Sanga dimanĉo (1905)
Sanga dimanĉo (ruse Кровавое воскресенье) okazis la 22-an de januaro 1905 (laŭ la tiam uzata malnova kalendaro la 9-an de januaro) komence kiel paca manifestacio en Sankt-Peterburgo, sed finiĝis ĝi en amasmurdado de senarmilaj, religiaj homoj. Ĝi tiel iĝis komenca punkto de la Rusia revolucio de 1905 kaj tiel finfine devigis reformojn en Rusio.
En Sankt-Peterburgo komenciĝis strika ondo en januaro de 1905, parte je iniciato de la leĝa Unio de la rusaj fabrikaj kaj uzinaj laboristoj. La manifestacion organizis la car-lojala popo Georgij Gapon – esperante, ke li povas direkte transdoni la peticion de la laboristoj al Nikolao la 2-a – kaj gvidis la 80-140 mil partoprenantojn (kun interkonsento de la instancoj) al antaŭ la Vintra Palaco. La marŝantoj kunportis krom la peticio ikonojn kaj bildon de la caroj. En la peticio ili postulis 8-horan labortagon, egalecon antaŭ la juĝinstancoj, respondecon de la ministroj, konsciencan liberecon kaj amnestion.
Ĉar la caro ne estis en la ĉefurbo, la grandprinco Vladimir Aleksandroviĉ (gvidanto de la ŝtatsekura polico) provis haltigi la manifestacion, kaj poste, laŭ lia ordono, la polico kaj la soldataro ekpafis al la manifestaciantoj. Mortis 130-1000 manifestaciantoj, vundiĝis pluraj centoj.
Post la evento komenciĝis strikoj tra la tuta lando, en la vilaĝoj la kamparanoj tumultis. Okazis ankaŭ ribeloj en la armeo, mararmeo, kiuj minacis eĉ bazon de la cara sistemo.