Saltu al enhavo

Rothenfels

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rothenfels
Blazono
Rothenfels (Germanio)
Rothenfels (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Main-Spessart
Komunumaro komunumaro Marktheidenfeld
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09393
Poŝtkodo 97851
Aŭtomobila kodo MSP
Oficiala Municipokodo 09677181
Politiko
Komunumestro Rosemarie Richartz
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Hauptstraße 34
Demografio
Loĝantaro 1012 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 53′ N, 9° 35′ O (mapo)49.89069.5913888888889Koordinatoj: 49° 53′ N, 9° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 154 m
Areo 12,07 km²
Oficiala retejo http://www.rothenfels.de
vdr
la pitoreska centra strato

Rothenfels estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Main-Spessart kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, borde de la rivero Majno. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1095 loĝantojn. Sur la urba teritorio troviĝas baraĵo kaj kluzo de la Majno.

La historia urbocentro disponas pri pluraj vidindaj trabfakaj domoj el la mezepoko. Super la urbaj domoj tronas mezepoka fortikaĵo, la Burg Rothenfels, kiu ne nur estas pitoreska ekskursejo, sed ankaŭ konferencejo kaj junulargastejo. La estraron de la konferencejo kaj junulargastejo, kiu ekde 2023 organizas ampleksan renovigon, gvidas la esperantistino Claudia Hamelbeck.[1][2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la urba preĝejo
fortikaĵa turo kaj okcidenta nobela rezidejo de Burg Rothenfels