Ruĝbrusta sevsuĉulo
Sphyrapicus ruber 2.jpg | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝbrusta sevsuĉulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Sphyrapicus ruber (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝbrusta sevsuĉulo, Sphyrapicus ruber, estas mezgranda sevsuĉulo (el 20 al 22 cm longaj), tio estas birdo de la familio de Pegedoj kaj genro Sphyrapicus, karakteraj laŭ la komuna nomo pro suĉi sevon de arboj, kiu reproduktiĝas en Nordameriko. La genro inkludas ankaŭ la speciojn de la Buntvizaĝa sevsuĉulo, Ruĝnuka sevsuĉulo kaj Nigroblanka sevsuĉulo, specioj el kiuj tiu ĉi diferenciĝas pro la amplekseco de la ruĝaj partoj kiuj en la aliaj specioj estas nur limigitaj partoj ĉekape.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Plenkreskuloj havas ruĝajn kapon, kolon kaj supran bruston (de kio devenas la nomo de la specio); krome ili havas blankan ventron kaj pugon. Ili estas, kiel la aliaj tri specioj de la genro, nigraj en dorso kaj flugiloj kun blankaj partoj; ili havas grandan blankan flugilmakulon. Nordaj birdoj de la subspecio S. r. ruber (el Alasko al Oregono) havas flavajn striojn en dorso kaj flavecan supran ventron. Sudaj birdoj de la subspecio S. r. daggetti (el Kalifornio al Nevado) havas blankajn striojn en dorso kaj palan ventron. La flugilstriado estas blanka en ambaŭ variantoj.
Habitato
[redakti | redakti fonton]Ties reprodukta habitato estas decidua aŭ miksita arbaro de areoj de la marbordoj de Pacifiko de Nordameriko. Ili nestumas en arbokavaĵo.
Nordaj birdoj migras al la sudaj partoj de la teritorio; dum birdoj de la marbordo estas ofte konstantaj loĝantoj.
Kutimoj
[redakti | redakti fonton]Kiel aliaj sevsuĉuloj, tiuj birdoj elfosas truojn en arboj kaj suĉas la sevon kaj la insektojn allogitajn al tiu. Ili foje kaptas insektojn dumfluge; ili manĝas ankaŭ semojn kaj berojn.
Tiuj birdoj interreproduktiĝas kun la Ruĝnuka sevsuĉulo aŭ la Buntvizaĝa sevsuĉulo, sufiĉe parencaj, kie iliaj teritorioj koincidas.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Sphyrapicus ruber. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Ne minacata
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Donald and Lilian Stokes: Stokes Field Guide to Birds: Western Region. Little, Brown and Company, Boston 1996, ISBN 0-316-81810-0.
- Hans Winkler, David Christie, David Nurney: Woodpeckers. A Guide to Woodpeckers, Piculets and Wrynecks of the World. Robertsbridge, 1995, ISBN 0395720435.