Orpipio
Orpipio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Orpipio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Tmetothylacus tenellus (Cabanis, 1878) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Orpipio aŭ Tmetotilako, Tmetothylacus tenellus, estas specio de la familio de Motaciledoj de Paseroformaj birdoj, nome tre distinga pipio de seka kampara herbejo, savano kaj arbustaro en orienta Afriko. Ĝi estas indiĝena de orienta kaj sudorienta Etiopio, orienta Kenjo, nordokcidenta Somalio, sudorienta Sudano, nordorienta kaj centra Tanzanio kaj nordorienta Ugando, kaj iam estis kiel vaganto en Omano, Sudafriko kaj Zimbabvo. Ĝi ĝenerale preferas aridajn al duonaridajn herbejojn kun disaj arboj.
Maskla plenkreskulo, malkiel plej parto de pipioj, estas tre facile identigeblaj. Li havas flavajn kapon, subajn partojn kaj estas flavo ankaŭ en flugiloj, dum la dorso brunetas. Elfronte la flavaj gorĝo kaj brusto kun nigra brustozono similigas tiun specion kun la Flavgorĝa makronikso aŭ la Orgorĝa makronikso, sed neniu el tiu havas flavon en flugiloj (tre rimarkindaj dumfluge) kaj ambaŭ havas nigran linion en vizaĝo. La ino de Orpipio estas tre tipe bruna pipio sed havas flavon en subflugiloj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bildoj ĉe ADW[rompita ligilo]
|