Tábara
Tábara | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49140 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 759 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 50′ N, 5° 58′ U (mapo)41.826111111111-5.9588888888889Koordinatoj: 41° 50′ N, 5° 58′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 749 m [+] | ||
Areo | 112,68 km² (11 268 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tábara [+] | |||
Tábara [TAbara] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Tábara, en la centro de la provinco. Tábara estas etimologie deriva el radiko kiu signifas fluejon. Ĝi estas ĉefurbo la komarko, estas romanika preĝejo deklarata Havaĵo de Kultura Intereso en 1931, fama ĉefe pro sia turo. Tie estis la fama Monaĥejo de San Salvador de Tábara, dediĉita al San Salvador, fondita de Froilano de Leono fine de la 9-a jarcento. Tie laŭ la kronikoj estis ĉirkaŭ ses cent gemonaĥoj, kaj de tie eliris ankaŭ la fama kodekso Beato de Tábara kun trajtoj mozarabaj, arabaj kaj visigotoj. Li estis ankaŭ dum jarcentoj ĉefurbo de la senjorlando de Tábara, altigita poste al kategorio de Markislando de Tábara, kreita en 1541.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 112,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 751 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 50 km de Zamoro, provinca ĉefurbo. Ĝi limas kun Ferreras de Arriba, Ferreras de Abajo, Villanueva de las Peras, Pueblica de Valverde, Friera de Valverde, Riofrío de Aliste, Faramontanos de Tábara, Moreruela de Tábara, Pozuelo de Tábara kaj Ferreruela de Tábara.
Estas atestaĵoj de prahistoria loĝado; en Mezepoko okazis reloĝado en la 9-a jarcento. Fine de la 10-a jarcento estis scriptorium en la monaĥejo, fondita sur eble iama visigota setlejo. Ĝi suferis atakojn de islamaj trupoj el Kordovo. Ĝi apartenis al la Regno Leono. De tiam estis multaj dokumentaj registroj kaj floraj pintoj en la Renesanco. En la 16a jarcento estis nova konvento de Hieronimanoj kaj poste de Dominiknaoj. En Februaro 1911 okazis popola tumulto kontraŭ terposedanto.
Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (cerealoj, legomoj) kaj brutobredado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, vinkeloj, ponto, piedirado). Plej grava lokano estis la poeto León Felipe, kiu famiĝis ĉefe dum kaj pri la ekzilo.