Stargate Universe
Stargate Universe | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Stargate Universe |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono Kanado |
Ĝenro | Sciencfikcio |
Kreita de | Brad Wright Robert C. Cooper |
Muziko de | |
Lingvo(j) | Angla |
Amplekso | |
Sezonoj | 2 |
Epizodoj | 40 |
Daŭro sen reklamoj | 43 minutoj |
Produktado | |
Loko(j) | The Bridge Studios kaj Vankuvero (Kanado) |
Elsendo | |
Elsendita | 2-a de oktobro 2009 – 9-a de majo 2011 |
Kronologio | |
Antaŭa serio | Stargate SG-1 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Stargate Universe (Stela Pordego: Universo) estas uson-kanada sciencfikcia televidserio kreita de Brad Wright kaj Robert C. Cooper. Ĝi estas derivita de Stargate SG-1 kaj estas la kvara serio de la Stargate-universo (post Stargate Infinity kaj Stargate Atlantis).
Stargate Universe unuafoje elsendiĝis la 2-an de oktobro 2009 en la usona televidkanalo Syfy. La 16-an de decembro 2010, Syfy anoncis, ke ĝi ne renovigos la serion por tria sezono[1], do ĝi haltis post du sezonoj kaj 40 epizodoj. Estis planita filmo por fini la rakonton, sed ankaŭ ĝi estis nuligita.
Scenaro
[redakti | redakti fonton]Antaŭ pluraj milionoj da jaroj, raso nomata antikvuloj (Ancients) lanĉis plurajn aŭtomatajn intergalaksiajn kosmoŝipojn por studi la originon de Universo. Pluraj el tiuj ŝipoj dissemis stelpordegojn sur planedojn de galaksioj, kiujn ĝi trairis. Alia ŝipo, Destino (angle: Destiny), ebligas al homoj esplori la universon sekvante la vojon, laŭ kiu semŝipoj lasis stelpordegojn.
Stelpordegoj havas simbolojn, per kiuj oni konektiĝas al aliaj pordoj. Kutima adreso havas sep simbolojn; oksimbolaj adresoj ebligas konektiĝi al alia galaksio, kaj per naŭ simboloj oni povas atingi la ŝipon Destino.
En la nuna epoko, homoj fondis bazejon Icarus (el Ikaro) sur alia planedo, kiu povas provizi sufiĉan energion por konektiĝi al tiu ŝipo. Armeo kontaktas Eli Wallace (David Blue), kiu solvis matematikan enigmon kaŝitan en videoludo, por ke li kunlaboru al la projekto kun Nicholas Rush (Robert Carlyle). Dum malamika atako de tiu planedo, Rush vidas lastan ŝancon konektiĝi per naŭsimbola adreso. Ĉiuj homoj laborantaj en la bazejo fuĝas tra la pordo kaj alvenas en la ŝipon Destino.
Enkaptitaj en kosmoŝipo, miliardojn da lumjaroj for de Tero, la fuĝintoj strebas supervivi en tiu malnova ŝipo, kies multaj partoj misfunkcias, esplorante planedojn per la stelpordego por trovi manĝaĵon, akvon kaj manieron konekti la pordon al Tero.
Aktoroj
[redakti | redakti fonton]- Robert Carlyle: Nicholas Rush
- David Blue: Eli Wallace
- Louis Ferreira: Everett Young
- Brian J. Smith: Matthew Scott
- Jamil Walker Smith: Ronald Greer
- Elyse Levesque: Chloe Armstrong
- Alaina Huffman: Tamara Johansen
- Ming-Na: Camile Wray
Epizodoj
[redakti | redakti fonton]Epizodo | 1-a sezono | 2-a sezono |
---|---|---|
1 | Air (Part 1) | Intervention (Part 3) |
2 | Air (Part 2) | Aftermath |
3 | Air (Part 3) | Awakening |
4 | Darkness (Part 1) | Pathogen |
5 | Light (Part 2) | Cloverdale |
6 | Water | Trial and Error |
7 | Earth | The Greater Good |
8 | Time | Malice |
9 | Life | Visitation |
10 | Justice | Resurgence (Part 1) |
11 | Space (Part 1) | Deliverance (Part 2) |
12 | Divided (Part 2) | Twin Destinies |
13 | Faith | Alliances |
14 | Human | Hope |
15 | Lost | Seizure |
16 | Sabotage | The Hunt |
17 | Pain | Common Descent (Part 1) |
18 | Subversion | Epilogue (Part 2) |
19 | Incursion (Part 1) | Blockade |
20 | Incursion (Part 2) | Gauntlet |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Official: Syfy Cancels ‘Stargate Universe’ (angle) (16-a de decembro 2010). Alirita la 28-an de novembro 2012.