Tokod
Aspekto
Tokod | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2531 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 269 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 287 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 43′ N, 18° 39′ O (mapo)47.72273918.657894Koordinatoj: 47° 43′ N, 18° 39′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 14,9 km² (1 490 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tokod [+] | |||
Tokod estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Dorog.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 4300
- Poŝtkodo: 2531
- Telefonprefikso: 33
Situo
[redakti | redakti fonton]Tokod situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, la Danubo estas proksime, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Nyergesújfalu. Dorog kaj Esztergom estas proksime.
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis terfortikaĵon el la bronzepoko kaj diversajn objektojn de la romianoj. La komunumo estas menciita unuafoje en 1181, kiun la tataroj en 1242, la turkoj en la 16-a j.c. faris senhoma. En la 19-a j.c. minado de terkarbo kaj kalkoŝtono komenciĝis. En 1892 vitrofabriko ekfunkciis. Tokodaltáró disiĝis kaj sendependiĝis en 1999.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- baroka romkatolika Preĝejo de Marteno de Tours (Tokod)
- ronda katolika kapelo el la 19-a jarcento