 2017-04-15.
- ↑ Crivelli,A.J. (2006). Salaria economidisi. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2016-3. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 2017-04-15.
- ↑ Crivelli,A.J. (2006). Economidichthys trichonis. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2016-3. Internacia Unio por la Konservo de Naturo. Elŝutita 2017-04-15.