Thomas Willis
Thomas Willis (1621-1675) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Patro de la neŭroscienco.
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-a de januaro 1621 en Great Bedwyn, Graflando de Wiltshire, Anglio | ||||
Morto | 11-a de novembro 1675 en Londono, Anglio | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pleŭrito vd | ||||
Tombo | Abatejo Westminster vd | ||||
Lingvoj | angla • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | ||||
Alma mater | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | William Willis (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kuracisto fiziologo anatomo neŭrologo vd | ||||
Doktoreca konsilisto | William Harvey vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Thomas Willis (1621-1675) estis angla anatomo, kuracisto kaj aŭtoro de la verko "Cerebri Anatome" (1664), ilustrita de Siro Christopher Wren. Al Tomaso Viliso oni kreditas la malkovron de la ĉeesto de sukero en la urino de la diabetuloj. Li fariĝis profesoro en la Universitato de Oksfordo en 1660, kaj en 1666 li komencis praktiki en Londono.
Kiel aŭtoritatulo pri la cerbo kaj la nervosistemo, li malkovris la 11-an kranian nervon kaj cirklon da arterioj en la bazo de la cerbo (konata kiel la cirklo de Willis). Li plenumis gravan rolon en la historio de la anatomio, neŭrologio kaj psikiatrio. Li estis fondinta membro de la Reĝa Societo de Londono, kune kun sia amikaro el Oksfordo, nome, Robert Boyle, Christopher Wren kaj John Wilkins. Li estas konsiderata la patro de la neŭroscienco.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]En la jardeko 1640, Viliso estis unu el la kuracistoj de Karlo la 1-a (1600-1649). En 1646, li aktivis kiel kuracisto en la ĉirkaŭaĵoj de Abingdono. Li okupis postenon kiel anglikaniston, en la jardeko 1650, kaj kutime homoj tiaj kiaj John Fell (1625-1686), John Dolben (1625-1686), kaj Richard Allestree (1621-1681) kuniĝis en lia hejmo. La patro de John Fell - Samuel Fell (1584-1649) - eksiĝis kiel rektoro en la Kolegio Preĝejo de Kristo, en 1647, kaj Viliso edziĝis al Maria, filino de Samuel. John Fell, kiu estis lia amiko kaj bofrato pli malfrue fariĝis lia biografo. La elpensisto de la mikroskopo Robert Hooke[2] estis lia asistanto inter 1656 kaj 1658.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Diatribæ duæ medico-philosophicæ, quarum prior agit de fermentatione sive de motu intestino particularum in quovis corpore, altera de febribus sive de motuearundum in sanguine animalum. Londini: T. Roycroft, 1659.
- Cerebri anatome: cui accessit nervorum descriptio et usus. Londini: typ. J. Flesher, imp. J. Martyn & J. Allestry, 1664.
- Pathologiae cerebri, et nervosi generis specimen in quo agitur de morbis convulsivis et de scorbuto. Amstelodami: apud D. Elzevirium, 1668.
- Affectionum quæ dicuntur hystericæ et hypochondriacæ pathologia spasmodica vindicata. Accesserunt exercitationes medico-physicae duae de sanguinis accensione et de motu musculari. London: Jacob Allestry, 1670.
- De anima brutorum quæ hominis vitalis ac sensitiva est, excertitationes duæ; prior physiologica ejusdem naturam, partes, potentias et affectiones tradit; altera pathologica morbos qui ipsam, et sedem ejus primarium, nempe ceerebrum et nervosum genus atticiunt, explicat, eorumque therapeias instituit. London: R. Davis, 1672.
- Pharmaceutice rationali, sive diatriba de medicamentorum operationibus in humano corpore. Londini: R. Scout, 1674-75. Pars secunda. Oxonii:Theatro Sheldoniano, 1675. 2 vols.
- Opera omnia. Genevae: apud Samuelem de Tournes, 1676-80.
- Practice of physick. (Pri la praktiko de la medicino) Londono: T. Dring, C. Harper and J. Leigh, 1684.
- Palaestra medica, plurimorum humani corporis affectuum P.N. cognitionem ..., Laurentius Strauss, Hippocrates, Claudius Galenus, Jan Baptista van Helmont, Thomas Willis, 1686
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Cerebro mente Arkivigite je 2017-12-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Edukavita
- Medical biography[rompita ligilo]
- Nature
- Who named it?
- The Galileo Project
- Archives of Disease in Childhood
- Encyclopedia.com
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Johannes Zacharias Actuarius
- Johano Frajndo (1675-1728)
- Thomas Browne (1605-1682)
- Thomas Hobbes (1588-1679)
- Edward Browne (1644-1708)
- Daniel Duncan (1649-1735)
- John Fell (1625-1686)
- Samuel Fell (1584-1649)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Yovisto blog. Arkivita el la originalo je 2016-12-30. Alirita 2016-12-29 .
- ↑ Art and the Brain: Plasticity, Embodiment, and the Unclosed Circle, Amy Ione