Rusová
Rusová | |
germane Reischdorf | |
pereinta vilaĝo | |
Lasta situanta detruota konstruaĵo de municipo, la konstruaĵo de fervoja stacidomo
| |
Oficiala nomo: Rusová | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Chomutov |
Administra municipo | Kryštofovy Hamry |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Domoj | 0 (2011) |
Situo | Rusová |
- alteco | 800 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 27′ 01″ N 13° 10′ 03″ O / 50.45028 °N, 13.16750 °O (mapo) |
Katastro | 9,52 km² (952 ha) Rusová |
Loĝantaro | 0 (2021) |
Denseco | 0 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1367 |
- pereo | 1970-aj jaroj pro akva rezervujo Přísečnice |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 431 91 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Rusová | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Rusová (germane Reischdorf) estas katastra teritorio kaj pereinta municipo en Ĉeĥio, en Ercmontaro, kiu troviĝis en distrikto Chomutov. Hodiaŭ ĝi estas parto de municipo Kryštofovy Hamry. Ĝi troviĝas proksimume 4,5 km sudoriente de Kryštofovy Hamry. Kondukas tra ĉi tie fervojlinio Chomutov–Vejprty. La municipo perdis plimulton de loĝantoj dum ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, definitive ĝi poste estis likvidita dum konstruado de akva rezervujo Přísečnice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1367. En la jaro 1689 estis barokigita gotika tombeja kapelo de sankta Marteno el la 15-a jarcento kaj avancita je filia preĝejo. Dum alinombrado de domoj dum Maria Tereza Rusová havis 198 numeroj de domoj. En la jaro 1761 ĉi tie estis konstruita konstruaĵo de lernejo, en la jaro 1892 estis establita memstara romkatolika paroĥejo Rusová. En la jaro 1872 estis komencita trafiko sur fervoja linio kaj estis ĉi tie establita poŝto, en kies rondon apartenis ankaŭ vilaĝoj Podmilesy, Nová Víska, Louchov kaj Domašín.
Ĉirkaŭ la jaro 1712 estis sur krevela vejno ĉe Rusová remalfermita pli malnova minejo Martin.
En la jaro 1900 vivis en la municipo 3571 loĝantoj, plej multe en la historio de municipo. En la jaro 1911 estis en la municipo konstruita akvokondukilo kaj elektro estis alkondukita en la jaro 1921. Al tiu ĉi jaro vivis ĉi tie 2248 loĝantoj, el tio 2225 de germana nacieco.
En la jaroj 1935–1939 estis en Rusová konstruita preĝejo de sankta Marteno, konsekrita denove al sankta Marteno.
La municipo perdis plimulton de la loĝantoj dum ellandigo de germanoj el Ĉeĥoslovakio, se en la jaro 1930 ĉi tie vivis 2 045 loĝantoj, en la jaro 1950 poste nur 328. Definitive la municipo estis likvidita dum konstruado de akva rezervujo Přísečnice, kiu komencis printempe de 1973.
En la jaro 2003 pereis la paroĥejo Rusová. En la jaro 2009 estis en Rusová registrita unu adreso, konstruaĵo de la eksa stacidomo, kiu estis detruita en la jaro 2012.
Mastrumo
[redakti | redakti fonton]En la jaro 2006 kaj 2007 estis en Rusová trafikigitaj du grupoj de ventaj elektrejoj. Ventaj elektrejoj Rusová (ankaŭ Rusová-Podmíleská altaĵo) ensumigas tri turbinojn Nordex kun povumo 2,5 MW, ili do havas suman povumon 7,5 MW.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 122 |
1880 | 2 919 |
1890 | 3 213 |
1900 | 3 571 |
1910 | 2 927 |
1921 | 2 248 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 045 |
1950 | 328 |
1961 | 304 |
1970 | 207 |
1980 | 0 |
1991 | 0 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 0 |
2021 | 0 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Nuligote la vilaĝon estis en ĝi memorige protektataj domoj n-ro 60, 105, 132, 144, 240, 256, 279, 270, domo ĉe n-ro 60 kaj turista loĝigejo.
La baroka kolono kun statuo de Bona Paŝtisto el la jaro 1715 estis translokigita ĝis Hora Svatého Šebestiána kaj duflanka statuaro de sankta Familio, kiu situadis ĉe vojo ĝis Přísečnice, en arbaran tombejon en Vejprty.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Rusová
-
Rusová
-
Rusová
-
Rusová
|