Saltu al enhavo

Spoko

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spoko estas unu el multaj dislokitaj stangoj kiuj radias el la centro de rado (la nabo), kaj tiel konektas la nabon kun la rando.


Spokoj de bicikla rado

En kutima bicikla rado, estas du tavoloj de spokoj, intermiksitaj. Ĉiu dua spoko kliniĝas al unu flanko de rado kaj la aliaj al la alia flanko. La spokoj estas fiksitaj je la nabo kaj ŝraŭbas en la radrandon per niplo. La niplo en kiun oni ŝraŭbas la spokon nomiĝas, kompreneble, ankaŭ spokingo. Per spokŝraŭbilo, oni povas ŝanĝi la distancon inter la nabo kaj la radrando laŭ tiu spoko, kaj tiel pliigi aŭ malpliigi la streĉitecon kiun tiu spoko aplikas al la radrando.

Per ŝanĝi kiom la spokoj tiras la radrandon, oni povas korekti du ecojn de la radrando: la rondeco kaj la plateco. La rondeco estas ĝusta kiam ĉiu parto de la radrando estas je la sama distanco de la nabo (do radia moviĝo). La plateco temas pri flanka moviĝo, kiam iu parto de la radrando tro klinas al unu flanko.

Por korekti la platecon, oni aŭ aldonas streĉitecon al spoko je unu flanko por entiri la radrandon de tiu flanko, aŭ maldonas streĉitecon al spoko je la alia flanko por forpuŝi la radrandon de tiu flanko.

Por korekti la rondecon, oni devas ŝraŭbi spokojn de ambaŭ flankoj por ne ŝanĝi la flanka pozicio de la radrando, por ŝanĝi nur la altecon je tiu parto. Do kompreneble, se iu parto de radrando estas tro alta, oni enŝraŭbas la spokojn por malpliigi la distancon al la nabo. Kaj se iu parto estas tro malalta, oni elŝraŭbas la spokojn por pliigi la distancon.

Ekzistas specoj de bicikloj kiuj ne enhavas metalajn spokojn. Ili povas enhavi nemoveblajn platojn faritajn el plasto por konservi pezon. Iuj radoj povas havi unu ne-interrompitan tavolon de plasto inter la nabo kaj la radrando. Tiuj estas plejparte nur por konkursa biciklado, ĉar tia rado estas tre malpeza sed ankaŭ ne tro fortika.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.