Salamon János Petényi
Salamon János Petényi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1799 en Ábelová | ||||
Morto | 5-an de oktobro 1855 (56-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Mortis per | Arsena toksiĝo vd | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | mammalogist (en) ornitologo zoologo paleontologo vd | ||||
Laborkampo | Zoologio, ornitologio, iktiologio, plantoscienco, naturprotekto, muzeologio, Protestanta teologio kaj natural history collection (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Salamon János Petényi [ŝalamon jAnos petEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Petényi Salamon János estis hungara pastro, zoologo, ornitologo, iĥtiologo, paleontologo, kavernisto, membro de Hungara Scienca Akademio (1846).
Salamon János Petényi [1] naskiĝis la 30-an de julio 1799 en Hungara reĝlando en Abelova (nuntempa Ábelová en Slovakio). Li mortis la 5-an de oktobro 1855 en Pest (urbo).
Biografio
[redakti | redakti fonton]S. J. Petényi lernis interalie en Pozsony kaj Vieno. En 1826 li eklaboris kiel pastro ĝis 1833, poste li translokiĝis al Pest, kie li parte laboris kiel pastro, parte li havis postenon en Hungara Nacia Muzeo. Baldaŭe li travojaĝis tutan Hungarlandon kaj Transilvanion por observi la birdojn, krome li okupiĝis ankaŭ pri fiŝoj. En 1847 li trovis kaj studis en Beremend paleontologiaĵojn. Ekde 1854 li esploris kavernojn por trovi praajn restaĵojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Erdély állattan tekintetében (1844)
- Bihar megye Sebes- és Fekete-Körös közti hegyláncolatain tett természettudományi utazásának rövid vázlata (1854)
- Petényi Salamon János hátrahagyott munkái (Postlasitaj verkoj de S. J. Petényi), (1864)
- Postlasitaj ornitologiaj notoj aperis en 1904