Ruĝvosta rokturdo
Ruĝvosta rokturdo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ruĝvosta rokturdo, masklo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Monticola saxatilis (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Ruĝvosta rokturdo aŭ simple Rokturdo (Monticola saxatilis) estas membro iam de la familio de Turdedoj, nun en la familio de Muŝkaptuledoj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ili reproduktiĝas el suda Eŭropo (Iberio, suda Francio, Alpoj, Italio kaj Balkanio) al centra Azio kaj norda Ĉinio. Tiu specio estas tre migranta, kaj ĉiuj populacioj vintrumas en tropika Afriko sude de Saharo. Ĝi estas nekomuna vizitanto en norda Eŭropo. La teritorio malpliiĝis iom en la periferio en ĵusaj jardekoj pro habitatodetruo. Ekzemple en komenco de 20a jarcento ili reproduktiĝis en Pola Juraza Montoĉeno (Pollando) kie ne loĝas nuntempe,[1] sed ĝi ne estas konsiderata tutmonde endanĝerita.[2]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Tiu estas mezgranda sed fortika “turdo” 17–20 cm longa kun enverguro de 33 al 37 cm kaj pezo de 42 al 65 g . La somera masklo estas nekonfuzebla en sia teritorio, kun grizecbluaj kapo, kaj kolo, oranĝaj subaj partoj kaj eksteraj vostoplumoj, malhelbrunaj flugiloj kaj blanka dorso. Inoj kaj nematuruloj estas multe malpli rimarkindaj, kun malhelbrunaj skvamecaj supraj partoj, kaj pli palbrunaj skvamecaj subaj partoj pli hele en gorĝo. La eksteraj vostoplumoj estas ruĝecaj, kiel ĉe maskloj.[3]
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Tiu specio reproduktiĝas en malfermaj sekaj montetaj areoj, kutime super 1500 m. Ili nestumas en rokkavaĵoj aŭ murfendoj en nesto el vegetala materialo kia musko kaj folioj, kie la ino demetas 4-5 ovojn nur unufoje jare. Nur ŝi kovas dum 2 semajnoj.
Ili estas ĉiomanĝantaj, kaj nutras sin el ampleksa vario de insektoj, beroj kaj etaj reptilioj. La masklo de Ruĝvosta rokturdo havas klaran kaj melodian kanton.[3] Ili kantas ankaŭ dumfluge.
Ili aperas elstare foje sur rokopintoj. Ili movas siajn vostojn.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En la franca, pri tiu specio
- Filmo - Handbook of the Birds of the World[rompita ligilo]
- Filmo - Birdguides Arkivigite je 2007-10-30 per la retarkivo Wayback Machine
- Filmo - Macaulay Library ĉa Laboratorio Cornell de Ornitologio[rompita ligilo]
- Sono kaj fotoj - Mangoverde; rekta ligo ĉi tie Arkivigite je 2015-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Oiseaux Fotoj, mapo, teksto.
- Diferencoj laŭ sekso kaj aĝo (PDF) de Javier Blasco-Zumeta[rompita ligilo]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tomek, Teresa & Bocheński, Zygmunt (2005): Weichselian and Holocene bird remains from Komarowa Cave, Central Poland. Acta zoologica cracoviensia 48A(1-2): 43-65. PDFplena teksto
- ↑ birdlife
- ↑ 3,0 3,1 Clement, Peter & Hathaway, Ren (2000): Thrushes. Helm Identification Guides, London. ISBN 0-7136-3940-7