Saltu al enhavo

Salgesch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Salgesch (stacidomo).
Salgesch / Salquenen
Blazono de Salgesch
Blazono de Salgesch
Blazono de Salgesch
Salgesch
Salgesch
Salgesch
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Leuk
Geografia situo CH1903: 609864 / 127629 (mapo)46.37.5666666666667Koordinatoj: 46° 18′ N, 7° 34′ O; CH1903: 609864 / 127629 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1356
Areo 11,34 km²
Alteco 581 m super marnivelo
Poŝtkodo 3970
Komunumkodo 6113
Mapo de Salgesch
Mapo de Salgesch
Situa mapo de Salgesch
vdr

Salgesch (en la franca lingvo Salquenen) estas komunumo en la distrikto Leuk en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 1356 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Salgesch situas oriente de la lingvolimo de la alemana kaj la franca inter la Suba kaj la Supra Valezo. La komunumo situas ĉe la bordo de la rivero Rodano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Salgesch kaj la setlejoj Tschampichtru Tschüdanga, Tschanderünu kaj Milljere. en sudo de la komunumo situas la naturparko Pfynwald. En la komunumo ekzistas multnombraj vitejoj, kiuj dominas la komunuman pejzaĝon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,34 km², de kiuj 46,9% estas kovritaj de arbaro, 21,9% servas por agrikulturo kaj 9,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Salgesch limas en nordo kaj nordoriento al Varen, en oriento al Leuk, en sudo al Chandolin, en okcidento al Sierre, kaj en nordokcidento al Miège.

Tra Salgesch pasas en sudo la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, tra la setlejoj kondukas la malnova kantona vojo, kiu per la suda kantona ĉefvojo estis liberigita de la transira trafiko. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Brigo al Laŭzano.

La unua dokumenta mencio de Salgesch datiĝas el la 11-a jarcento kiel Salconio. Sur la teritorio de la komunumon estis trovitaj diversaj objektoj el la bronzepoko kaj la romia tempo, kiel hakiloj, moneroj ktp. Dum la romia epoko sur la monteto Biel ekzistis adorejo, kiu dum mezepoko estis transformita al kristana pilgrimokapeolo konsekrita al Johano la Baptisto. El la jaroj 1412, 1468 kaj 1664 datiĝas limkontraktoj kun Varen, el 1484 kun Sierre kaj el 1553 kaj 1804 kun Leuk. Sub la malnova reĝimo ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la komunumo apartenis al la havaĵoj de la episkopo de Siono. En 1808 ĝi sin liberaĉetis de la episkopaj interezpagoj.[3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]