Skota Konservisma Partio
Aspekto
Skota Konservisma Partio | |
---|---|
angle Scottish Conservative and Unionist Party skote Scots Conservative an Unionist Pairty skotgaele Pàrtaidh Tòraidheachd na h-Alba | |
partio | |
Lando | Skotlando |
Estro | Ruth Davidson |
Fondiĝo | 1965 |
Lingvo(j) | Angla Skota Skotgaela |
Koloro(j) | blua |
Ideologio | Konservismo |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj |
1 / 59 |
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament) |
15 / 129 |
Eŭropa Parlamento (angle: European Parliament) |
1 / 73 |
Internacia aliĝo | Internacia Demokratia Unio |
Retejo | www |
La Skota Konservisma Partio' (angle 'Scottish Conservative Party, longe Scottish Conservative and Unionist Party; skotgaele: Pàrtaidh Tòraidheachd na h-Alba; skote Scots Conservative an Unionist Pairty) estas la skota filio de la Brita Konservisma Partio. Ĝi estas konservisma centro-dekstra politika partio en Skotlando. La partio antaŭe oponis la skotan discentrigon, sed nun akceptas ĝin. Ĝi volas ke Skotlando restu en Britio.
Ĝia nuna partiestro estas Ruth Davidson, ekde 2011. Ĝi havas 15 sidlokojn en la Skota Parlamento, unu en la Eŭropa Parlamento kaj unu en la House of Commons.
La partio ne jam estas forta en Skotlando ekde la ĝenerala balotado de 1997, sed ĝi estas relative sukcesa en suda Skotlando.