Saltu al enhavo

Sikuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sikuloj (sekeloj)
Székelyek
Flago
blazono de sikuloj (sekeloj) mapo de regionoj de sikuloj (sekeloj)
etno
Suma populacio
650 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Rumanio Rumanio
Distrikto Harghita, Rumanio ?
Distrikto Covasna, Rumanio ?
Distrikto Mureş, Rumanio ?
Religio
katolikoj kaj luteranoj
Parencoj

finn-ugra

vdr

La sikulojsekeloj[1] estas hungarlingva etna grupiĝo en la sud-orienta angulo de Transilvanio (ĉirkaŭ 50.000 km2 en la nuna Rumanio).

Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj onoguroj (bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la madjara tribestro Árpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el la hunoj de Atilo. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevalo).

Geografia etendiĝo

[redakti | redakti fonton]
Etna konsisto de Sikullando
Etna konsisto de Sikullando

Oni konsideras ke la numbro da sikuloj estas ĉirkaŭ 850 000.

Plej multaj loĝas en la t.n. Sikullando (Ținutul Secuiesc rumane, Szeklerland germane aŭ Székelyföld hungare), historia regiono en la sud-orienta parto de Transilvanio, do proksimume meze de Rumanio. 70-80 % de ĝia loĝantaro konsistas el hungarlingve parolantaj sikuloj/sekeloj (en kelkaj urboj 97 %). Nuntempe ĝi parte koincidas kun la rumanaj distriktoj Harghita, Covasna kaj Mureş. La respektivaj procentaĵoj de sikuloj estas 84 %, 74 % kaj 39 %, proksimume. Ekzistas politika debato en Rumanio koncerne la strebon al aŭtonomeco de la regiono, kun propra flago, himno kaj instrulingvo[1].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Dr. Molnár Lajos, Sikullando-(Sekellando), la 6-a de junio 2013, alirita la 31-an de januaro 2017.
Memorejo de 1905 pri la masakro de Siculeni el 1764

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]