Saltu al enhavo

Trasobares

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trasobares
municipality of Aragon (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50268
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 123  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 39′ N, 1° 38′ U (mapo)41.643888888889-1.6408333333333Koordinatoj: 41° 39′ N, 1° 38′ U (mapo) [+]
Alto 649 m [+]
Areo 70 km² (7 000 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Trasobares (Provinco Zaragozo)
Trasobares (Provinco Zaragozo)
DEC
Situo de Trasobares
Trasobares (Hispanio)
Trasobares (Hispanio)
DEC
Situo de Trasobares

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trasobares [+]
vdr

Trasobares [trasoBAres] estas municipo de Hispanio, en la nordo de la komarko Aranda kies ĉefurbo estas Illueca, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Panoramo.
Fasado de la konvento.

Trasobares estas municipa teritorio en la nordo de la komarko Aranda, kie ĝi estas inter Calcena okcidente kaj Tierga oriente.

La loĝloko Trasobares mem estas je 91 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 649 msm en la Iberia Sistemo, ĉe la valo de la rivero Isuela, alfluanto de la rivero Jalón. Ĝi estas alirebla laŭ loka ŝoseo laŭ kiu ĝi estas inter Calcena nordokcidente kaj Tierga sudoriente.

Estis setlejo de keltiberoj nome Tertakom.

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1122 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. La loĝantaro estis ĉefe de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj. Krome estis ankaŭ juda komunumo. En la sekvaj jarcentoj regis la lokon nobelaj gravuloj, kvankam la disvolvigo de la loko rilatis al la cistera konvento fondita en 1168. La fondrajtigon donis la reĝo Alfonso la 2-a, en 1188. La Milito de la du Petroj, inter Petro la 4-a de Aragono kaj Petro la 1-a de Kastilio, inter 1356 kaj 1369, estis unua grava damaĝo al la vivo de la monaĥejo, ĉar ĝi estis proksime de la limo kastili-aragona. En 1357 la kastilia armeo atakis Trasobares kaj Calcena, kaj la lokanoj rifuĝiĝis en la proksima kastelo de Tierga. La monaĥinoj elektis retiriĝi al Aguarón, en teroj de Cariñena. La abatino de Trasobares, Violante de Luna, malakceptis la nomumon kiel reĝo de Aragono por la kastilia Fernando de Antequera, de familio Trastámara, ĉar la familio Luna apogis la kandidaton Jakobo de Urgel. En romaneca aventuro la abatino fuĝis de Trasobares al la kastelo de Loarre kun sia kuzo kaj ŝajne amanto, Antón de Luna, estro de la partianoj «urgelistoj» en Aragono kaj instiganto de la murdo de la ĉefepiskopo de Zaragozo García Fernández de Heredia, partiano de Fernando de Antequera, kiu estos Fernando la Katolika.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj same en Trasobares kie oni plialtiĝis el 292 loĝantoj en 1991 ĝis nunaj 190 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Altiraĵoj estas la preĝejo, la monaĥejo, mudeĥara sonorilturo, la ermitejo kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]