Stonkers
Stonkers | |
---|---|
Disvolvo | Imagine Software |
Eldoninto | Imagine Software |
Dato de lanĉo | 1983 |
Platformo | ZX Spectrum |
Ĝenro | Militsimulada Realtempa strategio |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | komputila klavaro |
Stonkers estas militsimulada videoludo ludebla per ZX Spectrum, publikigita de Imagine Software en 1983. Ĝi estis verkita de John Gibson kun grafikoj fare de Paul Lindale. En 2013, TechRadar nomis ĝin kiel rimarkindan fruan ekzemplon de realtempa strategia videoludo.[1]
Ludomaniero
[redakti | redakti fonton]Stonkers estas kontrolita per klavaro aŭ stirstango. La ludanto kontrolas unuojn de infanterio, artilerio, tankoj, kaj provizo-kamionoj. Batalunuoj konsumas provizojn laŭlonge de la tempo, kaj la ludanto devas uzi la provizunuojn por replenigi ilin. Provizunuoj estas malŝarĝitaj kiam ŝipo alvenas al la haveno de la ludanto. Informoj pri okazantaj eventoj estas montrataj per strio de novaĵoj ĉe la fundo de la ekrano.
Recenzo
[redakti | redakti fonton]Stonkers estis premiita kiel "Plej bona Militludo" de la magazino Crash en 1984.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Loved Command and Conquer? You'll love these iOS games (12 January 2013).
- ↑ CRASH Issue 12, Readers Awards